En la 5-a de marto Qiangba Puncog, prezidanto de la
Tibeta Aŭtonoma Regiono, kiu ĉeestas la duan sesion de la 11-a Tutlanda
Popola Kongreso, akceptis intervjuon kaj respondis demandojn de
raportistoj pri la famo, ke pro bojkota ago de iuj homoj al festado
de la Tibeta Novjaro, la registaro praktikis sieĝostaton en Lhasa
kaj aliaj lokoj. Li diris, ke sieĝostato neniam aperis dum la ferioj
de la Tibeta Novjaro en Tibeto.
Kiam raportisto demandis, ke la kliko de Dalai-lamao
agitis tibetanojn, ke ili ne festu la ĉi-jaran Novjaron laŭ la tibeta
kalendaro, Qiangba Puncog respondis, ke nun la tibeta popolo vivas
bone, kaj la tuta regiono estas regata de paco, trankvilo kaj harmonio.
Se iu intencus detrui la situacion, ni solvus la problemon ĉefe
per la fortoj de la popol-amasoj kaj prenus necesajn kontraŭrimedojn.
Demandate pri la plej urĝaj problemoj solvendaj en
la nuna Tibeto, Qiangba Puncog diris, ke en la raporto pri registara
laboro ĉefministro Wen Jiabao eksplikis multajn rimedojn por akceli
ekonomian disvolvadon, protekti socian stabilecon, rapidigi reformadon
kaj pordomalfermon, kaj plibonigi la popolan vivon. Tio estos urĝe
efektivigataj ankaŭ en Tibeto.
|