La 14-a horo de la 8-a de marto estis limdato por prezenti
proponojn al la 2-a sesio de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa
Konferenco (ĈPPIK). Laŭ informo de koncerna departemento de ĈPPIK,
ĝis tiam la sesio ricevis entute 5571 proponojn, el kiuj 50% koncernas
al ekonomio, pli ol 20% al edukado, scienco kaj teknologio, kulturo,
higieno kaj sporto, kaj pli ol 20% al politiko, leĝo kaj socia garantio.
En la unua sesio de la 11-a ĈPPIK okazinta en 2008,
oni ricevis 4772 proponojn kaj 42.8% de ili koncernas al ekonomio.
|