Lastatempe Gesang Luobu, membro de la Tutlanda Komitato 
              de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj vicestro 
              de la Unua Popola Hospitalo de la Tibeta Aŭtonoma Regiono, diris 
              intervjuate, ke la medicina kaj sanitara laboro de Tibeto atingis 
              grandegan ŝanĝiĝon en la pasintaj 50 jaroj, dank' al penado de diversnaciaj 
              tibetanoj, subteno de la centra registaro kaj helpo de la tuta lando. 
             Gesang Luobu rememoris, ke antaŭ la tibeta demokratia 
              reformado troviĝis en la regiono nur malmulte da malgrandaj hospitaloj 
              kaj estis tre malfacile por popolamaso akiri kuracadon. Sed nun, 
              la medicina kaj sanitara laboro de Tibeto multe disvolviĝis. La 
              medicina serv-reto jam formiĝis kaj kovris urbojn kaj kamparon. 
              Ankaŭ Tibeto praktikas medicinan asekuron kaj ĝi la unua en la tuta 
              lando efektivigis asekuron pri kuracado de la tuta loĝantaro. 
             Li diris, ke laŭ la medicina nivelo oni strebas, ke 
              malsanetoj estas kuracata en vilaĝo kaj gravaj malsanoj en la aŭtonoma 
              regiono. Tio estis neimagebla antaŭe. Nun la medicina asekuro en 
              Tibeto estas triforma, t.e. koopera vilaĝa asekuro, urbana asekuro 
              kaj laborista asekuro. 
            
              
              
              
              
              
             |