Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Nova progreso de posttertrema rekonstruado en Sichuan-provinco

Estas multe atentata la problemo, kiel statas la rekonstruado de Wenchuan post la tertremo. Dum la ĉi-jara TPK okazinta marte, kelkaj ĝiaj reprezentantoj el Sichuan konigis novan progreson de la rekonstruado de la provinco post la tertremo, kiam ili estis intervjuataj de ĉinaj kaj alilandaj raportistoj. Laǔ la donitaĵoj de la Ŝtata Statistika Administracio publikigitaj en la 26-a de februaro, la 8-grada tertremo okazinta en Sichuan-provinco la 12-an de majo, 2008, kaŭzis ekonomian perdon de 845.1 miliardoj da juanoj.

La rekonstruado plenumiĝos je 72% ĉe la fino de 2009

Ĝis la fino de februaro de la kuranta jaro jam komenciĝis 10124 gravaj projektoj post la tertremo en Sichuan, ili konsistigas 31 procentojn de la rekonstruaj taskoj. Wei Hong, reprezentanto de la popola kongreso kaj konstanta vicprovincestro de Sichuan, diris, ke Sichuan pluapaŝe akcelos la rekonstruadon kaj plenumos 72% de la rekonstruaj taskoj antaŭ la fino de la kuranta jaro. Li diris ankaŭ, ke la provinca registaro alprenos diversajn rimedojn kiel eble plej rapide plenumi dom-rekonstruadon en urboj kaj vilaĝoj.

Guberniurbo de Beichuan ruinigita en la tertremo
Monumento pri la tertremo
antaŭ la ruino de la gubernia registaro
La urbo Shifang rekonstruata
Panoramo de la gubernio Beichuan laŭ projekto
Turisma loko Jiuzhaigou ekster la plagoL

Bonvenon al Sichuan

La tertremo detruis bazajn instalaĵojn kaj pejzaĝojn de 361 turismaj lokoj en Sichuan kaj aron da gravaj pasejaj instalaĵoj estis detruitaj. Sed post la tertremo, Sichuan-provinco faras plenenergian rekonstruadon de turismaj instalaĵoj kaj fermis kelkajn turismajn lokojn kun kaŝitaj danĝeroj. Liu Jie, direktoro de la Komisiono por Disvolvo kaj Reformado de Sichuan-provinco, diris, ke la turismaj lokoj plejparte reakceptis turistojn. Wei Hong diris, ke malgraŭ la tertremo, la bazo de pejzaĝoj de Sihuan restas tre bona. Sichuan estas bela kiel antaŭe kaj ĝi kun etenditaj brakoj atendas vizitantojn el la tuta mondo.