
Antaŭtagmeze de la 13-a de marto fermiĝis la 2-a sesio de la 11-a
Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio (TPK). La fermon ĉeestis ĉinaj
ŝtatgvidantoj Hu Jintao, Wu Bangguo, Wen Jiabao kaj Jia Qinglin
ktp.
La kongreso aprobis la rezolucion pri la registara laborraporto,
la rezolucion pri plenumado de la disvolva plano de la nacia ekonomio
kaj socio en 2008 kaj pri la disvolva plano de la nacia ekonomio
kaj socio en 2009, la rezolucion pri plenumado de la budĝeto de
la centra registaro kaj lokaj registaroj en 2008 kaj pri la budĝeto
de la centra registaro kaj lokaj registaroj en 2009, kaj rezoluciojn
respektive pri la laborraporto de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj
pri tiu de la Plej Supera Popola Prokurorejo.
La
fermon prezidis TPK-prezidanto Wu Bangguo. En sia parolado, Wu Bangguo
diris: "La kongreso disvolvis la demokration, procedis laŭ
la leĝoj kaj estas tre sukcesa. Kun alta respondeco kaj konscio
pri historia misio, TPK-reprezentantoj laŭleĝe plenumis sian devon,
serioze diskutis kaj ekzamenis la raportojn kaj aktive donis siajn
proponojn. La rezolucioj kaj la raportoj aprobitaj de la kongreso
sufiĉe reflektis la komunan deziron de ĉiuj nacioj de Ĉinio."
En tiu ĉi regula jarkunveno, ĉ. 3000 reprezentantoj
el diversaj lokoj de Ĉinio sufiĉe diskutis pri traktado de la monda
financa krizo kaj akcelado de ekonomia disvolvo stabila kaj relative
rapida kaj aprobis la menciitajn raportojn.
|