| 
               
               
                Chen Zonglie (maldekstre) 
                    donacas fotojn al la Nacia Muzeo de Ĉinio.   | 
               
             
            La 18-an de marto Chen Zonglie donacis cent fotojn pri 
              Tibeto al la Nacia Muzeo de Ĉinio. 
             Chen estis fotografisto-raportisto de Tibeta Ĵurnalo, 
              Pekina Revuo, kaj unu el la raportistoj, kiuj venis al Tibeto en 
              la frua periodo post fondiĝo de la nova Ĉinio. Li laboris en Tibeto 
              25 jarojn de 1956 kaj travivis subpremon de la tibeta ribelo, demokratian 
              reformadon kaj aliajn gravajn eventojn en Tibeto. 
             La fotoj reflektas veran staton de Tibeto en religio, 
              politiko, kulturo kaj socia vivo en 1950-1960-aj jaroj. Okaze de 
              la 50-jariĝo de la demokratia reformado de Tibeto la fotoj havos 
              gravan signifon por ke la vizitantoj konu naturan medion, naciajn 
              morojn de Tibeto, vivon de diverstavolaj tibetanoj kaj grandan ŝanĝiĝon 
              de la loko.  
               
            
              
              
              
             |