Lastatempe komenciĝis en Pekino kolektado de opinioj
de retumantoj pri aperigo de averta bildo sur cigaredo-skatoloj.
En gazetara konferenco pri la opinio-kolektado fakuloj diris, ke
en Ĉinio pakado de cigaredoj ne konformas al la internacia normo
pri sano-averto, kaj proponis prezenti aperigon de averta bildo
sur cigaredo-skatoloj al la du sesioj baldaǔ okazontaj.
Wu Yiqun, vicdirektoro de la centro de esploro pri sano
kaj disvolvo, diris: “Nun sur cigaredo-skatoloj avertaj vortoj estas
aǔ tro malgrandaj aǔ neokulfrapaj, aǔ tute mankas. Tio ne povas
efike averti pri damaĝo de fumado.” Kiel kontraktinto-lando de la
"Frama Konvencio pri Tabaka Kontrolo de la Monda Organizaĵo
por la Sano", Ĉinio devas sekvi la normon de la konvencio,
ke avertaj vortoj okupu 50% de la videbla parto de la cigaredo-skatolo,
kaj aperigi avertan bildon pri damaĝo de fumado al la sano. Tamen
en Ĉinio pakado de cigaredoj tute ne atingis la normon. Organizanto
de la kolektado de opinioj publikigis rezulton de la enketo al 16
mil homoj en 40 urboj kaj 20 provincoj, ke evidenta avertado pri
damaĝo de fumado al la sano kaj bildo kun avertaj vortoj sur cigaredo-skatoloj
povas ebligi al pli ol 90% de fumantoj Ĉesi fumi.
|
Skatolo de eksportaj cigaredoj
faritaj de Ĉinio |
La agadon kunorganizis la oficejo de la kampanjo Nefumado
en Ĉinio, kanalo de la retejo Sohu por la publika intereso kaj aliaj
unuoj cele konigi al la homoj damaĝon de fumado kaj dezajni avertbildon
por cigaredo-skatoloj.
|