Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Fokusaj temoj


Problemo pri la popola vivo multe atentata de la publika opinio

La dua sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj tiu de la 11-a Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) estas multe atentataj de la publika opinio pro la monda financa krizo kaj la baldaŭa celebrado de la 60-a datreveno de la naskiĝo de la nova Ĉinio.

Antaŭ la inaŭguro de la du sesioj oni faris specimenan enketon pri temoj atentataj de la publika opinio por koni kaj analizi ilian atenton pri la du sesioj.

La enketa rezulto montras, ke oni multe zorgas pri "la popola vivo", "la popola voĉo" kaj "la popola volo". Inter ili multe atentataj estas la temoj pri batalo kontraŭ koruptiteco, justa justico, reformado de la kuraca sistemo, enspezo kaj laborigo. Pro la monda financa krizo kaj la baldaŭa celebrado de la 60-a datreveno de la naskiĝo de la nova Ĉinio, la du sesioj ĉi-jare estas multe distingiĝaj.

Pri la popola vivo

"Atentado pri la popola vivo" estas unu el la gravaj postuloj de la popolo al la du sesioj. Kun multigo de la sociaj kontaktoj, ĝenerala leviĝo de la kultura nivelo de la sociaj membroj kaj intensiĝo de ilia konscio pri la demokratio, la ĉinaj popolanoj jam kutimas havigi al si informojn koncernaj al la tuta lando por ĝuste koni kaj juĝi la situacion kaj politikojn kaj reĝustigi siajn proprajn decidojn de la laboro kaj vivo. Tial, la direktaj kaj tendencaj informoj pri la makroskopa ekonomio estas multe atentataj. Dank' al tiu ĉi enketo oni informiĝis, ke la socia publiko multe zorgas ankaŭ pri "politikoj kaj rimedoj rilataj al la homa vivo" kaj "ekzamenado kaj diskutado de gravaj politikoj kaj leĝoj".

Politika konstruado

Koncerne al la politika konstruado, oni prizorgas ankaŭ la bazan demokration kaj rimedojn garantiantajn realiĝon de la demokratiaj rajtoj de la popolo. Samtempe kun tio estas atentata ankaŭ konstruado de la sistemo kontraŭ la korupteco en la du sesioj.

Ekonomia situacio

En la nuna internacia ekonomia situacio, la ekonomia temo certe estas multe diskutata de la ĉina popolo. Fronte al multaj nedeterminecoj, la ĉina popolo pli zorgas pri influo de TPK kaj ĈPPIK al la makroskopa reĝustigo kaj mona politiko. La enketa rezulto montras, ke la mocioj kontraŭ la financa krizo kaj pri garantio de stabila kreskado de la ekonomio estos multe atentataj de la popolo. Por trakti la premon de ekonomiaj malfaciloj, la centra registaro de Ĉinio alprenis seriojn da rimedoj. Inter ili, oni plej zorgas pri la rimedoj por plibonigi la popolan vivon, garantii la stabilecon kaj efektive pliigi enlandan konsumon.

Reformado por disvolvo de la kamparo

Pri temoj koncernaj al la agrikulturo, kamparo kaj kamparanoj, oni multe prizorgas disvolvon de la publikaj aferoj en la kamparo, inkluzive de edukado, kuracado, kulturo k.a., nuligon de la sistema baro koncernanta registritan konstantan loĝantecon, edukadon kaj socian garantion inter urbanoj kaj kamparanoj, protektadon al la leĝaj interesoj de migraj laboristoj en urboj, akceladon de ilia urbaniĝo, fortigon de subtenado al la agrikulturo kaj altigon de enspezoj de kamparanoj.

Mediproktektado

La enketo montras, ke popolanoj zorgas pri la media problemo pli multe ol antaŭe. 2009 estas grava jaro por realigi la celon pri fuelo-ŝparado kaj ellasaĵo-reduktado en la 11-a Kvinjara Plano, kaj ĉirkaŭ duono de la enketitoj prizorgas la problemojn de la medio.

Internacia situacio

Koncerne al la internacia situacio, ĉinaj popolanoj plej zorgas pri la funkcio farita kaj la rolo ludata de Ĉinio en la nuna ekonomia situacio. Krome, ili prizorgas ankaŭ la rilatojn de Ĉinio kun aliaj landoj.