Mi vizitis la ĵus finkonstruitan loĝdomon de Duobuji
en Gaba-vilaĝo, Chengguan-distrikto, 13 kilometrojn for de Lhaso.
Antaŭe la loko estis dezerta. Por konstrui novan kamparon,
la tibeta registaro praktikas la planon favoran al la paŝistoj kaj
kamparanoj en ilia dom-konstruo, translokiĝo de malriĉuloj kaj kolektiva
lokigo de la kamparanoj, kiuj perdis sian terpecon, kaj konstruis
por ili bazajn instalaĵojn de akvo-enkonduko kaj drenado, elektroprovizo,
konstruis vojojn ktp.
En Gaba-vilaĝo 23 familioj ĝuis la favoron en ilia domkonstruado
kaj domriparado, por kiuj la registaro subvenciis ilin per 640 mil
juanoj, ili mem kolektis 970 mil juanojn kaj depruntis 560 mil juanojn
de banko.
La 63-jara Duobuji vivas kune kun siaj 5 familianoj:
liaj edzino, filo, bofilino kaj 2 nepoj. La filo estas arkitekto,
tial li mem faris la dekoracion de la loĝdomo. Ili elspezis 250
mil juanojn por la konstruado, el kiuj 25 mil juanoj estis subvenciitaj
de la registaro.
La familio havas kelkajn bovojn kaj 0.4 hektaron da
kampo sur montdeklivo, kie li kulturas hordeon kaj tritikon per
dungitaj hanoj el aliaj lokoj kaj li nur paŝtas la bovojn. La granda
parto de la produkto de la kampo estas por konsumo de la familio,
kaj la bezonataj legomoj kaj bovaĵo estas aĉeteblaj en foiro proksima
al la loĝejo. Nemalproksime de la vilaĝo estas kuracejo, kie ili
povas ricevi senpagan kuracadon por ordinaraj malsanoj. La registaro
kovras 60% de kuracpago por gravaj malsanoj.
En la gastĉambro de Duobuji mi vidis, ke sur la muro
pendas fotoj de ĉinaj gvidantoj. Pri tio Duobuji diris: “Kiam Tibeto
liberiĝis, mi estis 13-jara servutulo kaj bovisto, kiu eĉ suojn
ne havis. Nun mia familio enspezas 10 mil juanojn ĉiujare, mia nepino
lernas dancon en Shannan kaj nepo pentrarton de tangka-o (tibetstila
pentraĵo) en Lhaso kaj mi ne plu faras penan fizikan laboron por
vivtenado, kaj en libera tempo mi babilas kaj distras min kun vilaĝanoj.
Estas ĝojinde, ke en la jaro 2008 mi iris al Lhaso por rigardi torĉstafetadon
de la Olimpikoj.”
|
La tuta familio de Duobuji |
Duobuji kondukis nin en sian domon kun 40- kvadrat-metra
salono, kie kuŝas larĝa sofo kaj bela ŝranko kun televidilo kaj
muzikaŭdigilo sur si. En la unua etaĝo estas tibetstile dekoraciita
dormĉambro de la geedzoj de Duobuji, najbare de ĝi estas ĉambro
por kultado. En la dua etaĝo estas ĉambroj de liaj filo kaj nepoj
moderne dekoraciitaj. Duobuji diris: “Antaŭe ni loĝis en kabano
el lignoj kaj adoboj ĉe rivero, trinkis akvon el Lhasa Rivero, kaj
tiam ni prenis sekigitan bovfekaĵon kiel hejtaĵon, nun ni trinkas
kranakvon kaj uzas gason aŭ brullignon. Tamen, mia domo ne estas
la plej bona en la vilaĝo! Estas aliaj pli bonaj kaj pli belaj ol
nia.”
|