Laŭ
la plej nova donitaĵo de la dua agrikultura enketado de Tibeto,
en la pasintaj jaroj pliboniĝis la loĝkondiĉoj de tibetaj kamparanoj
kaj paŝtistoj, kaj 98.7% de ties familioj posedas sian loĝdomon.
Laŭ tiu donitaĵo, la pofamilia loĝareo de la tieaj
kamparanoj kaj paŝtistoj estas 172.6 kvadrataj metroj, kaj la pokapa
-- 30.7 kvadrataj metroj. Inter ili, 371.9 mil familioj, kiuj konsistigas
91.1% de la totala familiaro, posedas unu loĝejon, kaj 25.9 mil
familioj, kiuj konsistigas 6.3% de la totala familiaro, -- du loĝejojn,
kaj pli ol 5.4 mil familioj, kiuj konsistigas 1.3% de la totala
familiaro, -- pli ol 3 loĝejojn.
 Nun
Tibeto integrias la monsumojn el la financo, socio, popolo kaj helpado
al Tibeto por plenumi gravajn projektojn, inkl. de domo-rekonstruado
por kamparanoj, fiksloĝiĝado de nomadoj kaj transloĝado favora al
malriĉuloj. La registaro de la Tibeta Aŭtonoma Regiono subvencias
per 10000-25000 juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro) ĉiun familion
konforman al koncernaj kondiĉoj. Krome, ankaŭ ĉiuj urboj kaj gubernioj
aktive monkolektas por subteni kamparanojn kaj paŝtistojn en konstruado
de fiksloĝejoj.
Qiangba Puncog, prezidanto de la Tibeta Aŭtonoma Regiono,
diris en la dua sesio de la 9-a Popola Kongreso de Tibeto, ke en
2008 Tibeto disponigis 680 milionojn da juanoj por solvi la problemon
pri loĝado de 57.8 mil familioj kamparanaj kaj paŝtistaj, kaj 312
mil paŝtistoj enloĝiĝis en sekurajn loĝejojn.
|