 En
junio, 2008, Tibeton vizitis Michael Walsh, vicprofesoro pri Azio
kaj Religioj el Vassar-Kolegio (Vassar College) de Usono. Post la
vizito li skribis jenan artikolon kun titolo "Grandiozaj pejzaĝoj":
En la lasta tagdeko de junio 2008, mi kaj aliaj 14
usonanoj kune vizitis Tibeton. Dum tiuj tagoj ni vizitis templojn,
Lhasa, ĉefurbon de Tibeto, kaj Xigaze, alian grandan urbon de Tibeto.
Mia unua impreso pri Tibeto: Belega ĝi estas! Precipe ĝiajn grandiozajn
pejzaĝojn mi neniam forgesos. Ankaŭ la speciala kulturo de Tibeto
donis al mi profundan impreson. Mi trovis, ke la tradicioj kaj kulturo
en templo estas bone konservataj, tio pruvis, ke la loka registaro
multe zorgas pri tio.
Dum mia studado en universitato antaŭ pli ol 20 jaroj,
min profunde interesis Ĉinio, precipe ĝia Tibeto. Kvankam mi iam
lernis en Ĉinio, tamen nur en 2008 mi realigis mian unuan viziton
al Tibeto.
 La
ŝanĝiĝo de Tibeto estas granda. Tie glatas ŝoseoj, etendiĝas elektra
reto al ĉiuj direktoj, kompletas instalaĵoj en hoteloj, kaj la reala
situacio estas multe pli bona ol tiu skribita en la libroj.
Dum la vizito mi ŝatis babili kun lokanoj en la ĉina
lingvo. Ĉu etkomercistoj, ĉu mastroj de hoteloj, ili ĉiuj estas
amikaj al ni kaj ŝatas babili kun ni. Sur la revena vojo al Usono
mi trovis, ke mi povas resumi mian viziton al Tibeto per jenaj vortoj:
"La vojaĝo estas valora".
|