Ekspozicio de Nemateriaj Kulturaj Heredaĵoj de Ĉinio,
okazinta en la Agrikultura Ekspoziciejo, Pekino, en duonmonato,
estas ekspozicio kun plej kompletaj specoj de tradiciaj teknologioj
en la 60 jaroj de post 1949, kiam fondiĝis la Ĉina Popola Respubliko,
kaj en ĝi koncentriĝis fruktoj pri protektado de nemateriaj kulturaj
heredaĵoj en tiuj jaroj. Ĉeloka demonstrado fare de metiistoj, kaj
fotoj kaj tekstoj en la ekspozicio prezentis riĉan enhavon kaj originalan
ĉarmon de la ĉinaj nemateriaj heredaĵoj. La ekspozicio altiris al
si pli ol 160 000 ĉinajn kaj fremdajn vizitantojn.
La
ekspozicio dividas sin en partojn de papertondado, pentrado, presado,
argilaĵobako, skulptado, gravurado, te-preparado, branĉo-plektado,
trikado, teksado, tinkturado, brodado kaj tradicia medicino. Kun
mil-jara historio tiuj tradiciaj metioj hodiaŭ restas ankoraŭ allogaj
kaj vivoplenaj. Muntis kaj pentris kajton ĉe sia stando Wei Guoqiu,
daŭriganto de Kajto Wei el Tianjin, kaj lia demonstrado forte interesis
la vizitantojn.
Altirite
de la diversformaj kajtoj, Nimne Mombo, sekretario de ambasadorejo
de Verda Kabo en Ĉinio, tenante bambuajn striojn en la manoj, lernas
kajtofaradon. Pluraj diplomatoj kun forta intereso spektis la tutan
procedon de kajtofarado, iuj el ili eĉ invitis Wei Guoqiu al sia
lando instrui kajtofaradon.
S-ro Zheng Changling, respondeculo de la ekspozicio
kaj vicdirektoro de Protekta Centro de Nemateriaj Kuluturaj Heredaĵoj
de Ĉinio, diris: “Al la ekspozicio aliĝis 1176 metiartistoj kun
2322 valoraj objektoj, kiuj spegulas originalan kaj tradician kulturon
de Ĉinio. La ekspozicio riĉigis sciojn de ordinaraj popolanoj pri
tiuj metioj, vekis ilian protektokonscion kaj akcelis enmerkatiĝon
de tiuj tradiciaj artaĵoj.”
Zhang Bai, vicdirektoro de la Ŝtata Administracio pri
Historiaj Restaĵoj de Ĉinio, diris, ke kulturaj restaĵoj dividiĝas
en du partojn materiajn kaj nemateriajn. La materiaj kulturaj heredaĵoj
konsistas el moveblaj restaĵoj, kiaj objektoj, artaĵoj, dokumentoj,
manuskriptoj, libroj kaj materialoj tre gravaj en la historio, kaj
nemoveblaj -- historiaj restadejoj, antikvaj tomboj, antikvaj konstruaĵoj,
ŝtonkavernoj, temploj, ŝtonaj skulptaĵoj, freskoj kaj aliaj majstraj
konstruaĵoj.
Nemateriaj kulturaj heredaĵoj estas tradiciaj formoj,
strikte rilataj al vivo de la ordinaraj popolanoj, kiaj popolaj
moroj, arta prezentado, tradiciaj scioj kaj metiartoj ktp.
Ĉinio jam faris multon por savi kaj protekti aron da
valoraj nemateriaj kulturaj heredaĵoj. En majo de 2006 la Ŝtata
Konsilantaro de Ĉinio publikigis liston de la unuaj 518 ŝtat-nivelaj
nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kaj junie de 2008 la liston de la
duaj 510 ŝtat-nivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj, kaj samtempe
147 programojn aldonajn al la unuaj ŝtat-nivelaj nemateriaj kulturaj
heredaĵoj. La registaro helpas ilin finance kaj politike por ilin
protekti kaj heredigi. Kaj krom tio Ĉinio lernas sperton de aliaj
landoj por plibonigi la protektadon de siaj nemateriaj kulturaj
heredaĵoj.
|