52-jara Li Qiuping estas unu el la malmultaj altrangaj
instruistoj elementlernejaj en Ningdu-gubernio de Jiangxi-provinco,
sudorienta Ĉinio. Diplomiĝinte el supera mezlernejo, ŝi iris el
la gubernia urbo al kamparo por ricevi "reedukadon". En
1977, post kiam Ĉinio restaŭris la eniran ekzamenon de superaj lernejoj,
ŝi sin anoncis por ekzameno por eniri en la Ningdu-an Superan Normalan
Lernejon. “Kvankam mi havis bonajn poentojn en la ekzameno, mi tamen
ne kuraĝis min anonci por eniri en aliajn universitatojn, opiniante,
ke la certeco pri la sukceso por eniri en normalan lernejon de nia
loko estas pli granda,” diris Li Qiuping.
Multe ŝanĝiĝis la situacio de instruistoj
Fininte studadon en la Ningdu-a Supera Normala Lernejo,
Li Qiuping eklaboris kiel ĉin-lingva instruistino en la dependa
elementa lernejo de la normala lernejo el kiu ŝi diplomiĝis. Tiam
tre malmultaj virinoj posedis oficialan laboron en la gubernia urbo,
pro tio ŝiaj gepatroj tre fieris pro la filino. Tamen en la komenco
de la reformado kaj pordo-malfermo, la salajro de elementlernejaj
instruistoj estis malgranda kaj ilia vivo -- malriĉa. Li Qiuping
rememoris: “Kvankam mia salajro estis nur pli ol 40 juanoj monate,
oni tamen ne povis doni ĝin akurate kaj ofte ĝin prokrastis je 2-3
monatoj.”
Pro la malalta enspezo, instruistoj devis kalkuli pri
ĉiuj detaloj en la vivo. "Tiam la impreso de lokaj etvendistoj
pri instruistoj estis, ke ili estas fortaj en matematiko, ĉar ili
kalkulis tre precize dum aĉetado," diris Li Qiuping. Pro malriĉeco,
tre malfacile por elementlernejaj instruistoj havi edzinon, por
ne paroli pri bone edukita edzino laboranta. Siatempe ankaŭ la spirita
vivo de instruistoj estis tre malriĉa. Post instruado en lernejo,
ili povis nur resti hejme. Eĉ dum la ferioj vintraj kaj someraj
ili nenien povis vojaĝi. En tiu periodo tiu, kiu posedas radio-aparaton,
estis enviata kiel riĉulo.
En la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento, la situacio de
instruistoj en la guberni-urbo multe pliboniĝis. La monata enspezo
de la instruistoj kelk-dekobliĝis kaj estis ne malpli multa ol tiu
de la tieaj ŝtataj oficistoj. Ankaŭ la socia pozicio de instruistoj
multe altiĝis, kaj la profesio de instruisto estis respektata en
la socio. Li Qiuping diris: "Kompreneble, elementlernejaj instruistoj
ne plu havas malfacilon por havigi al si edzinon."
Kaj ankaŭ riĉiĝas la kultura vivo de la popolo. Popularigo
de televidiloj kaj interreto variigas postlaboran vivon de popolanoj.
En mateno kaj vespero, oni kolektiĝas en placo de urbo por danci
aŭ fari tajĝjiĉjŭan-ekzercojn. En semajnfino, oni kune grimpas sur
montojn aŭ naĝas en ferio-vilaĝo. En someraj kaj vintraj ferioj,
instruistoj vojaĝas aliloken.
En postlaboraj horoj instruistoj povas labori kiel familia
instruisto laŭ peto de la gepatroj de lernantoj. "Tio ne nur
kontentigas bezonon de la lernantoj kaj iliaj gepatroj, sed ankaŭ
multigas enspezon de instruistoj," diris Li Qiuping, "tio
tamen estas neimagebla en la pasinteco."
Progreso de la deviga edukado en Ĉinio
 Post
pli-ol-20-jara instruado en elementa lernejo, Li Qiuping estis promociita
al vicestro de la instrua sekcio de la lernejo kaj 5 jarojn poste
al vicdirektoro de la lernejo. Dum tiuj jaroj ŝi persone vidis popularigon
de la deviga edukado en la kamparo, variadon de la edukado en elementaj
lernejoj kaj senĉesan altiĝon de la kvalito de instruistoj.
"Antaŭe, por viziti elementan lernejon oni bezonis
pagi centojn da juanoj, inkluzive de lernokotizo kaj pagoj por lernolibroj.
Malriĉaj familioj eĉ prokrastis lernokotizon de sinsekvaj semestroj."
Li Qiuping diris, ke lastatempe la registaro nuligis lernokotizon
kaj pagon por lernolibroj de elemantaj lernejanoj. Nun, geknaboj
en montregionoj povas lerni en guberni-urbo kaj ĝuas stipendion.
Ili pagas nur dekojn da juanoj por asekuro kaj biletoj por filmoj.
Li Qiuping informis, ke dank’ al progreso de scienco
kaj teknologioj, la edukaj rimedoj pli kaj pli multiĝis. Antaŭe,
instruistoj skribis sur la nigran tabulon kaj lernantoj -- sur siajn
kajerojn. Nun, oni ekipis klasĉambrojn per komputilo kaj projekciilo,
kaj dum la instruado instruistoj povas uzi tiujn helpajn instrumentojn.
"Tio ne nur plivastigis sciojn al lernantoj, sed ankaŭ faris
edukajn rimedojn altiraj." Krome, la elementa lernejo donas
ankaŭ lecionon pri komputilo, dank' al kiu multaj geknaboj ellernis
interreto-viziton. Sed plejparto de gepatroj de la lernantoj ne
permesis al sia infano viziti interreton hejme, timante ke tio malhelpos
ilian lernadon.
En la pasintaj dekoj da jaroj senĉese altiĝis ankaŭ
la kvalito de elementlernejaj instruistoj. Ekzemple, Li Qiuping
akceptis perfektigan edukadon post pli-ol-10-jara laboro kaj akiris
diplomon de universitato. Profitante de postlaboraj horoj, ŝi verkis
kelkajn disertaĵojn pri edukado. Ili estis publikigitaj en gazetoj.
En la jaro 2004, ŝi estis elektita kiel altranga instruisto elementlerneja.
En la tuta gubernio troviĝas nur 4 tiaj instruistoj.
Li Qiuping havas unu filinon, kiu laboras en Pekino
post diplomiĝo el universitato. Post kelkaj jaroj, ŝi emeritiĝos.
Ŝi diris: "Emeritiĝintaj instruistoj en nia loko ne estas neniofaraj.
Iuj el ili gvidas 'helpan kurson', aliaj lernas en universitato
por maljunuloj kaj triaj ĉeestas diversajn distrajn aktivadojn,
kaj ilia spirita vivo estas tre riĉa."
|