 La
17-an de decembro s-ro Deji, vicprezidanto de la Tibeta Aŭtonoma
Regiono, diris en kunveno memore al la 30-jariĝo de reformado kaj
pordo-malfermo, ke la pasintaj 30 jaroj estis periodo de senprecedenca
liberigo de produktaj fortoj kaj rapidega disvolviĝo de ekonomio
kaj socio en Tibeto.
 Statistikoj
montras, ke en 2007 tibeta GDP atingis 34.219 miliardojn da juanoj
(1 usona dolaro = ĉ.7 juanoj), kiu kreskis 15.8-oble kompare kun
tiu en 1978; kaj la pokapa GDP aingis 12109 juanojn, je 9.4-obloj
pli multe ol tiu en 1978; en la tuta regiono la totala financa enspezo
atingis 2.314 miliardojn da juanoj, kiu estis nur 16 milionoj da
juanoj en 1978. De 2001 la tibeta ekonomio kreskis po 12% en la
pasintaj 7 jaroj.
 De
1978 la centra registaro aranĝis aron da gravaj konstruaj projektoj,
kiuj rimarkinde plibonigis la bazajn instalaĵojn. En la 3-a kaj
4-a laborkunvenoj pri Tibeto la ĉina centra registaro difinis 62
kaj 117 gravajn konstruajn projektojn, por kiuj oni investis 4.86
kaj 32.09 miliardojn da juanoj respektive. En januaro de 2007 la
Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio difinis 180 projektojn por la 11-a Kvinjara
Plano de Tibeto kun totala investo de 109.76 miliardoj da juanoj.
Aliaj provincoj de Ĉinio helpis Tibeton konstrui 2861 projektojn
kun totala investo de 9.3 miliardoj da juanoj.
 S-ro
Deji diris, ke en la pasintaj 30 jaroj la vivo de la tibetanoj multe
pliboniĝis kaj nun ili iras al ĝenerala bonhaveco.
Nun sociaj aferoj en Tibeto multe disvolviĝas. En 2007
enlernejiĝa proporcio de elementa, meza kaj alta lernejoj respektive
atingis 98.2%, 90.8% kaj 17.4%. La rajto de la popolanoj pri eduko
estas garantiata. En la tuta regiono troviĝas 1339 kuracaj establoj,
je 484 pli multe ol tiuj en 1978; la averaĝa vivdaŭro de tibetanoj
atingis 67 jarojn, kiu antaǔ 60 jaroj estis nur 35.5.
En la pasintaj 30 jaroj la vivnivelo de tibetanoj multe
leviĝis. En 1978 la pokapa neta enspezo de tibetaj kamparanoj kaj
paŝtistoj estis 175 juanoj, sed en 2007 jam 2788 juanoj. En 1978
la pokapa disponebla enspezo de tibetaj urbanoj estis 565 juanoj,
sed en 2007 ĝi atingis 11131 juanojn. En 2007 la deponita monsumo
de tibetaj loĝantoj atingis 16.013 miliardojn da juanoj, 500-oble
pli multe ol tiu en 1978.
|