En la 10-13-a de februaro raportistoj el 8 eksterlandaj
kaj 3 enlandaj vehikloj vizitis Tibeton.
“Antaŭe mi sciis ion pri Tibeto el libroj kaj interreto.
La nuna Tibeto, kiun mi vidas, multe diferencas de tiu, kiun mi
sciis antaŭe. Multaj homoj, vestitaj per naciaj vestoj, loĝas en
sia propra bela domo, tio bone impresas min,” diris raportisto el
la Seula Brodkasta Sistemo de Korea Respubliko, kiu unuafoje venis
al Tibeto.
“En la vizito ni konis la longan historion kaj kulturon
de Tibeto. Ĝi estas tre bela loko. Kvankam la naturaj kondiĉoj ne
estas perfektaj, tamen la tibetanoj vivas feliĉe. Vizitinte la templon
Yumbu Lhakang kun historio de pli ol 2 mil jaroj mi povas konstati,
ke la tradicia kulturo de Tibeto estas bene protektata. Tre emociis
min la grandioza Potala-palaco, blua ĉielo kaj amaso da pilgrimantoj,”
diris la raportisto.
 Multaj
raportistoj samopinias kun li. Shinnichirou Serida el KYODO-novaĵoj
de Japanio diris, ke Gaba-vilaĝo de Najin-urbeto en Lhasa donis
al li belan impreson. “Antaŭe mi opiniis, ke la ĉina registaro kondukos
nin nur al riĉaj vilaĝoj. Tamen ni trovis dum la vojaĝo, ke ĉiuj
vilaĝoj estas similaj.”
En 2006 la tibeta registaro ekpraktikis la planon favoran
al la kamparanoj kaj paŝtistoj en ilia dom-konstruado. Tiuj domoj
donis al la raportistoj profundan impreson.
73-jara maljunulo Qijia diris al fremdlandaj raportistoj,
ke ĉiuj loĝantoj en Kaisong-vilaĝo estas tibetnacianoj. Liaj vortoj
dispelis ilian dubon pri tio, ke hanoj grandamase transloĝiĝis al
Tibeto.
Afablaj maljunuloj, ludantaj infanoj, lamaoj voĉlegantaj
sutron en Changzhug-templo, maljunulinoj farantaj tibetajn litkovrilojn
en Kaisong-vilaĝo, amaso da turistoj promenantaj sur stratoj de
Lhasa kaj pitoreskaj pejzaĝoj en Shannan, magnete allogis la raportistojn
ke ili ne volis foriri. “La nuna Tibeto, kiun ni vidas, malsamas
ol la antaŭa en nia imago,” diris Maria el Rusa Novaĵa kaj Informa
Agentejo.
 Flavaj
anasoj petolas en la rivero Jarlung-Zangbo, sovaĝaj anseroj serĉas
manĝaĵojn sur kampo de Kaisong-vilaĝo, nigrakolaj gruoj promenas
sur herbejoj kaj akvobirdoj ŝvebas super malsekejoj. Ĉio ĉi tio
altiris al si objektivon de la vizitantoj. De tio ili estis konfirmitaj,
ke oni bone protektas la medion en Tibeto.
Post la vizito nemalmultaj alilandaj raportistoj montris,
ke antaŭe ili atentis nur la tiklajn temojn pri Tibeto, sed ne la
tuton de Tibeto, kaj havis malmultajn konojn pri la vivo de servutuloj
en la pasinteco. Dank’ al la ĉi-foja vizito ili persone spertis
la grandajn ŝanĝiĝojn de Tibeto en la pasintaj 50 jaroj kaj vidis
la veran Tibeton.
|