Okaze de la 13-a Monda Marĉeja Tago, Jia Zhibang, estro
de la Ŝtata Forstuma Administracio de Ĉinio, akceptis intervjuon.
Li diris, ke marĉejoj ludas gravan rolon en protektado al la ekologia
ekvilibreco de la tero. Marĉejoj estas ankaǔ unu el la gravaj karbonaj
rezervejoj de la mondo kaj ludas tre gravan rolon por mildigi klimatajn
ŝanĝiĝojn. La karbona rezerva kvanto en marĉejoj de la mondo estas
77 miliardoj da tunoj, kiu konsistigas 35% de tiu de la kontinenta
ekologia sistemo. En Ĉinio estas pli ol 550 marĉejaj rezervejoj.
Ĉinio strebos por ke 50% de la naturaj marĉejoj kaj 70% de la gravaj
marĉejoj estu efike protektataj en la jaro 2010, kaj starigos protektan
reton kun konvena strukturo kaj optimuma funkcio por konservi la
areon kaj funkcion de marĉejoj.
Jia diris, ke de la lastaj jaroj Ĉinio pli kaj pli
multe atentas protektadon al marĉejoj. Ellaborado de la ĉina regularo
por protektado al marĉejoj glate iras; ok provincoj kaj aŭtonomaj
regionoj de Ĉinio publikigis siajn proprajn regularojn pri marĉejo-protektado;
la marĉejo-protekta sistemo perfektiĝas kaj esplorado pri marĉeja
resurso prove iras en iuj lokoj.
La "Teknologia Regularo de Esploro pri Marĉejoj"
faris bazon por la dua tutlanda esplorado pri marĉejoj en 2009;
la internacia teknologia regularo pri monitorado de marĉejoj estas
ellaborita kaj provpraktikata; du jarojn post praktikado de la "Ŝtata
Plano por Efektivigo de la Programo de Marĉejo-Protektado",
la Ŝtata Forstuma Administracio kaj koncernaj departementoj sankciis
ĉirkaǔ 200 programojn koncernajn al marĉejo-projektado, kaj la "Ĝenerala
Plano pri Ekologia Protektado kaj Konstruado de Natura Rezervejo
ĉe la Fonto de Tri Riveroj en Qinghai-Provinco" kaj aliaj specialaj
planoj estas praktikataj; pro propagando evidente altiĝis konscio
de la publiko pri la protektado.
 Laǔ
statistiko, la marĉejoj de Ĉinio konservas 2700 miliardojn da tunoj
da dolĉa akvo, kiuj konsistigas 96% de la totala kvanto de la dolĉa
akvo uzebla en Ĉinio, kaj ludas gravan rolon por rezisti kontraǔ
sekeco aǔ inundo kaj por purigi dolĉan akvon. Kiel biologia geno-banko
marĉejoj kovas kaj konservas riĉan biodiversecon kaj donas al la
homaro rizon, akvoproduktaĵojn kaj marĉplantaĵojn.
“Ĉinio atingis rimarkindan sukceson en plenumado de
la 'Konvencio pri Marĉejoj' kaj internaciaj kunlaboroj,” diris Jia
Zhibang. En la deka konferenco de kontraktintaj landoj de la "Konvencio
pri Marĉejoj", Ĉinio estis refoje elektita kiel membro de la
konstanta komitato de la konvencio. Krome, marĉejo-protektado estis
enlistigita en la programojn de la "Dekjara Kunlaboro pri Fueloj
kaj Medio inter Ĉinio kaj Usono". Ĉinio starigis ankaǔ kunlaborajn
rilatojn kun Aǔstralio kaj Germanio en protektado al marĉejoj.
Jia konigis, ke Ĉinio aktive serĉos plurflankajn kaj
duflankajn kunlaborojn internaciajn por pli multe enkonduki kapitalon
kaj avangardan koncepton pri la protektado al marĉejoj kaj atentos
precipe protektadon al marĉejoj sur Himalaja Altebenaĵo kaj al tiuj
en basenoj de la riveroj Amur-Heilongjiang kaj Mekongo kaj ĉe la
maroj Huanghai kaj Bohai.
Klarigo:
Marĉejo ampleksas naturan aŭ artefaritan, permanentan
aǔ portempan marĉon, torfejon, akvo-etendaĵon kun akvo senmova aǔ
flua, dolĉa, duonsala aǔ sala, inkluzive de maro profunda je malpli
ol ses metroj dum malfluso. Marĉo, torfejo, herb-marĉo, lago, rivero,
inund-rezervejo, delto, plaĝo, akvorezervejo, lageto, rizejo kaj
maro profunda je malpli ol ses metroj dum malfluso apartenas al
marĉejo.
|