Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Pekina Vintro

de WANG XINLING

Pekino havas tipan vintron de norda Ĉinio. Kvankam en Pekino ne estas tiel malvarme kiel en nordokcidento kaj nordoriento, ankaŭ mankas glacimonto kaj neĝmaro, sed Pekino havas specialan vintran ĉarmon. Vintro de la jaro 2005 estis mia kvara vintro pasigita en Pekino. Vintro venis. Ju pli mi klare komprenis kaj konis ĝin, des pli mi ĝuis ĝian specialan ĉarmon. Mi ekamis senliman neĝon, brilan sunlumon, serenan ĉielon, nudan sed firman sterkulion kaj poplon, kaj vintron de Pekino.

Pekina vintro: sunlumo ĉirkaŭas malvarman aeron

Pekina vintro estas longa, ordinare ĝi daŭras de la fino de oktobro ĝis la fino de venonta marto, pli ol cent kvardek tagojn. En junuaro estas la plej malvarmaj tagoj, kaj la meznombra temperaturo estas –5—10℃, frumateno kaj nokto estas la plej malvarma tempo en tago.

44-jara sinjoro Zhao estas pekinano kaj havas profundan amon al pekina vintro. “Kiam mi estis knabo, neĝo ofte profundis ĝis maleolo, pli ol dek centimetrojn. Oni devas balai vojon de dompordo ĝis strato, alie oni ne povas bicikli.” “Se oni verŝas akvon sur la teron en la plej malvarma tempo de Pekino, la akvo glaciiĝas en du minutoj.”

Pekina vintro, tre malvarma, tamen ne malluma, havas sufiĉan sunlumon, eĉ en venta tago. Sunlumo moderigas la malvarmon de la aero, kaj varmigas homan korpon. Matene mi iras eksteren en la unua sunlumo, rigardas pasantojn kaj knabojn volvitajn en dikaj vestoj. Tio estas mia ĝuo. Antaŭtagmeze la suno jam brilas super la tuta tero, verŝante lumon sur la domojn, en la kortojn, hele kaj bele. Ŝajne sterkulio kaj poplo sen folioj ricevas kuraĝon de la suno, ili fariĝas pli firmaj kaj liberaj. La kialo, ke mi amas pekinan vintron, venas de sunlumo. Ĝi faras vintron pli brila kaj klara. La suno super la neĝo kovranta la montojn kaj kampojn, tio estas belega pejzaĝo.

Vestado en vintro: unueco en varmo kaj belo

Kvankam estas en vintro, pekinaj fraŭlinoj estas sveltaj kaj belaj. Ili ne surmetas vestojn malgraciajn kaj malhelkolorajn malgraŭ malvarmo. Superdika varmtena subvesto fariĝas vintra vesto de modaj fraŭlinoj. Samtempe, vata jupo, moda plum-vesto, karakterizita vata pantalono, bela vata ĉapelo kaj ganto kaj lana ŝalo liveras al fraŭlinoj pli kaj pli multe da elekto. Disvolvo kaj kreado de vestoj farigas la homojn atenti belecon kaj sanon.

Irante sur la pekinaj stratoj, oni vidas ekskluzive mult-koloraj plum-vestojn kaj vatajn vestojn de novaj fasonoj. Ili bone montras la belajn kurboliniojn de la korpo de fraŭlinoj, kaj neniu montriĝas dikaj aŭ pufaj pro la bezono de varmteno.

En ĉambro vi povas trovi, ke pekinaj fraŭlinoj, demetintaj mult-kolorajn pluma-vestojn, estas pli belaj. Ili vestas sin per belaj lanaj vestoj, divers-stilaj jupoj, longaj aŭ mallongaj botoj. Ĉar en Pekino la temperaturo en ĉambro estas almenaŭ 16℃, kaj ie eĉ 20℃, ĉar la domoj estas hejtataj aŭ klimatizitaj.

La fraŭlinoj sin vestas laŭ sia profesio, aĝo, temperaturo en la oficejo, aŭ laŭ uzata trafikilo. Junaj fraŭlinoj atentas pri koloroj kaj stiloj, profesiaj fraŭlinoj pli akcentas kvaliton kaj guston. Tiuj, kiuj veturas per subtrajno, preferas surmeti plumajn vestojn ol lana palto. Biciklantoj ŝatas modajn pantalonojn. Kiam ajn veston ili preferas, la fraŭlinoj realigas unuecon de varmteno kaj beleco en vintro per ĝia propra estetika vidpunkto kaj saĝeco.

Ludado en vintro: ĝojo de glacio kaj neĝo

Matene, eble foje vi povas vidi sur strato, ke kuras mezaĝa viro en ĉemizo. Mezaĝaj kaj maljunaj gesinjoroj en plumvestoj dancas valson en promenejo. Iuj naĝas en lageto de parko. Kiam la dikeco de la glacio en rivero superas 15 cm, malfermiĝas sketejo en parkoj. Homoj en sketŝuoj aŭ kun malgranda rulbenketo ĝuas ĝojon pro glacio kaj neĝo.

Veturi kun amikoj aŭ familianoj al granda skiejo por ĝui la ĝojon pro skiado, aŭ baniĝado en subĉiela termofonto, aprecante la naturajn vidaĵojn, estas, por la homoj kiuj loĝas en Pekino, tre plezuraj vivmanieroj en vintro.

En tago vizitata de neĝo, stari sur pinto de monto vizaĝe malvarma kaj akra vento kaj samtempe rigardi interplektiĝon de sunlumo kaj neĝo, aŭ suriri la Grandan Muron por ĝui la spektaklon de senlima neĝa mondo, estas aliaj interesaj aktivadoj por la homoj kiuj amas la vivon kaj ŝatas novaĵojn kaj mirindaĵojn.

Manĝado en vintro: ĝojo en kaj ekster

“Varmpoto” estas unu el la plej ŝatataj formoj de manĝado por pekinanoj en vintro. Meze sur tablo estas bronza poto kun fumtubeto. Sube de la poto viglas karbofajro kaj en ĝi bolas supo. Ĉirkaŭe estas diversaj legomoj kaj viandopecetoj. La manĝantoj trempas viandon aŭ legomon en poto kun bolanta supo por momento kaj poste manĝas ilin kun kondimentoj. En vintraj tagoj, kelkaj amikoj aŭ la tuta familio sidas ĉirkaŭ varmpoto kaj gustumas diversajn viandaĵojn, legomojn kaj vermiĉelojn, sentante varmon kaj en la koro kaj en la korpo.

Troviĝas en Ĉinio tia tradicio, nome, oni devas manĝi ĝjaŭzi-on en Vintra Solstico laŭ la ĉina luna kalendaro. Vintra Solstico, en la 22-a aŭ 23-a de decembro, estas la plej mallonga tago en la norda hemisfero. En antikveco la ĉinoj alte akcentis Vintran Solsticon kiel gravan festivalon. Ĉiuj familioj devis manĝi ĝjaŭzi-on en tiu tago, kredante ke la oreloj falos pro frosto se oni ne manĝos ĝjaŭzi-on. Kompreneble tio estas nur legendo, tamen preskaŭ ĉiuj ĉinoj konscie heredis la tradician kutimon.

Oni manĝas fondue por varmo kaj harmonia etoso, kaj ĝjaŭzi-on por esprimi respekton al la alveno de vintro. En vintra vespero, oni gustumas lunĉon sur strato pro viveco kaj oferta kriado en subĉiela lunĉstrato kaj pro libereco de samtempaj promenado, aĉetado kaj manĝado. En Pekino troviĝas du famaj subĉielaj lunĉstratoj. Ĉe vesperiĝo, tie leviĝas gajo kaj viglo. En- kaj ekster-landaj turistoj, junuloj, geamantoj frekventas la straton. Tia fenomeno viglas tra la tuta jaro.

Ĉie vintro estas malvarma, sed diversaj urboj havas siajn proprajn kolorojn pro la malsameco de regiono kaj klimato. Promenante en pekina strateto, vi povas esti absorbita de ĝia speciala ĉarmo.