Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Vivo de ĉina emerito

de WANG XINLING
Gao Yuping en prelego en plansetlejo

Laŭ statistiko de la Ĉina Ŝtata Statistika Buroo, en Ĉinio troviĝas pli ol 90 milionoj da homoj pli ol 65 jaroj, nome 7. 1% de la totala loĝantaro. Ĉinaj virinoj emeritiĝas en la aĝo de 55 jaroj, dum la viroj en 60 jaroj. Post emeritiĝo, ili partoprenas en amuzaj kaj lernaj aktivadoj organizitaj de plansetlejoj aŭ maljunulaj asocietoj. Gefiloj donacas al ili jarbileton de parkoj, tial parkoj estas ŝtataj lokoj por ili, kie ili kantas, dancas, ludas ŝakon kaj sin ekzercas per Tajĝiĉuan aŭ glavo.

Printempe de 2006 en aktivado okazigita de iu plansetlejo de Pekino, 72-jara emerito Gao Yuping faris la prelegon titolitan “Mi dankas mian bofilinon”. La prelego daŭris nur kelke da minutoj, tamen gajnis varman aplaŭdon. Mi faris intervjuon al la maljunulino.

39-jara laboro por infanoj de armeanoj

De soldatiĝo en 1950 ĝis emeritiĝo en 1989, 39-jara laboro de Gao Yuping estis intime interligiĝis kun armeo kaj infanoj. Kiam ŝi estis 16-jara, okazis la Korea Milito. Ŝi soldatiĝis, venis de Sichuan al Pekino kaj fariĝis kultura instruisto en armeo. Post 5 jaroj, ŝi laboris en infan ĝardeno kiel vartistino. En la sekvantaj 34 jaroj, ŝi sinsekve laboris en 6 infanĝardenoj de armeo.

“Tiam gepatroj de plejparto de la infanoj de la infanĝardeno estis armeanoj, kiuj ofte ne povis ripozi en ferioj kaj dimanĉo, kaj iuj el ili ofte forestis de la hejmo por oficvojaĝo. De la aĝo de 2 jaroj ĝis la aĝo de 7 jaroj multe da infanoj pasigis plejparton de la tempo en la infanĝardeno. Laboro de la vartistinoj estis tre peza. Tiuj infanoj bone kreskis kaj iuj el ili fariĝis doktoro, aŭ generalo. Mi rigardas mian laboron signifoplena.”

Ŝi ankoraŭ havas bonegan rilaton kun infanoj eble pro profesio. Kiam ŝi promenas en la loĝkvartalo, ofte infanoj laŭte salutas ŝin de malproksime.

Harmonia familio

Montrado de verkaĵoj

Gao Yuping havas harmonian familion. Ŝi diris, ke krom flegi milon da infanoj en infanĝardenoj, ŝi mem havas 2 filinojn, 2 bofilojn, 1 filon, 1 bofilinon kaj 3 nepojn en superaj mezlernejoj. Tio estas granda familio.

Ŝi fieras pri la familio, ĉar en ĝi troviĝas 4 inĝenieroj kaj 2 armeanoj, ĉiuj estas elstaraj en sia laboro.

Ŝia edzo forpasis en 1999. Kvankam ŝi bone sciis, ke ĉiu havas tiun tagon, tamen ŝi ankoraŭ ne povis elteni tian baton, tiel ke en monato ŝia korpopezo reduktiĝis je 6 kilogramoj. “Filo kaj bofilino transloĝigi min al sia hejmo, atenteme prizorgis min, promenis kun mi post laboro, kovris min per litaĵo en nokto kaj atenteme kontrolis por mi ĉu fenestroj estis fermitaj. Ili eĉ akompanis min al Hainan-provinco, Wuyi-Monto, Ŝanhajo kaj aliaj multaj lokoj duon-monaton, por ke mi kiel eble plej baldaŭ eliru el la malĝojo. En la lastaj jaroj, ĉiuj miaj vestoj estis donacitaj de mia bofilino. Kiam ŝi oficvojaĝis al alia loko, ŝi ĉiam aĉetis por mi plaĉajn donacojn.”

Gao Yuping laŭdegis ne nur la bofilinon, sed ankaŭ la 2 bofilojn. Ŝi nun loĝas kun la pli juna filino kaj ŝia edzo. Post emeritiĝo ŝi ekamis pentradon kaj kaligrafion. La bofilo aĉetis por ŝi multe da bonkvalita papero el Anhui-provinco (pli ol 1000 kilometrojn de Pekino).

Enhavoriĉa vivo

En pentrado de peonio

Ŝi estas en bona sanstato kaj ege amas lerni kaj helpi alian. Ŝi partoprenas en kursoj de pentrado, poemado kaj kaligrafio en loĝkvartalo. Ŝi pleje amas pentri peonion kaj ŝatas montri siajn verkojn al aliaj maljunuloj por peti komenton. Krome ŝi ofte improvize pentras. Post dekkelkaj minutoj, pentraĵo estas farita. Post tio, ŝi surskribas poemon, subskribas sian nomon kaj faras sigelon.

Ŝi estas ege bonkora. Infano de ŝiaj amikoj forpasis pro malsano, ŝi donacis 1000 juanojn (103 eŭrojn) al ili, por ke ili faru vojaĝon kaj moderigu malĝojon. Foje ŝi volis donaci 200 juanojn al kripla solpatrino, kiun ŝi unuafoje renkontis. Fordankite, ŝi pensis kiamaniere ŝin helpi. En ĉiutaga vivo, kiam ŝi biciklas revene de bazaro, ŝi ofte helpas najbarojn reporti iliajn aĉetaĵojn.

En valorkoncepto de Gao Yuping, feliĉo estas zorgo de la gepatroj, sopiro de amato, respekto de gefiloj kaj fido de kunlaboruloj. Kvankam ŝiaj gepatroj kaj edzo forpasis, tamen ŝi opinias, ke ŝi estas ege feliĉa pro posedo de amo de gefiloj kaj fido de geamikoj.