Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Homoj kaj aferoj ĉe mi en la pasinta jaro

de LI JIANHUA

En la somero de 2005, mi komencis laboron post mia diplomiĝo el universitato en Pekino. Ĉar miaj gepatroj vivas en vilaĝo de Hebei-provinco najbara al Pekino, do mi iris hejmen por pasigi kune kun miaj gepatroj ĉiujn Printempajn Festojn. Laŭ ĉina moro, la Printempa Festo estas la plej grava festo kaj tiam ĉiuj devas kuniĝi kun siaj familianoj.

Ĉi-jare, la 18-an de februaro estis la Printempa Festo laŭ la ĉina luna kalendaro, kaj mi ĝuis ferion de 7 tagoj. Dum la festo, mi vizitis amikojn kaj parencojn kaj multe babilis kun miaj gepatroj, ĉar mi laboras en Pekino, do estas malofte babili kun ili.

De la somero de 2005 ĝis nun, mi jam laboris pli ol 1 jaron, kaj laŭ mia opinio, tio pri kio miaj gepatroj plej zorgis, estas mia vivo. Ĉiufoje, kiam mi iris hejmen, ili ĉiam detale demandis pri mia vivo kaj mi diris al ili: "De julio de 2005 ĝis nun, mia salajro jam kreskis dufoje. Vi ne maltrankviliĝu por mi! Mi vivas bone en Pekino." En majo de 2006 la ĉina registaro decidis altigi enspezon de homoj kun malalta enspezo, multigi la procentojn de homoj kun meza enspezo. Tio certe estas bona novaĵo por salajruloj.

"Via salajro kreskis, kaj ni ne bezonis pagi agrikulturan imposton ekde 2006. Ĉu la kresko de salajro, ĉu senigo de agrikultura imposto, la celo estas sama: altigi enspezon de la popolanoj," ĝoje diris mia patro. En 2006, la ĉina registaro nuligis la agrikulturan imposton, kiu ekzistas pli ol du mil jarojn en la ĉina historio. "Nun la registaro ne nur nuligis la agrikulturan imposton, sed ankaŭ subvencias kamparanojn. Kvankam la sumo estas malgranda, sed senprecedenca," aldonis mia patro.

Ŝajne mia patrino ekmemoris ion kaj diris al mi: "Via onklino aĉetis tre belan aŭton lastatempe. Nun la vivo pli kaj pli boniĝas." "Ĉu vere? Mi iru vidi la aŭton," mi diris. Mia onklino loĝas en malgranda urbo de la sama provinco kaj laboras en iu eldonejo kaj ŝia edzo laboras en entrepreno investita de fremdlandano. Post ilia diligenta laboro en la pasintaj jaroj, ili aĉetis domon kaj aŭton. Mi ĝojas dividi kun ili la feliĉon. Statistiko raportis, ke ĝis la fino de 2006, Ĉinio havas pli ol 20 milionojn da privataj aŭtoj.

"De majo de 2006, oni ekuzis en Pekino karton por buso, tio estas tre facila. De januaro de 2007, oni donis 60% da rabato al pasaĝeroj kun la karto kaj 80% da rabato al kartuzantaj lernantoj," mi ĝoje diris al mia patrino, "la mono ŝparita en veturado en Pekino estas sufiĉa por aĉeti novan veston por vi!"

"Vi malmulte pagas por veturado per buso, kaj la registaro pagas por nia kuracado, tio estas simila al kuraca asekuro de urbanoj, ankaŭ tio povas ŝpari al ni monon." mia patro diris. De la jaro 2006, koopera kuraca sistemo komencis funkcii en la kamparo. En ĉiu jaro, la centra registaro kaj la loka registaro kune asignas specialan monon, kaj la kamparanoj bezonas pagi nur 10 juanojn en 1 jaro, tiele la ŝtato pagos 60% de la kosto pro kuracado.

"Post kelkaj monatoj, vi fariĝos onklo," mia frato kaj lia edzino diris al mi la ĝojigan aferon kiam ili eniris la ĉambron. En la pasinta jaro, ili geedziĝis. Post kelkaj monatoj, naskiĝos la nova ano de mia familio.

En la pasinta jaro, ja multaj bonaj aferoj okazis ĉe mi. Laŭ la ĉina luna kalendaro, la kuranta jaro estas Porka Jaro. Laŭ diro de mia hejmloko, en Porka Jaro la vetero estas tre favora al agrikulturo. Mi kredas, ke pli multaj bonaj aferoj atendos min!