Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Mi volonte estos instruisto dum la tuta vivo

de ZHENG FUJIANG

“Mi volonte estos instruisto dum la tuta vivo por infanoj de montregiono.” Tion diris senafekta Ma Xianhua, instruistino de la elementa lernejo de la nov-vilaĝo Fruktarbo en Hunchun de Jilin-provinco.

En 1996 la Forstuma Administracio de la Yanbian-a Kore-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Jilin-provinco decidis fari kelkajn kalvajn montojn fruktoĝardeno kaj varbis pli ol 60 senlaborulojn en urboj kaj kamparanojn el diversaj lokoj por kulturi fruktarbojn. Sed kiam ili venis al la loko kune kun la familianoj, ili trovis, ke la plej proksima elementa lernejo distancas dekkelkajn liojn (2 lioj = 1 kilometro) de la vilaĝo. Ĝuste tiam Ma Xianhua venis al la lernejo kaj prenis sur sin la instruadon por 13 infanoj.

Escepte de la angla lingvo, ŝi instruas ĉiujn kursojn, kiujn donas la normalaj elementlernejoj. Pro diverseco de aĝo kaj nivelo de la lernantoj, ŝi devas doni lecionojn respektive por ili post lernohoroj. Ŝi neniam forestis de leciono ĉu en malbonega vetero ĉu pro malsano.

En la pasintaj 11 jaroj ŝi diplomis pli ol 60 lernantojn ĉiuj brile sukcesintajn. Ŝi estis multfoje honorita per titolo de modelo ŝtatnivela kaj provincnivela.

 
Ma Xianhua kondukas sian lernanton loĝantan plej malproksime de la lernejo.
 
Ma Xianhua kaj ŝiaj lernantoj en ceremonio de hisado de la nacia flago
 
Ma Xianhua en kurso
 
Ma Xianhua kaj ŝiaj lernantoj en fruktoĝardeno