En 1981, mi naskiĝis en malgranda vilaĝo en Hebei-provinco
en norda Ĉinio. Tiam la tiea ekonomio estis tre subevoluinta kaj
havis grandegan diferencon kun tiu de urboj. En urboj, oni povas
facile aĉeti bezonatajn aĵojn en memservejo aŭ butikoj. Sed en vilaĝoj
ne ekzistis memservejo nek butiko, kaj oni povis aĉeti aĵojn nur
en foiro.
 En
mia memoro la tiama foiro estis tre simpla. Oni starigis simplan
stablon sur la tero kaj sternis tolaĵon sur ĝi, kaj sur la tolaĵo
estis komercaĵoj. Iuj vendantoj eĉ ne havis stablon kaj tolaĵon,
kaj ili sternis nur paperon sur la tero kaj poste metis komercaĵojn
sur ĝi. La skalo de la foiro estis malgranda, se oni staris sur
kompare alta loko, li povis vidi la tutan foiron. 1 horo estis sufiĉa
por traviziti la tutan bazaron. La ĉefaj komercaĵoj en la foiro
estis ĉiutagaj necesaĵoj kaj iloj por agrikultura produkto. En la
foiro oni vendis ankaŭ fruktojn, legomojn kaj almanĝaĵojn de malmultaj
specoj. Kiam mi estis infano, mi ĉiam atendis la tagojn de foiro
kalkulante la datojn per la fingroj, ĉar en tiuj tagoj miaj gepatroj
ofte aĉetis pomojn kaj bombonojn por mi.
Tiam, mia familio ne havis biciklon, kaj mia patrino
kun korbo piediris al la foiro. Revenvoje ni foje povis petveturi
per bovĉaro. Ni bezonis ĉirkaŭ duontagon por viziti foiron, dum
plejparto de la tempo estis por piediro sur la vojo. Mi ofte rememoras
la vizitadon al foiro en la infaneco. Mia patrino, mia plijuna frato
kaj mi kune vizitis foiron. Laciĝinte de piedirado mia plijuna frato
petis mian patrinon porti lin surdorse, kaj mi kun la korbo piediris
libere. La mallarĝa vojo estis kavplena, kaj flava polvo leviĝis
pro homa irado. En somero, la vojo estis plena de flakoj post pluvo,
kaj mi, nudpiede, tretadis en ili, tiel miaj piedoj ofte estis pikitaj.
La distanco inter mia hejmo kaj la foiro estas ĉ. 3 kilometroj.
Kiam mi estis laca, ankaŭ mi petis mian patrinon porti min surdorse.
Kaj tiam mia patrino ofte deadmonis min, dirante: "Kiam ni
atingos la foiron, mi aĉetos bongustajn baozi-ojn* por vi."
Aŭdinte tion, mi ne plu insistis pri mia peto. Ĉiufoje mia patrino
aĉetis tri baozi-ojn, unu por mi, la duan ŝi dividis kun mia plijuna
frato, kaj la lasta por mi por frando revenvoje.
Post kiam mi ekvizitis mezlernejon, mi malofte akompanis
mian patrinon al foiro. Kiam mi studis en universitato en alia loko,
mi ne plu vizitis foiron kune kun mia patrino. En la fino de 2006,
mi iris hejmen por viziti miajn gepatrojn. En la sekvanta tago estis
foiro, do mi refoje akompanis mian patrinon viziti foiron.
"Jianhua, elpuŝu motorciklon el la interna ĉambro
kaj, kaj ni veturu per ĝi al foiro." Tion diris mia patrino
purigante la manĝilarojn post matenmanĝo. Nun, mia familio havas
motorciklon. Kiam mi estis infano, mia plej granda deziro estis
havi biciklon, por ke la patrino povu veturi al foiro kune kun ni
per biciklo.
 Post
pordomalfermo kaj reformado de Ĉinio, oni alprenis sistemon de kontraktita
uzo de kampoj, kaj la kamparanoj povas disponi la grenon post pago
de imposto. Pro tio, la kamparanoj tre volonte kulturas grenon kaj
multe altiĝas la produkto-kvanto de greno, kaj la kamparanoj riĉiĝis
iom post iom. Komence, la riĉaj kamparanoj aĉetis biciklon; poste,
motorcikloj anstataŭis biciklojn. Nun la ŝoseo de mia vilaĝo al
la gubernia urbo jam estis konstruita antaŭ 10 jaroj, la trafiko
fariĝis tre facila.
Baldaŭ, mi kaj mia patrino atingis la foirejon. En
la parkejo de motorcikloj kuŝis vicoj kaj vicoj da motorcikloj de
diversaj specoj. Kiam mi studis en mezlernejo, tie estis nur bicikloj.
 La
foiro estis tre vigla. Tie oni vendas marproduktaĵojn, vestojn,
ŝtofojn, legomojn, fruktojn, feraĵojn kaj multajn aliajn. Tie oni
vendas eĉ komputilojn, diĝitajn diskoaparatojn, motorciklojn ĉinajn
aŭ importitajn.
Ĉe la foirejo estas retumejo kun dekoj da komputiloj.
Plejparto de la retumantoj estas junuloj, kaj ankaŭ kelkaj mezaĝuloj.
Ili aŭ aŭskultas muzikon por malstreĉi sin, aŭ legas novaĵojn okazintajn
en aliaj lokoj, aŭ babilas kun amikoj aŭ parencoj en malproksima
loko. Najbare de la retumejo estas komputika trejnejo. La mastro
de la trejnejo diris al mi: "Mia trejnejo ekfunkciis antaŭ
kelkaj monatoj, sed multaj homoj jam sin anoncis por trejniĝi!"
Dirante tion, la mastro vidigis grandan ĝojon sur la vizaĝo.
 En
la foiro mi renkontis unu el miaj samklasanoj en mezlernejo. Nun
li estas mastro de memservejo kaj ĉiam estas okupata de komercado.
Li diris al mi: "La komercado de mia memservejo estas tre bona.
Pro multaj laboroj, mi invitis tri parencojn helpi min. En la memservejo
estas ĉ. 2000 specoj da komercaĵoj kaj la vilaĝanoj povas aĉeti
preskaŭ ĉion kion ili bezonas."
 Adiaŭinte
mian kunlernanton, mi vidis multajn homojn ĉirkaŭi standon. Mi iris
tien kaj trovis, ke oni vendas poramuzajn animalojn. Kamparanoj
riĉiĝis, tial la maljunuloj ne bezonas labori sur la kampo, do ili
kulturas florojn aŭ bredas orfiŝojn, aŭ dogojn por sin distri.
Mia patrino aĉetis du plenajn korbojn da freŝaj fruktoj,
legomoj, viando kaj vivaj karpoj, kaj ankaŭ freŝan floron en vazo.
Baldaŭ ni revenis hejmen per motorciklo. Kaj tiam mi ekhavis la
deziron ripeti veturadon en bovĉaro, sed mi scias, ke tio jam estas
neebla, ĉar la kampa laboro de nia vilaĝo estis mekanizita, kaj
neniu bredas bovon.
* Baozi-o: Vaporumita duonsfera farĉita pasto fermentinta.
|