|    Krepuskiĝas kaj lumiĝas domo de paŝtisto Bi Ligong 
              sur la stepo Dong Ujimqin, Xilin Gol, Interna Mongolio. Post tuttaga 
              laboro Bi kaj liaj familianoj rigardas televidon, manĝante glaciaĵon. 
              Ili sentas sin feliĉaj.  Pro vasta utiligo de vento kaj aliaj novaj resursoj 
              en Interna Mongolio, paŝtistoj kaj kamparanoj en profunda stepo 
              kaj malproksimaj regionoj eliras el montaro, dezerto kaj stepo, 
              el fermiteco, per ekrano kaj elektro.  50-jara Bi kaj liaj familianoj loĝas sur herbejo kun 
              areo de 9 mil muoj (15 muoj = 1 hektaro). Jam de la infaneco Bi 
              loĝas sur la vasta herbejo. Li diris: "Antaŭe ni uzis kandelon, 
              kaj poste kerosenan lampon. Por ŝpari fuelon, ni malofte lumigis 
              la domon."  Bi klare memoras tiujn tagojn. "Ĉar tiam ni uzis 
              kerosenan lampon, ellitiĝinte en la sekvanta mateno, mi trovis, 
              ke mia nazo estis malpurigita de fumo." Li forte esperis, ke 
              li povos uzi elektran lampon.  En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento Interna Mongolio 
              disvolvis novajn resursojn por bonigi la vivon de paŝtistoj, kaj 
              faris politikon, ke entrepreno de nove kreitaj produktaĵoj okupu 
              malgrandan spacon ĉefe por vivo, kaj la produktaĵoj estis finance 
              subtenataj de la ŝtato. En la hejmo de Bi funkciis vent-energia 
              generatoro kun 50 vattoj, kiu laboras kiel helico sur aviadilo. 
              La eta maŝino heligis la domon kaj koron de Bi.  Parolante pri la "malgranda elektrejo", Bi 
              vigliĝis. "Ĝi ne nur kontentigis nian postulon pri lumigo, 
              sed ankaŭ ebligis al ni rigardi televidon," Bi diris. Li ankaŭ 
              ĉeestis kurson por lerni kiel funkciigi kaj ripari la aparaton. 
              Poste li aĉetis koloran televidilon kaj lavmaŝinon, kaj la generatoro 
              ne povis liveri sufiĉe da elektro al pluraj aparatoj, do iuj el 
              ili fariĝis "ornamaĵoj". Funkciigi la aparatojn fariĝis 
              lia sonĝo.  Bi memoras, ke en 1998 la familio ekuzis generatoron 
              interkompletigantan ventan kaj sunan energiojn. La maŝino kontentigis 
              ĉiujn liajn postulojn.   Por 
              plibonigi la vivon de paŝtistoj, en 2003 la registaro instalis en 
              la hejmo de Bi fotovoltan generatoran sistemon importitan el Hispanio. 
              "Nun ĉio estas en ordo. Ni povas uzi pli da elektroaparatoj, 
              ekzemple elektra marmito, fridujo kaj sonaparatoj." Neparolema 
              Bi ĝojiĝis: "Bonege! Bonege! Nia vivo pli kaj pli interesiĝas. 
              Ni povas vivi kiel urbanoj."  En 2005 en la hejmo de Bi instaliĝis interkompletiga 
              vent-suna generatora sistemo kun mil vattoj. Li ekuzis komputilon, 
              pri kiu li neniam pensis.  De vent-energia generatoro kun 50 vattoj al interkompletiga 
              vent-suna generatora sistemo kun 360 vattoj, de fotovolta generatora 
              sistemo kun 600 vattoj al interkompletiga vent-suna generatora sistemo 
              kun mil vattoj, la "elektro" de Bi pli kaj pli akumuliĝis. 
              Elektro donas infinitan forton al lia vivo.  Materialo:  En Ĉinio rapide disvolviĝas regeneraj resursoj. Laŭ 
              la disvolva celo, en 2010 konvertitaj resursoj kiel akvo, vento, 
              suno kaj bioresursoj rafinitaj per moderna teknologio egalos 270 
              milionojn da norma karbo kaj kontentigos postulon pri energio je 
              10%.  Jam kvar milionoj da malgrandaj vent-generatoroj instaliĝis 
              en la hejmoj de paŝtistoj en Interna Mongolio, tamen pli ol 50 mil 
              familioj ankoraŭ lumigas sian domon per olea lampo. Ilia problemo 
              estos solvita ne longe poste per teknologio pri vent- aŭ fotovolta 
              generatoro. 
     |