Bona kompartiano devas sin rigardi filo kaj publika
servisto de la popolo, kaj diligente fari aferojn utilajn al la
popolo.
— Wu Tianxiang
 Li
4-foje saltis en Yangzi-riveron por savi dronintojn, senrekompence
donacis 25-foje sume 7000 mililitrojn da sango, prizorgis kaj plenumis
sepultadon de 7 maljunaj soluloj kiel ilia filo, kaj helpis multajn
homojn eliri el malesperiĝo.
Li akceptis vizitantojn je la 6-a kaj duono ĉiumatene,
kaj faris noton pri popola vivo, kiun la vizitantoj prezentis al
li. En 13 jaroj li akceptis pli ol 20 mil vizitantojn kaj solvis
por ili ĉirkaŭ 10 mil problemojn.
Li 31-foje akiris diversajn honorojn ŝtat-nivelajn,
provinc-nivelajn, urbo-nivelajn aŭ distrikt-nivelajn. Oni nomas
lin bona publika servisto de la popolo.
Li estas Wu Tianxiang, vicdirektoro de la Oficejo de
Leteroj kaj Vizitantoj de Wuchang-distrikto de la urbo Wuhan de
Hubei-provinco, kompartiano de membreco de 43 jaroj.
Malofta
koleriĝo
 Wu
Tianxiang ĉiam ridete akceptis vizitantojn kaj neniam perdis la
paciencon. Sed foje li koleregis.
Iun someran nokton, li estis telefonvokita tuj post
endormiĝo. Iu plendis al li, ke ĉe konstruejo proksime de ties loĝejo
oni laboras spite en profunda nokto, kaj la loĝantoj ne povas endormiĝi.
Ili multfoje plendis, sed vane, la bruo daŭras ankoraŭ.
Vestinte sin Wu Tianxiang tuj venis al la konstruejo
kaj telefonis al respondeculoj de la rilataj departementoj por kune
haltigi laboron en nokto.
Kiam li atingis la konstruejon, la rilata respondeculo
ankoraŭ ne venis.
Vizaĝe al la malesperaj loĝantoj, Wu Tianxiang kolerege
diris al la respondeculo: "Se vi loĝus ĉi tie kaj ne povus
endormiĝi, ĉu vi estus tiel indiferenta?"
Ĝis nun la kritiko estas memorata de la respondeculo,
kvankam jam pasis du jaroj.
Helpi
senlaborulon trovi vivrimedon
 Ambaŭ
Wang Sikuai kaj lia edzino estis senlaboruloj. Ili vivtenis sin
per minimuma monhelpo de la registaro.
En julio de 2003, Wang Sikuai aŭdis, ke kultura bazo
de giromitroj en Suizhou bezonas ĉiujare 60 milionojn da karbobriketoj
de novembro ĝis la sekvanta majo por varmigi la forcejon. Pro manko
de fabriko por produkti maŝine karbobriketojn, oni devige ilin manproduktas
aŭ transportas el aliaj lokoj.
Wang Sikuai volis fondi fabrikon tie, tamen mankis
al li mono. Tion li diris al Wu Tianxiang. Por ke la fabriko estu
fondita antaŭ novembro Wu Tianxiang helpis lin akiri licencon de
starigo de fabriko kaj petis de banko pruntmonon kiel garantianto.
Dank' al subteno de la lokaj gvidantoj Wang Sikuai
havis sian fabrikon kaj varbis 9 senlaborulojn.
Intimulo
en eksterlando
 Wu
Tianxiang ĉiam rigardas mizerajn homojn kiel siajn intimulojn. Tamen
li havas ankaŭ "riĉan parencon" en Usono.
En 1997, maljunulino Ban sendis leteron el Usono al
Wu Tianxiang, ke ŝia loĝejo en Wuchang kun areo de 160 kvadrataj
metroj kaj konstrua areo de 70 kvadrataj metroj estas okupita de
aliaj. Ŝi petis Wu solvi por ŝi la problemon.
Ricevinte la leteron, Wu Tianxiang faris enketon kaj
pacience persvadis rilatajn personojn. Dank' al lia klopodo la loĝejo
estis redonita al la maljunulino, kiu emocie diris: "Tianxiang,
vi estas vera bonkorulo. Vi estas mia intima parenco en Ĉinio!"
Por danki Wu Tianxiang, ŝi dufoje sendis al Wu Tianxiang
2000 usonajn dolarojn, sed Wu fordankis kaj resendis ilin.
En ĉiu festo, Wu Tianxiang sendas al ŝi salutkarton.
 Fine
de 2000, ŝi malsaniĝis kaj faris testamenton post akiro de konsento
de siaj gefiloj. Ŝi petis Wu Tianxiang disponi ŝian loĝejon en Wuchang.
Ŝi sendis al Wu akton, atestilon de la loĝejo kaj necesajn atestilojn
de la konsulejo de Ĉinio en Los-Anĝeleso. Ŝi diris en la letero:
"Tianxiang, mi fidas vin, mi estos tre gaja, kiel ajn vi disponos
la loĝejon."
Post interkonsiliĝo kun rilataj gvidantoj Wu Tianxiang
donacis la loĝejon al la loka registaro por fari ĝin Domo de Maljunuloj.
Lia sincereco kaj amo al popolanoj emociis ĉiujn homojn
ĉe li.
|