Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Lumigi Tibeton per nova fuelo

La oficejo de Doje ŝajnas muzeo de minaĵoj. 54-jara Doje estas la unua tibet-nacia akademiano de la Inĝenieria Akademio de Ĉinio. Li longtempe laboras sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo maldense loĝata por okupiĝi pri geologia prospektorado. Silentema li tamen tuj vigliĝas, kiam li vidas minaĵojn.

“Ekomedio de okcidenta Ĉinio estas malforta. Se diversaj novaj fueloj de Tibeto estus sufiĉe kaj sinteze utiligataj, ni povos ne nur protekti bluan ĉielon kaj verdajn riverojn de Tibeto, sed ankaŭ liveri al pli multaj tibetanoj oportunan kaj puran fuelon.” Tion diris Doje, reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de KPĈ.

Doje naskiĝis en kamparana familio en izola loko de Tibeto. Antaŭ sia 8-jariĝo li ne sciis, kio estas elektro. Eĉ nun li bone memoras la momenton, kiam li unuafoje vidis elektrolampon en elementa lernejo en gubernio en la aĝo de 8 jaroj.

En 1974 Doje eliris el la kamparo, de kie neniam foriris iu ajn el sia patra generacio, kaj eniris en altlernejon. En 1978, kiam li diplomiĝis kun bona sukceso, li venis al tervarma geologia taĉmento de Tibeto por okupiĝi pri prospektorado kaj studo de geologio. Por posedi plej avangardan scion pri tervarmo li estis sinsekve sendita al Italio kaj Usono por studi.

“Multjara lernado en eksterlando vastigis mian vidkampon, kaj mi eksciis, ke oni povas akiri energion de ‘ĉielo, tero kaj vento’. En Tibeto oleo, gaso kaj karbo estas malmultaj, tamen la naturo donas al Tibeto plej bonkvalitan renovigeblan fuelon, kiu atendas nian ekspluatadon,” tiel diris Doje.

Reveninte hejmen post lernado en eksterlando Doje plue lernis en praktikado kaj gajnis multajn fruktojn en prospektorado kaj ekspluatado de tervarma resurso.

En 1990-aj jaroj ĉinaj kaj eksterlandaj specialistoj faris argumentadon pri tervarma rezervo de Yangbajain en Damxung-gubernio de Lhasa. Plejparto de la specialistoj opiniis, ke oni ne povos fosi profundan puton en Yangbajain, nur Doje persistis en sia opinio, ke tie estas ne nur altatemperatura likvaĵo ekspluatebla, sed ankaŭ grandega estas ĝia rezervo, kaj oni povas fosi profundan puton tie.

Nun la profunda puto de Yangbajain estas puto por ekspluati termofonton kun plej alta temperaturo kaj plej granda fluintenso en Ĉinio.

Dum longa tempo kamparanoj kaj paŝtistoj de Tibeto bruligas lignojn kaj bovfekaĵojn en sia ĉiutaga vivo. Kolektado de bovfekaĵoj bezonas laborfortojn, kaj hakado de arboj damaĝas ekomedion de la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo.

Doje diris: “Nun, ventoenergio, sunenergio, tervarma energio kaj aliaj novaj fueloj estas uzataj en ĉiutaga vivo de tibet-naciaj kamparanoj kaj paŝtistoj.” La kamparanoj kaj paŝtistoj utiligas fuelojn el “ĉielo, tero, vento” en lumigo, telekomuniko, radio, televido, kuirado kaj hejtado. Nun pli kaj pli malmultaj tibetanoj bruligas bovfekaĵojn.

Kiel fama erudiciulo, akademiano de la Inĝenieria Akademio de Ĉinio, Doje persistas en esplorado subĉiele dum multaj jaroj. Por kolekti pli multajn specimenojn de ŝtono, li defias altajn montojn kaj sovaĝan neĝan regionon. Liaj vestoj ofte estas ĉifonaj kaj lia vizaĝo sunbrunigita, sed li neniam pensas retiriĝon.

Lia multjara kolego Cerin Da diris: “Doje estas diligenta kaj eltenema al malfacila vivo. Li certe faros la aferon, kiun li decidis fari.” En la okuloj de siaj kolegoj, Doje estas homo, kiu povas forlasi sian tuton por geologia prospektorado.

Iuj tre foraj lokoj en Tibeto ankoraŭ ne havas elektron. Pensante, ke lia hejmvilaĝo ankoraŭ ne havas elektron, li ĉiam sentas doloron en la koro.

Doje esperas, ke dank’ al ekspluatado de nova fuelo, iutage ĉiuj tibetanoj povos ĝui modernan civilizacion alportatan de nova fuelo.