Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Zhang Hemin — kreinto de miraklo multigi grandajn pandojn

Zhang Hemin, estro de la Administra Buroo de la Wolong-a Rezervejo sub la Ŝtata Forsta Administracio de Ĉinio kaj estro de la Esplora Centro pri Granda Pando de Ĉinio, jam laboris 24 jarojn en Sichuan-provinco en sudokcidenta Ĉinio.

En aŭgusto de 1983, diplomiĝinte el la Sichuan-a Universitato, Zhang Hemin sin ekokupis pri esplorado por savi grandajn pandojn en la Wolong-a Rezervejo. Tie, Zhang kaj specialistoj de la Monda Fonduso por Sovaĝa Vivo esploris pri la fiziologio, agado, grupa vivo kaj ĉefa manĝaĵo de sovaĝaj grandaj pandoj. Por spuri grandajn pandojn, Zhang kaj liaj kolegoj iris ĉiutage 30 kilometrojn en valoj kaj ĝangaloj.

Post pli-ol-700-taga klopodo, Zhang kaj liaj kolegoj fine konis la situacion de grupo, nombro kaj vivregiono de sovaĝaj grandaj pandoj en la Wolong-a Rezervejo, kaj finis la esploradon pri bambuoj — ĉefa manĝaĵo de grandaj pandoj.

Estas malfacile multigi grandajn pandojn en naturaj kondiĉoj, kaj des pli malfacile estas generi ilin dum bredado. En la historio multigi grandajn pandojn helpate de homo ekzistas granda problemo — malfacilaj oestro, kopulacio kaj koncipo de pandoj kaj malfacila flegado de pandidoj.

Zhang Hemin mem prenis sur sin la respondecon pri la programo multigi grandajn pandojn de 1991 ĝis 1994. Li kaj liaj kolegoj konstruis sovaĝan medion por grandaj pandoj, preparis por ili taŭgajn manĝaĵojn kaj samtempe plibonigis teknologion de artefarita fekundigo kaj vartado. En tiuj 4 jaroj, ili naskigis 8 pandidojn kaj 6 el ili vivis, tio kreis novan mondan rekordon en generado de granda pando.

Poste, Zhang plibonigis la flegkeston, tio altigis la imunecon de pandidoj kaj preskaŭ ĉiuj pandidoj povas vivi. Sole en 2000, 12 pandidoj naskiĝis kaj 11 el ili ankoraŭ vivas.

Krome, Zhang prezidis pli ol 20 esplorajn programojn, publikigis pli ol 50 traktaĵojn en en- kaj eksterlandaj fakaj gazetoj kaj eldonis 4 fakajn librojn. La esploraj fruktoj de Zhang estas vaste akceptataj kaj aplikataj.

Elektita kiel reprezentanto de la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, Zhang diris: "Mi tre ĝojas, ke mi fariĝis reprezentanto el baza scienc-teknologia institucio. Mi daŭre klopodos kaj antaŭenpuŝos la esploradon de grandaj pandoj por akiri novajn fruktojn de internacia nivelo en protekto kaj multigo de la pandoj."