Wang Xianrong, reprezentanto de la 17-a Tutlanda
Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio, estas vinberkulturisto
de Lixian-gubernio de Hunan-provinco en meza Ĉinio kaj fama kiel
"majstro de vinbero" de la provinco.
Malfacilaj
paŝoj ĉe la komenco de la kariero
|
Wang Xianrong eksplikas
teknologion de vinberkulturado. |
En vintro de 1988, lerninte 2 jarojn en la Sudokcidenta
Agronomia Universitato de Ĉinio, Wang Xianrong revenis hejmlokon
kunportante 5000 vitojn kaj starigis vinberĝardenon sur luita duonhektaro
da kampo.
Li konstruis kabaneton flanke de sia vinberĝardeno
kaj zorgeme flegis la vitojn kiel siajn infanojn.
Lia penego estis riĉe rekompencita. Li rikoltis 2500
kilogramojn da vinberoj sur ĉiu muo (15 muoj = 1 hektaro) da tero
kaj tiu-jare li enspezis 50 mil juanojn (ĉ. 5 mil eŭroj). En 1992
li refoje luis plie 1.3 hektarojn da kampo por planti pli ol 20
novajn specojn de vinberoj. Sed en la sekvanta somero, li renkontis
senprecedencan malfacilon — la vitoj serioze malsaniĝis kaj mortos
pro varmego, malsekeco kaj manko de sperto. Wang falis en grandan
maltrankviliĝon kaj konsultis multajn fakulojn. Fine, fama specialisto
profesoro Shi Xuehui de la Hunan-a Agronomia Universitato helpis
lin kaj resanigis tiujn vitojn. De tio, Wang prenis sin studento
de profesoro Shi.
En 2000, Wang fondis kompanion kaj komencis disvolvi
vinberan industrion depende de sia kompanio, planta bazo de vinbero
kaj kamparanaj familioj plantantaj viton.
Iniciato
en scienco kaj tekniko
Pro tro multa pluvo, oni povis planti nur unu specon
de vinbero en Lixian-gubernio. Sed la speco ne estis bona kaj la
rikoltebla tempo estis mallonga, do la liverebla tempo estis mallonga.
En 2000, Wang luis aliajn 7 hektarojn da kampo kaj konstruis
altnivelan esploran bazon por enkonduki novajn specojn kaj avangardajn
teknologiojn kaj disvastigi adekvatajn teknologiojn.
La registaro de Hunan-provinco alte taksis la esploran
bazon de Wang Xianrong, kaj taskis ĝin per grava esplora programo.
Kiel spino kaj ĉefa respondeculo de tiu programo, Wang klopodis
kune kun aliaj specialistoj de la Hunan-a Agronomia Universitato
kaj fine sukcesis indiĝenigi eŭroaziajn sepcojn en Hunan-provinco
kaj kelkaj el iliaj teknologioj estas avangardaj en Ĉinio.
En 2005, Wang refoje starigis esploran bazon kun areo
de 14 hektaroj kaj respondecis pri nova esplora programo. Post dujara
strebo, li sukcesis rikolti vinberojn dufoje en unu jaro.
Direktate de Wang Xianrong, la vinberkulturantaj familioj
enspezis pli ol 10 mil juanojn (ĉ. 1 mil eŭroj) de muo da kampo,
pli kaj pli multaj kamparanoj de la gubernio sin turnis al vinbera
kulturado, kaj rapide altiĝis produktokvanto kaj kvalito de fruktoj.
La produktokvanto atingis 20 milionojn da kilogramoj, kaj la valoro
estas ĉ. 90 milionoj da juanoj (ĉ. 9 milionoj da eŭroj).
 Senegoisma
kontribuo
Por
riĉigi ĉirkaŭajn popolanojn, Wang Xianrong senrezerve instruis al
ili sian teknikon de vinberkulturado. Krome Wang iniciatis vinberan
asocion de Lixian-gubernio kaj kompartian filion en la asocio. Tiu
asocio praktikas la modelon de industria disvolvo — oni unuece liveras
vitojn laŭ koncerna normo kaj unuece vendas la produktaĵon.
De post 2002, gvidate de Wang, oni kulturis vinberojn
sur 800 hektaroj da kampoj en Lixian-gubernio. Li disvastigis novajn
specojn por 4000 hektaroj da kampoj en Hunan-, Hubei- kaj Jiangxi-provincoj.
Krome li senpage trejnis pli ol 580 milojn da kamparanoj en diversaj
manieroj.
|