Ye Zijing estas emerita kadro en Zhenjiang, urbo
de Jiangsu-provinco. Li naskiĝis en 1933, kaj eklaboris en 1949.
Ekde tiam li komencis fari notojn pri sia spezado. Escepte de tiuj,
kiuj estis faritaj antaŭ 1966 kaj forbruligitaj, li nun konservas
30 kontolibrojn pri sia spezado kaj du jarajn kategoriajn kontolibrojn
de la pasintaj 41 jaroj. La notoj en la kontolibroj estis detalaj,
de kelkdek mil juanoj al unu feno (100 fenoj egalas al 1 juano).
En majo 2005 Ye aĉetis komputilon per 5100 juanoj (ĉ.
510 eŭroj) kaj vizitis komputilan kurson en lernejo por maljunuloj.
Nun ĉiuj liaj notoj estis enskribitaj en la komputilon.
Enspezo
kreskas ĉiujare
 Liaj
32 kontolibroj montras, ke la jara enspezo de la familio Ye en 1966
estis 1509.89 juanoj. Tiam, preskaŭ ĉiujare lia familio eltenis
deficiton. En 1980 la familio el kvin membroj ŝuldis entute 384.31
juanoj. En 1981 la familio sin liberigis de ŝuldo kaj deponis 130.57
juanojn. Ĝis 1990 la familio ŝparkasis 10678.60 juanojn, kaj en
2000 la sumo superis cent mil juanojn.
Ekde 1981 la vivo de la familio Ye boniĝis pro altiĝo
de salajro kaj enspezo de diversaj laboroj. En libera tempo liaj
edzino kaj filinoj faris brodadon kaj pasamenton, rompis juglandojn...
tial la familia enspezo senĉese kreskis.
La kontolibroj de Ye estas detalaj. Li notis ĉiujn
spezojn, eĉ teon, fruktojn kaj ĉiutagajn necesaĵojn donitajn de
laborejoj.
Interese, se oni komparas la enspezojn de Ye kaj lia
edzino. Antaŭ 1963 la enspezo de Ye estis malpli alta ol tiu de
lia edzino. Sed post 1979 grandiĝis la diferenco inter iliaj enspezoj,
precipe post kiam Ye akiris la kvalifikitecon de inĝeniero kaj poste
tiun de supera inĝeniero. Tio montris, ke de post 1980 la ĉina registaro
alte taksis la intelektulojn. Plie malsameco de profesioj decidas
la enspezon: Ye laboris en trafika buroo, dum lia edzino en gubernia
vesto-fabriko. Nun lia enspezo estas trioble pli alta ol tiu de
lia edzino.
Ŝparo
pliiĝanta
Ye ĉiam estas kontenta pri la ŝanĝiĝo de la vivo: antaŭ
1980 liaj familianoj manĝis simple kaj mallukse. Sed poste ili povis
ĝui pli kaj pli multe da viando kaj fiŝo. Ili komencis trinki lakton
kaj preni ginsengon, moruoleon kaj mielon. La elspezo por tonikaĵoj
en 1994 estis 492 juanoj kaj en 2003 -- 2654 juanoj.
Menciinte ĉiutagajn necesaĵojn, Ye diris kun rideto:
"En la 50-60-aj jaroj de la 20-a jarcento, ni devis ŝpari kelkajn
monatojn por aĉeti fonto-plumon, kaj por ordinara brakhorloĝo, ni
devis fari ŝparadon kelkjare! Tiam ni longe konsideris antaŭ decido
de aĉeto. Sed nun estas male. Ni aĉetas tuj tion, kion ni deziras.
En nia hejmo ni posedas du kolorajn televidilojn, unu estas en sidoĉambro
kaj la alia en dormoĉambro. Ne mankas al ni fridujo, klimatizilo,
elektra marmito, mikroonda bakujo ktp. Kaj du lavmaŝinojn ni havas,
unu por multaj vestoj lavotaj kaj la alia por malmultaj."
La familio pagis 971 juanojn por amuzo en 1994, kaj
4868 juanojn en 2003. Ili abonis kvar ĵurnalojn, du gazetojn kaj
ĉiutage ili legis du horojn. Pro maljuneco Ye kaj lia edzino ne
zorgas mastrumadon kaj taglaboristino venas por fari purigadon.
Ye rakontis pri la sumoj de mondonaco donita al infanoj
ĉe la Printempa Festo. En 1967 la sumo estis 0.2 juanoj, en 1979
-- 2 juanoj, en 1991-- 20 juanoj kaj en 2003 -- 200 juanoj. En ĉiu
12-a jaro la sumo dekobliĝas.
Atesto
de bonstatiĝo
 En
2002 la enketa taĉmento de Zhenjiang-urbo dungis Ye kiel specialan
enketanton. Ekde tiam Ye havis du kontolibrojn, unu por si kaj la
alia por la taĉmento.
Ye diris, ke la penso de nunaj junuloj estas ege malsama
ol tiu de lia generacio. En 2003 li donis al la filino 23 mil juanojn
por ŝia aĉeto de loĝejo, tio estis la plej granda elspezo de la
familio tiujare. Parolante pri tio, li estis kortuŝita: “Mi kaj
miaj generaciuloj elspezas ok juanojn se ni posedas dek juanojn.
Sed mia filino prunteprenis de banko 200 mil juanojn por aĉeti loĝejon
kaj kvitiĝos en la venontaj 14 jaroj, inkl. de 60 mil juanoj da
interezo. Sed ŝi diris, ke ŝi akiros loĝejon pli frue je 14 jaroj,
kaj cetere ĝi plivaloriĝos!
La kontolibroj de Ye atestas sociajn ŝanĝiĝojn kaj
ekonomian disvolviĝon, montrante evoluon de konsumado. Estas rare,
ke oni longe notas la enspezadon de la familio kaj tiom longe konservas
la notaĵojn.
|