Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Domo de uzbeka nacio

Uzbeka nacio havas ĉ. 14 milojn da membroj kaj vivas kun ujgura nacio kaj kazaĥa nacio en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Uzbeka nacio havas sian lingvon, ĝi estas fonetika skribo surbaze de arabaj literoj kaj apartenas al turka lingva branĉo de altaja lingva sistemo. Sed nun uzbekoj ĝenerale uzas la ujguran lingvon aŭ la kazaĥan.

La domo de uzbeka nacio havas du specojn: ebentegmenta kabano kaj felta jurto.

La uzbekoj vivantaj en suda Xinjiang ĝenerale loĝas en rektangula kabano kun ebena tegmento, kaj sur la tegmento estas kupola tureto de islama stilo. Laŭ islamo, oni ne povas adori idolon, do oni skulptas belajn bildojn de floroj kaj herboj kun islama stilo ĉirkaŭ la arkaj niĉoj kaj sur lignaj kolonoj en ĉambroj aŭ koridoro. Uzbekoj hejtas domon per kameno, kaj parto de ili fosas kavon meze de la ĉambro kaj metas stovon en la kavon. La kavo estas kovrita per lignaj tabuloj, kaj sur ili estas lana litkovrilo kaj la fumtubo de tiu stovo etendiĝas eksteren el la domo.

Antaŭ la domo estas korto, kie kreskas floroj kaj fruktarboj. Oni ŝatas havi vinberan pergolon en la korto, ĉar ĝi donas agrablan ombron en somero.

La uzbekoj vivantaj en norda Xinjiang ĝenerale loĝas en felta jurto. La alteco de jurto estas 3 metroj kaj la areo estas 20-30 kvadrataj metroj. La suba parto de jurto estas cilindra, kaj la supra parto, tegmento, arka. Unue oni starigas palisaron, tegas ĝian eksteran flankon per pajla mato, kaj fine per blanka felto. Ankaŭ la tegmento estas kovrita per blanka felto. Meze de la tegmento estas luko kovrata per movebla felto. Tia jurto simila al tiu de kazaĥa nacio estas malmuntebla laŭ bezono, tre taŭga por paŝta nomado. En vintro uzbekoj loĝas en kabano.