 Tomata
reĝo Jiang Shihe estas kamparano en Dehui, Jilin-provinco en nordorienta
Ĉinio. Li diris: "Antaŭe por vendi niajn produktaĵojn, ni multe
kuris por serĉi aĉetantojn, sed kiel ajn rapide ni kuris ni ne povis
atingi ŝanĝiĝojn de merkato. Nun poŝtelefono multe faciligas nian
vendadon, kaj sur interreto la kurzo de la tuta lando estas tute
klara... Retrorigardante la vojon en la pasintaj jaroj, mi sentas
min kvazaŭ en sonĝo. La ŝanĝiĝoj estas tiel grandaj kaj tiel rapidaj,
ke mi ne povas kredi."
Julie 52-jara Jiang akceptis mian intervjuon. Kiam
li parolis pri tomata vendado surrete, fiereco radiis sur lia vizaĝo.
Jiang ekkulturis tomaton en la mezo de la 1980-aj jaroj.
Unue li provplantis iomete en sia korto por si mem kaj najbaroj.
En 1993 li kulturis tomaton en forcejo kaj unuafoje
spertis malfacilon pro malfacila komunikado, ĉar li ne sciis kiel
forvendi dek mil kilogramojn da sia produkto. Tiam troviĝis nenia
komunikilo en la vilaĝo kaj li devis transporti tomatojn al la najbara
provinco Heilongjiang. Tio daŭris kvar jarojn. Kvankam li multe
klopodis en rikoltaj sezonoj, tamen merkataj ŝanĝiĝoj ofte lin ĝenis.
 Iusomere
li akiris informon kaj transportis en ŝarĝaŭto 16 tunojn da tomatoj
al la Hegang-a regiono en Heilongjiang. Neatendite en nur du tagoj
tomatoj el Shandong-provinco satigis la lokajn legombazarojn. Eĉ
vendado en malkara prezo neniun interesis. Jiang estis tiel maltrankvila,
ke li nenion manĝis dum la tuta tago. Li trovis nenian elirejon
krom fari podetalan vendadon surstrate. Tiufoje li perdis pli ol
10 mil juanojn. En tiuj jaroj 10 mil juanoj ja estis granda sumo.
Jiang spertis similajn suferojn du aŭ tri fojojn ĉiujare.
"Kiel ajn rapida estis mia kurado, ĝi ne povis atingi la merkatan
ŝanĝiĝon."
La malfacila tempo por Jiang finiĝis en 1996. Kiam
li vidis, ke oni libere parolis per poŝtelefono kun aliaj en ĉiu
ajn loko, li sentis fortan deziron havi la aparaton por faciligi
sian vendadon.
Aĉetinte poŝtelefonon, Jiang ĝojiĝis por iom da tempo,
ĉar li ne plu trankviliĝos pro vendado de siaj tomatoj. "Per
poŝtelefono mi povas paroli kun aĉetanto, kie ajn li estas. Tio
ja multe faciligas mian komercon."
Meze
de majo en tiu jaro, li telefone informiĝis antaŭ vendado, ke pluraj
legombazaroj en Harbin urĝe bezonas tomatojn. Fine li vendis siajn
tomatojn je bona prezo.
Ekde tiam lia komerco pli kaj pli grandiĝis dank' al
poŝtelefono.
En 2001 Jiang aĉetis komputilon. Li diris: "Kun
poŝtelefono, mi pensis, ke nenio estos pli oportuna ol tiu aparato.
Mi ne atendas, ke kelkjarojn poste mi ekvendas tomatojn per interreto.
Je movo de muso, la tutlanda kurzo de tomato tuj aperas antaŭ mi.
Kaj tio evitigas al mi komercajn trompojn."
Foje iu kliento telefonis al Jiang por aĉeti 30 tunojn
da tomatoj. Jiang demandis, kian prezon li proponis, li respondis,
ke 0.3 juano por 1 kilogramo estas la kutima prezo. Jiang diris:
"Mi estas surrete kaj scias la prezon. Mi ne marĉandas, la
prezo estas 0.4 juano/kg." La kliento povis nur konsenti kun
li.
En
ĉefsezono de vendado Jiang retumas por koni tomatan kurzon. Dank'
al interreto, li posedas ĉiujn informojn pri la merkato. Nun li
vendas siajn tomatojn al Rusio. Ĉiujare li eksportas 25 mil da kilogramoj
da tomatoj kaj la tuta vilaĝo eksportas 1500 mil tunojn da tomatoj
kun enspezo de 1300 mil juanoj.
Materialo:
Ĝis la jarfino de 2006 en la kamparo ĉiuj 1000 familioj
posedis 24 komputilojn, sed nur 5 en 2000; kablo instaliĝis en meza
kaj orienta Ĉinio kaj prioritata okcidenta Ĉinio, kaj malfermiĝas
larĝbenda reto.
En 1996 la Agrikultura Ministerio de Ĉinio starigis
la ĉinan agrikulturan retejon. Nun fondiĝis la agrikultura portala
retejo kun pli ol 20 profesiaj retejoj. Ĝis la fino de 2006 troviĝis
6389 agrikulturaj retejoj, kaj granda parto de Ĉinio havis agrikulturajn
komunikajn servojn kun 60 mil kamparanaj informistoj.
|