| En iu semajnfino de marto, mi trabutikis tutan tagon kune kun mia 
              amatino, kiu volis aĉeti veston. Kvankam fine ŝi aĉetis taŭgan veston, 
              sed reveninte hejmen, mi eĉ ne volis vespermanĝi pro laco.  En la sekvanta semajno estos naskiĝtago de mia bona 
              amiko kaj mi volas donaci ion al li, sed la trabutiko en marto timigis 
              min kaj mi ne volas iri en vendejon kun svarmanta homgrupo. Iutage, 
              kiam mi malfermis mian retan leterkeston, mi vidis en ĝi leteron 
              kun multaj reklamoj. "Kial mi ne iru en surretajn butikojn 
              por aĉeti donacaĵon?" mi murmuris al mi, "kial mi povas 
              forgesi aĉetadon per interreto, kiu estas tre populara nun." 
              Vespere 
              mi enskribis la retejo-adreson de la butiko en interreto. Mi elektadis 
              kaj komparis la komercaĵojn en diversaj "butikoj", mi 
              finfine trovis el miloj da komercaĵoj kontentigan donacaĵon. En 
              la sekvanta tago, kiam ni ĵus komencis labori, oni sendis al mi 
              la vendaĵon kiun mi aĉetis surrete en la lasta tago. La bona servo 
              de la varportanto ĝojigis min kaj mi decidis unue viziti la "butikon" 
              en interreto se mi volas aĉeti ion.   Tagmeze, kiam mi babilis kun miaj kolegoj pri surreta 
              aĉetado, Xiao Wang (Xiao signifas "juna", "malgranda", 
              Lao — "maljuna", "granda") tuj diris: "Estas 
              tre facile aĉeti aĵojn surrete. Per unu komputilo ligita kun interreto, 
              oni jam povas plenumi butikumadon kaj aĉetadon. Se oni senĉese trabutikos, 
              li estos tre laca, sed la komercaĵoj elekteblaj ne estas sufiĉaj, 
              kaj povas esti, ke oni ne povas trovi ion kontentigan." Xiao 
              Wang estas fraŭlino ŝatanta beligi sin, kaj ni ofte vidas ke ŝi 
              aĉetadas novajn vestojn kaj kosmetikaĵon. Antaŭe mi miris ke ŝi 
              neniam plendis pro laco pro aĉetado. Nun mi komprenas, ke ŝi ĉiam 
              aĉetas per interreto.  En la lastaj jaroj, kune kun la disvolviĝo de interreto 
              kaj populariĝo de interreto en popola vivo, la nova aĉeta maniero 
              surreta fariĝas pli kaj pli oportuna. Nun viglas pogranda aĉetado 
              kaj brokantado surrete. Ĉinaj retumantoj multe konas la famajn komercajn 
              platformojn, ekzemple "Yiqu (ĝoja komercado)", "Taobao 
              (ĉasi trezoron)", "Dangdang(tintado)" kaj "Zhuoyue 
              (elstara)" ...   "Vidu 
              mian glason. Ĉu vi scias kie oni aĉetis ĝin?" Xiao Zhang intence 
              misterigis tion. Ni ĉiuj kapneis, dum li ĝoje diris: "Vidu 
              ĝian koloron, vidu ĝian formon! Ĝi estas donacita de mia bona amiko, 
              kaj mia amiko aĉetis ĝin surrete. Estas malfacile trovi tian nekutiman 
              donacaĵon en ordinaraj butikoj." Xiao Zhang ŝajnas tre sperta 
              en tio. "La surreta butiko havas grandan tabelon da varoj kaj 
              kompare kun ordinaraj butikoj, la specoj de komercaĵoj estas riĉaj. 
              Krome, aĉetado surreta estas pli facila ol en ordinaraj butikoj, 
              ĉar oni ne bezonas memporti aĉetaĵojn, kaj tiel oni povas ŝpari 
              tempon kaj forton."  Aĉetado per interreto ne havas limigon de tempo, tial 
              oni povas komerci en ĉiu ajn momento. Ni povas elekti taŭgajn komercaĵojn 
              se ni vizitas ĝiajn retejon. Nun jam aperis en Ĉinio videa "butiko" 
              per interreto. Tiel, oni povas rekte koni la grandecon kaj funkcion 
              de la komercaĵoj, eĉ konas kiel uzi ĝin, k.t.p.   Ĝuste 
              pro tio, surreta aĉetado estas ŝatataj de pli kaj pli multaj retumantoj. 
              Laŭ koncerna statistiko, en 2006, la komercada sumo de la retejo 
              "Taobao" superis 16.9 miliardojn da juanoj (ĉ. 1.69 miliardoj 
              da eŭroj), pli multe ol tiu de kelkaj famaj translandaj memservejoj 
              en Ĉinio, ekzemple Lotus (10 miliardoj da juanoj) kaj Wal-mart (9.93 
              miliardoj da juanoj). Nun la retejo estas vizitataj ĉ. 6 milionoj 
              da fojoj ĉiutage kaj tiu sumo egalas al taga totala kvanto de klientoj 
              de ĉ. 200 grandaj vendejoj.   En 1999, aperis la unua faka komerca platformo de Ĉinio 
              — Yiqu. De tiam, surreta aĉetado pli kaj pli disvolviĝas kaj perfektiĝas. 
              Nun ekzistas kelkaj komercaj retejoj, kaj ilia konkureco fariĝas 
              pli kaj pli intensa. Komence, la retumantoj ne akceptis la surretan 
              aĉetadon kaj timas trompiĝi, sed nun, pli kaj pli da retumantoj 
              partoprenis ĝin. La disvolvo de surreta aĉetado de Ĉinio allogis 
              fremdlandajn kapitalojn. En junio de 2003, eBay, magnato de elektronika 
              komercado en Usono, aĉetis la retejon Yiqu kaj eniris ĉinan merkaton 
              de surreta aĉetado.  "Mi ne ŝatas aĉeti varojn surrete, ĉar mi ne povas 
              vidi la veran aĵon kaj provi ĝin. Se mi aĉetos vestojn, mi iros 
              al grandaj vendejo kaj provos ĝin tie; se mi aĉetos elektran aparaton, 
              estos pli facile iri al memservejo tuj ĉe mia loĝejo. Iutage, la 
              novaĵo raportis ke iu knabino trompiĝis en aĉetado per interreto: 
              la grandega ludila kato sur la foto de interreto fakte estas tiel 
              malgranda kiel mano." S-ro Liu tiel opinias pri aĉetado per 
              interreto. Li neniam aĉetas aĵojn per interreto.  Laŭ statistiko, el la homoj kiuj neniam provis aĉeti 
              per interreto, 62.4% ne fidis la retejon kaj timis trompiĝi; 47.7% 
              ne kredas la kvaliton de la komercaĵojn, kaj 42.3% dubis pri ĝia 
              sekureco.  Laŭ la opinio de aĉetantoj kaj vendantoj, fidindeco 
              estas la plej granda problemo en surreta komercado. Wang Hanhua, 
              direktoro de la retejo "Zhuoyue", diris: "En aliaj 
              landoj, klientoj kutime uzas kreditan karton por aĉeti aĵojn surrete, 
              sed en Ĉinio, nur ĉ. 15% faras tiele. Plejparto de la klientoj de 
              interreto volas pagi post akiro. Nun la proporcio de monsendo, pago 
              per interreto kaj pago post akiro estas 43.2%, 41.8% kaj 34.7%."  Kune kun la disvolviĝo de la socio kaj progreso de 
              interretaj teknologioj, ni kredas, ke la problemoj maltrankviligantaj 
              la konsumantojn estos bone solvitaj, kaj disvolviĝos la surreta 
              aĉetado en Ĉinio. 
           |