Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Pliboniĝo de la popola vivo spegulita en salajra paperbendo

de LIU SHU

Antaŭ 1990 profesiuloj ricevis je la komenco aŭ fino de monato salajran paperbendon, sur kiu listiĝis kategorioj kaj tutoj de salajro. En la lastaj 1990-aj jaroj ili ne ricevis salajron en kontanta mono, sed en banklibreto aŭ bankkarto, tamen salajra paperbendo fariĝis pruvo de ĉiumonata enspezo.

S-ino Zheng Yuehong loĝanta en Ŝanhajo estas inĝeniero de la Limigita Kompanio Jahwa Unuiĝinta de Ŝanhajo. Ŝi ŝatas kolekti poŝtmarkojn, poŝtkartojn, konkojn, koralojn, telefonkartojn ktp. Mi trovis en ŝia kolekto salajrajn paperbendojn de la pasintaj 20 jaroj. Por Zheng la paperbendoj estas tre valoraj, ĉar ili notas la ŝanĝiĝojn en la pasintaj 20 jaroj.

Zheng kaj ŝia edzo Li Qinglong diplomiĝis el universitato je la komenco de la 1970-aj jaroj. Poste ili laboris en dentopasta fabriko de Ŝanhajo kaj geedziĝis je la fino de 1986. Por simboli novan vivon, ekde januaro de 1987 Zheng kolektis salajrajn paperbendojn. Mi vidis, ke la bendo de januaro 1987 estas mimeografita kaj fariĝis flava, sur ĝi listiĝas 17 kategorioj, ekzemple "salajro", "subvencio por flankmanĝaĵoj" ktp, kaj la totala salajro estis 52.7 juanoj.

En la 1990-aj jaroj ekspluatado kaj malfermo de Pudong vigligis disvolviĝon de Ŝanhajo. Akceliĝis reformo de ŝtataj entreprenoj en Ŝanhajo, kaj pliboniĝis vivo de la familio Zheng. En 1991 Zheng havis oficon en la kompanio Jahwa de Ŝanhajo kiel direktoro de la departemento de baza esplorado. Nelonge poste Jahwa kunlaboris kun la kompanio Johnson de Usono, kaj la salajro de Zheng kreskis al 1000 juanoj; en 1994 la Dentopasta Fabriko de Ŝanhajo, kie ŝia edzo laboris, kunlaboris kun la kompanio Unilever, kaj lia salajro altiĝis al 1000 juanoj. Li laboris unue kiel ordinara vendisto kaj poste promociiĝis al vend-direktoro, kaj lia salajro leviĝis al 3000 juanoj en 1997.

Zheng priskribis tiun periodon "en ŝanĝiĝo tago post tago". En 1996 Jahwa distribuis al Zheng ĉambron kun 16 kvadrataj metroj. Zheng diris: "Malgraŭ malgrandeco, ĝi estis nia unua loĝejo. Ni zorgeme utiligis ĉiun uzeblan spaceton." En malnova foto, mi vidis, ke la ĉambro estis delikate ornamita, kaj lito estis enmetita sur balkono kovrita per fenestroj. "Mia filo dormas sur balkono," diris Zheng. En la sama jaro Zheng aĉetis koloran televidilon kontraŭ 5000 juanoj.

"Ambaŭ ni ŝatas vojaĝon. Sed en certa tempo post geedziĝo ni ne havis monon, kaj ni povis nur promeni en urbo, maksimume ekskursi al antaŭurbo. En 1990-aj jaroj ni havis monon por vojaĝi aliloken," diris Zheng montrante fotojn ĉe vidindejoj.

Du jarojn poste Zheng akiris de la kampanio apartementon kun 53 kvadrataj metroj. "La apartemento estis granda siatempe," Zheng fieris pro tio. Ili jam havis sufiĉan monon kaj dekoraciis la loĝejon. 10 jarojn poste ĝi ankoraŭ aspektas elegenta kaj delikata. Akvario sur fenestrobreto, en kiu naĝas koloraj tropikaj fiŝoj, beligas ilian komfortan loĝejon.

Menciinte la nunan vivon, Zheng prezentis al mi la salajran paperbendon de majo 2007. Sur ĝi listiĝas almenaŭ 30 kategorioj, kiel ekzemple "baza salajro", "postena salajro" ktp, kaj la reala enspezo estas 4557.93 juanoj monate. Zheng diris: "En 1991 ni havis postenan kaj kontribuan salajrojn; ekde majo ni havis akumulan fonduson por loĝejo; en majo 1994 pensia asekuro estis aldonita; en novembro 1998 pliiĝis asekuro kontraŭ malsanoj kaj asekuro kontraŭ senlaboreco. La kompanio kaj dungitoj proporcie pagas la kotizon por la supraj fondusoj kaj asekuroj."

Zheng diris al mi: "Tralegante la salajrajn bendojn de la pasintaj 20 jaroj, ni havas ĝojon neesprimeblan, ke nia salajro kreskis de dekoj al miloj da juanoj. La salajraj bendoj estas bona atestilo de vivnivela altiĝo en tiuj jaroj."