Estis oktobro kaj oni povis vidi orflavajn maizojn
kaj maturiĝintajn sojfabajn guŝojn en la kampoj de Jilin-provinco
en nordorienta Ĉinio.
Mi intervjuis kamparanon Jin Yaoxing laborantan en
kampo. Li diris al mi kun ĝojo: "Mi rikoltos maizon kaj mi
devas ordigi por vakigi la korton."
Enirinte la domon de Jin, mi tuj vidis foton de Jin
kaj lia edzino en geedziĝaj vestoj. En la foto la bela edzino tenas
en sia brako la brakon de la edzo. "Post kosmetiko ankaŭ ni
kamparanoj estas belaj." La diro de 50-jara Jin ridigis ĉiujn.
En la lasta jaro, okaze de la 28-a datreveno de sia geedziĝo, Jin
kaj lia edzino iris al fotejo en gubernio por havi geedziĝan foton,
kiun ili deziris jam delonge.
Kiam Jin edziĝis, li havis nur duonkonduktantan radioaparaton.
Iom post iom, la vivo pli kaj pli boniĝis, sed ili ankoraŭ ne havis
sufiĉan monon por konsumi. Sed en la lastaj jaroj, okazis grandaj
ŝanĝoj, ĉar la politikoj favoraj al la kamparanoj alportis al ili
praktikajn utilojn: de 2004, Jin ricevis ĉiujare pli ol 1200 juanojn
(ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro) kiel subvencion de la registaro por grenproduktado,
produkta materialo, uzo de bona speco kaj aĉeto de agrikultura maŝino.
Nun li ne estas plu maltrankviliĝas en aĉeto de kemisterko kaj bonspeca
semo, kaj la produktokvanto de greno multe altiĝis. Poste, la registaro
nuligis la agrikulturan imposton kaj ĉiamaniere klopodis por riĉigi
la kamparanojn. La neta enspezo de la familio de Jin antaŭ 5 jaroj
estis 10 mil juanoj, sed nun 40 mil.
Estro de tiu gubernio diris, ke en la pasintaj 5 jaroj,
la gubernia registaro subvenciis kamparanojn per 770 milionoj da
juanoj. La totala produktokvanto de greno kaj pokapa enspezo de
kamparanoj respektive altiĝis je 3% kaj 31%, kompare kun tiuj antaŭ
5 jaroj.
|