"Ĉi tie ni estas kiel hejme. La direktorino traktas
nin ameme. Se iu malsanas, ŝi certe venas vidi lin, malgraǔ sia
granda okupiteco. Postdorse ni ĉiuj nomas ŝin panjo Zhou,"
diris per neklara voĉo kun serioza mieno Shen Chenchen, surda lernanto
en la 9-a klaso, kiu baldaŭ diplomitiĝos.
Zhou Ye, kiu sin okupas pri speciala edukado 24 jarojn
kaj nun laboras kiel direktoro de la Lernejo de Speciala Edukado
de Dongcheng-distrikto, Pekino, mem ne scias pri tiu nomo.
En 1983, la 20-jara Zhou Ye komencis sian provlaboradon
en la Unua Surdula Lernejo de Pekino. La konfuzaj gestadoj de la
surduloj iagrade timigis kaj hezitis ŝin, kiu neniam vidis tian
scenon. Tiam ŝi, 175 cm alta, svelta kaj tre bela knabino, havis
ŝancon dungiĝi kiel manekeno, sed la naiveco kaj sincereco de la
infanoj restigis ŝin en la lernejo.
Ŝi klare memoras, ke kiam ŝi unuafoje klarigis al la
handikapitaj geknaboj la vortojn "dentobroso" kaj "brosado
de la dentoj", ŝi uzis diversajn manierojn por klarigi la diferencon
de tiuj du esprimoj, tamen la geknaboj ne povis kompreni ŝin. Tio
ege maltrankviligis ŝin. Sed ho ve, ju pli ŝi maltrankvilis, des
pli ŝi ne povis bone klarigi. La geknaboj ripetfoje eraris en fraz-konstruado.
Ŝi subite svenis pro maltrankvilo. Rekonsciiĝinte, ŝi trovis, ke
ŝi sin klinis ĉe la podio kaj aro da geknaboj puŝetis ŝin. Iuj faris
al ŝi gestan demandon, kio okazis al ŝi, aliaj mimike petis ŝin
trinki akvon, triaj palpis ŝiajn vizaĝon kaj manojn. Ili venigis
lernejan kuraciston, kaj akompanis ŝin al la lerneja kuracejo. Tiumomente
la zorgemaj rigardoj de la geknaboj por ĉiam gravuriĝis en ŝia memoro.
De tiam ŝi komencis lerni mimikon, instrui mimikon kaj studi pri
pluraj temoj por administri la lernejon.
Li Zheng estis lernantino de Zhou. Kiam ŝi ekvizitis
la lernejon en la aĝo de 7 jaroj, ŝi povis prononci malklare nur
simplajn silabojn. Por ke la knabineto povu diri la vorton "frato",
Zhou konsumis la tutan monaton. Por ke la knabino sukcesu prononci
la vorton, ŝi devis vidigi al ŝi la movon de la lango en la buŝo.
Ŝi metis la manon de la knabino ĉe sia mandiblo por ke ŝi perceptu
ŝanĝiĝon de la buŝo. En la aĝo de 10 jaroj, kiam Li Zheng partoprenis
la Unuan Tutlandan Surdulan Someran Tendumon, ŝi, kiel reprezentanto
de la lernantoj, jam tre flue parolis en la inaǔguro de la tendumo.
"Li Zheng vivis 9 jarojn en la lernejo, dume ŝi
partoprenis someran tendumon kaj plurfoje sursceniĝis por arta prezentado
kaj ŝi povis tre facile komunikiĝi kun aliaj. Nun ŝi jam diplomitiĝis
el alta lernejo kaj laboras kiel trejn-instruisto en resaniga establaĵo,"
diris Zhou. Zhou estas tre ĝoja kaj fiera, ĉar ŝi sukcesis fari
tiujn handikapitajn geknabojn utilaj al la socio.
Zhou ofte lasis geknabojn palpi ŝian gorĝon por percepti
vibradon de la voĉkordo, aǔ ŝian nazon por percepti vibradon de
nazaloj kaj koni la regulojn de la prononcado. Por ke la geknaboj
posedu la ĝustan metodon de prononcado, ŝi multfoje sin ekzercis
en prononcado antaŭ leciono por analizi la trajtojn de ĉiu sono.
Ŝi ofte larĝe malfermis sian buŝon por ke la geknaboj klare vidu
la formon de ŝia buŝo kaj moviĝon de ŝia lango. Pro tio, ŝia gorĝo
ŝvelis, kaj iafoje ŝi eĉ sentis malfacilon en la manĝado.
 Gorĝ-malsekigaj
tablojdoj kaj akvo estas ĉiam troveblaj en la ĉambro de Zhou. Poste,
sur ŝia tablo de la podio neatendite aperis diversaj medikamentoj
kontraǔ gorĝaj malsanoj, kiaj gorĝ-malsekigaj tablojdoj kaj medikamento
karkandro (Carcandra glabra), donacitaj al ŝi de atentemaj geknaboj,
kiuj rimarkis la regulon de ŝia gorĝ-malsano. Tiuj saĝaj, diskretaj
infanoj kaj iliaj varmaj koroj ofte kortuŝis ŝin ĝis larmoj.
Pro sia amo al la infanoj, ŝi fariĝis ilia plej kara
homo. Publike ili nomas ŝin direktorino, sed postdorse panjo. Ili
tiel diris al mi: "Preskaǔ ĉiutage ŝi iras al la klasĉambroj
por vidi nin. Ŝi scias nomojn de ĉiuj infanoj, kiuj nombras pli
ol 200 en nia lernejo. Same kiel patrino ŝi zorgas pri ni kaj dediĉis
sian tutan tempon al nia vivo kaj lernado."
|