De
post la 16-a Kongreso de KPĈ, kiu okazis antaŭ kvin jaroj, la ĉina
registaro donis altan atenton al disvolviĝo de la edukaj aferoj,
faris multon por solvi la edukajn problemojn, strikte ligitajn kun
la propraj interesoj de la popolo. Koncerne la devigan edukadon
99.3% de la lernojaraj geknaboj lernis en lernejoj kaj 97% de la
geknaboj de koncernaj jaroj vizitis mezlernejojn en 2006. Tiujare
sume 25 milionoj da homoj lernas en altaj lernejoj.
 Dank'
al praktiko de la nova sistemo pri garantio de la financa elspezo,
la deviga edukado en la ĉina kamparo estis komplete kovrita de la
publika financo. Surbaze de kompleta nuligo de lernokotizo de kamparaj
lernejoj, la ŝtato senpage liveras lernolibrojn kaj subvencias la
malriĉajn internulojn.
Por egala disvolviĝo de la deviga edukado la ĉina registaro
plurfoje pliigis financan investon en la malriĉaj lokoj de la meza
kaj okcidenta partoj de Ĉinio. Ĝi praktikas la "Projekton pri
deviga edukado en la malriĉaj lokoj de la lando" kaj aliajn
gravajn rimedojn, kio multe plibonigis la edukajn kondiĉojn de tiuj
lokoj. La centra kaj lokaj registaroj asignis entute 11 miliardojn
da juanoj por la longdistanca edukado de la mezaj kaj elementaj
lernejoj en la ĉina kamparo, kiu kovros ĉiujn mezajn kaj elementajn
lernejojn en la meza kaj okcidenta partoj de Ĉinio fine de 2007
kaj akcelos la komunan ĝuadon de la fontoj de eminenta edukado kaj
levos la nivelojn de la kamparaj instruistoj kaj ilian edukan kvaliton.
 Nun
la profesia edukado akiris grandan progreson. De 2005 ĝis 2010 la
centra registaro asignos 10 miliardojn da juanoj por fundamenta
konstruado de la profesia edukado. Ĝis nun la centra registaro jam
asignis 3.8 miliardojn da juanoj por konstrui 763 bazojn de profesia
edukado, 446 centrojn de tia edukado en la gubernioj, 468 modelajn
mezgradajn profesiajn lernejojn kaj 28 modelajn altajn profesiajn
lernejojn.
La ĉina registaro dediĉas grandan atenton al subvencio
de la malriĉaj lernejanoj. Ĝis marto de 2007 3.06 milionoj da lernantoj
sukcesis prunti el la bankoj entute 26.6 miliardojn da juanoj por
la lernado.
|