"Bonspecaj semoj estas subvenciataj, terkulturado
senimposta, kuraco kompensa, lernejo senpage vizitata, akvo-porto
ne bezonata kaj brulaĵoj por kuriado ne bezonataj," tiel priskribis
ŝanĝiĝon de la kamparana vivo en la pasintaj jaroj Li Zhenghua,
kamparano de Shouyang-gubernio, Shanxi-provinco. Kun ĝojo li diris,
ke nun la registaro ellaboris pli kaj pli da bonaj politikoj kaj
sekve de tio la kamparanoj fariĝis kompare bonhavaj kaj ilia vivo
fariĝis facila kaj feliĉa. La ŝanĝiĝo de la vivo de Li ja ĝuste
spegulas la konstruadon de la novaj vilaĝoj. Ĉiujare en la pasintaj
tri jaroj la kamparana enspezo kreskis je 6%, kio estas la unuafoja
de post 1985. Stabile leviĝis la sinteza agrikultura produktiveco
kaj somere rikoltata greno pliproduktiĝis en 4 sinsekvaj someroj.
Prizorgi
la urbajn kaj kamparajn aferojn en la tuto kaj helpi la kamparon,
kamparanojn kaj agrikulturon fariĝis problemo komune atentata en
Ĉinio. En la lastaj jaroj iom post iom kompletiĝis la politikoj
pri helpo al disvolviĝo de agrikulturo kaj kamparo. La ĉina registaro
nuligis impostojn super specialaj agrikulturaj produktaĵoj, brutobredado,
terkulturo kaj brutobuĉado tra la tuta lando, per kio la registaro
efike malpezigis la ŝarĝon de la kamparanoj. Ekde 2004 la registaro
praktikas novan agrikulturan politikon, t.e. rekte subvencii grenan
produktadon, pliigi la sferojn de subvencio de grenaspecoj kaj doni
pli da subvencio al aĉeto de terkulturaj maŝinoj. Sole en 2007 la
registaro elspezis 52.6 miliardojn da juanoj por rekte subvencii
grenan produktadon kaj alispecajn agrikulturajn aferojn. En 2006
diversaj impostoj super la kamparanoj estis reduktitaj je 120 miliardoj
da juanoj kaj samtempe la registaro elspezis pli kaj pli da monsumo
por subvencio kaj sole en 2007 la sumo atingis 391.7 miliardojn
da juanoj, t.e. je 15.3% pli multe ol en la lasta jaro.
Ĉiujare
de 2004 ĝis 2006 Ĉinio akiris abundan rikolton de greno, la pliproduktita
greno entute atingis 66.75 miliardojn da kilogramoj, dume la strukturo
de la kulturitaj plantoj pliboniĝis, ilia kvalito leviĝis kaj nun
la agrikultura mekanizado jam atingis avangardan nivelon de la mondo.
En 2007, 80% de tritiko kaj pli ol 40% de rizo estis maŝine rikoltitaj
en Ĉinio. Estas ĝojinde, ke nun la agrikultura disvolviĝo tendencas
al grava ŝanĝiĝo kaj agrikultura produktado sin turnas de kvanta
kresko al la kvalita kaj profita.
Nun
ankaǔ la socia afero de la kamparo rapide disvolviĝas. Ĝis la 30-a
de junio 2007, 720 milionoj da kamparanoj partoprenis en nova koopera
kuraco de la kamparo, dank' al tio iom post iom solviĝos la problemo,
ke la kamparanoj estas malfacile kuracataj kaj medikamentoj tro
multekostaj. La sistemo de garantio de minimuma vivtenado de la
kamparano favoras 20.68 milionojn da kamparanoj. Kaj dank' al nuligo
de lernokotizo, pago por libroj kaj kajeroj kaj aliaj pagoj por
la lernejaj geknaboj kaj subvencio al internuloj, la ŝarĝo de la
familioj de 150 milionoj da element- kaj mezlernejanoj estis melpezigita.
En
la unua duonjaro de 2007 la pokapa enspezo de la ĉinaj kamparanoj
estis 2111 juanoj, je 13.3% pli multe ol en la sama periodo de la
pasinta jaro kaj la kresko estis la plej rapida de post 1995. Nun
la enspezo de la ĉinaj kamparanoj eniris en la periodon de kompare
rapida kresko. "Antaǔe ni laboris por ekzisto, nun por vivo,
antaǔe ni povas elspezi nur por manĝaĵoj, sed nun por poŝtelefono,
televido de fermita cirkvito." La ĝojo sur la vizaĝo de la
kamparanoj montras ilian kontenton pri la vivo, pri bonhaveco, kaj
fidon al la pli bona estonteco.
|