S-ino Nancy veninta el Usono laboras kiel instruisto
en la frendlingva fakultato de la Pekina Presa Instituto. En junio
2001 ŝi, en la aĝo de 50 jaroj, flugis al Pekino kaj komencis sian
novan vivon en fremda lando. Ŝi alte taksas la reciprokan progresigon
en instruado al lernantoj. Ŝi feliĉas kaj dankas pro akcepto kaj
afableco de la “internacia familio”.
La Red.
La vivo en Ĉinio estas trankvila
 Antaŭ
multaj jaroj, kiam mi estis 8-jara, mia onklo, kiu servis en armeo,
alportis al mi donacojn kaj informojn el Ĉinio. Ekde tiam mi interesiĝis
pri Ĉinio kaj ĝia popolo. Mi multe legis pri ĝi, inkl. de libroj
pri vojaĝo, foto-albumoj kaj literaturaĵoj. Poste mi loĝis proksime
de Nov-Jorko kaj havis ŝancon viziti diversajn ekspoziciojn pri
Ĉinio. Sed mi neniam pensis pro tio, ke mi iros al Ĉinio por tie
labori kaj vivi. Post komparo kun mia vivo en la pasintaj 53 jaroj
en Usono, mi preferas vivon en Azio. Verŝajne la sorto decidis mian
vivon antaŭlonge.
Mi iam laboris mallongan tempon en la juneco. Sed post
mia edziniĝo mi elektis ludi la plej tradician rolon de edzino kaj
patrino: flegi infanojn. Nur en la aĝo de 48 jaroj mi komencis studadon
en universitato. Post mia diplomiĝo el universitato, multaj miaj
amikoj diris, ke neniu dungos min. Mi ne konsentis kun ili. Sed
mi devas konfesi, ke mi sentis nekompareblan deprimon, aŭdinte diversajn
pretekstojn rifuzi mian laborpeton ĉe mia diplomiĝo el universitato.
La usona socio ne apartenas al maljunuloj. 40-jarulo jam perdis
avantaĝon almenaŭ je enoficiĝo. Ne povante akcepti tiun ĉi fakton,
mi ekserĉis laboron eksterlande. Mi devis ŝanĝi mian vivon kaj refari
min tiel saĝa kiel antaŭe. Mi bezonis sukceson. Dum mia serĉado
de laboro, mi renkontiĝis surrete kun respondeculo de la Pekina
Presa Instituto. Fine li dungis min.
Ĝis nun mi estis en Pekino jam ĉ. 6 jarojn. Tio estas
gaja tempo por mi. Tie troviĝas multaj ŝancoj de lernado kaj disvolviĝo
kaj por individuo kaj por kariero.
La vivo ĉiam estas kaprice varia. En 2001 mi forlasis
Usonon. Tio estis la plej malfacila decido, kiun mi faris: forlasi
ĉion de mia vivo, iri vivi en malproksima lando. Mi ŝatas Ĉinion,
kiu per siaj granda animo kaj larĝa sino akceptas kaj helpas alvenintojn,
sen antaŭjuĝo kaj pretendo, ne intencante ŝanĝi iun. Mi trovis,
ke la vivo en Ĉinio faris min pli ĝoja, sana, pacienca kaj komprenema.
Labori en Ĉinio estas tiel gaje kaj mi estas tiel feliĉa pro tiu
ŝanco.
Ĉinio gajnas aprobon de la tuta mondo
La 27-an de junio 2001 mi atingis Pekinon. Tiam mi
sciis nenion pri tiu ĉi urbo, kiu gastigos la Olimpikojn en 2008.
Tiuvespere, kiam mi estis leganta, subite aŭdiĝis ekstere tondraj
tamburado kaj senĉesa huraado. Mi surpriziĝis, ĉu estas festa tago?
Kaj mi min preparis plu por buŝ-ekzerca kurso en la sekvanta tago.
Sed poste mi volis rigardi ekstere kaj demandi miajn novajn amikojn,
kio okazis. Ĝuste tiam instruistino emocie petis min iri kune kun
ŝi al la arta vespero en la universitato por celebrado. “Kion oni
celebras?” mi demandis. Ŝi konigis min, ke Pekino sukcesis en gastigo
de la Olimpikoj. Tuj mi ekscitiĝis kaj gaje ĝuis kune kun ili tiun
ĉi honoron.
Ni kune venis al la sportejo. Preskaŭ ĉiuj instruistoj kaj studentoj
estis tie kaj celebris tiun ĝojigan momenton, kantante kaj dancante.
Fajraĵoj pompis en nokta ĉielo. La tuta urbo Pekino estis en celebrado.
Arta vespero daŭris la tutan nokton.
Mi ĉeestis multajn celebrajn aktivadojn por festi la
nacian tagon, sed ili ĉiuj ne povis sin kompari kun tiu vespero.
Fiero, ekscitiĝo kaj la espero esti akceptita de la mondo, jen la
impreso plej profunda, kiun Ĉinio donis al mi post mia alveno al
Pekino.
Kiel ĉarma la tradicia kulturo de Ĉinio
Kvankam
la ĉina kulturo evoluas en la maniero surpriziga kaj enviiga, tamen
la membroj de ĉiuj sendependaj familioj ankoraŭ gardas la tradiciajn
rilatojn. Mi venis de la lando akcentanta individuecon, sed mi trovis,
ke oni povas ĝui agrablecon en la familia vivo de la ĉina stilo,
ke ĉiuj povas libere disvolviĝi laŭ sia plezuro sen timi malsukceson
kaj riproĉon. Ĉiu ĝuas subtenon kaj kuraĝigon de tiuj, kiuj amas
lin.
Tiel ĉarmas la tradiciaj arto kaj muziko de Ĉinio,
jen fonto de mia ĝojo. Mi ŝatas legi klasikajn literaturaĵojn de
Ĉinio, sed bedaŭrinde, mi ne kapablas legi ĉine, kaj mi esperas,
ke mi povos fari tion iutage. Mi ŝatas pekinan operon; buntaj vestoj
de la aktoroj, iliaj gestoj, ritmo de la muziko, ĉio de la pekina
opero fascinas min. Mi ŝatas ankaŭ ombroteatraĵon kun komplika manipulado,
kiu malofte videblas aliloke. Tio, kio la plej plaĉas al mi, estas
diversaj dancoj kaj moroj de nacimalplimultoj de Ĉinio. Mi iom konis
pri la kulturoj de la mogola nacio kaj iuj nacimalplimultoj en suda
Ĉinio. Ili estas enhavoriĉaj, kaj mi ĉiam volas scii pli multe.
Estas grave daŭrigi kaj estimi la historion pro kiu Ĉinio aspektas
tiel grava kaj vivoplena en la okuloj de okcidentanoj.
Ĵus veninte al Ĉinio, mi sciis nenion pri la lando
nek ĝiaj realaĵoj. En la unua jaro post mia alveno mi falis en profundan
embarason pro ege multaj malfaciloj kaj diferencoj. Ĉinaj pacienco
kaj maniero por trakti aferojn estas pli mildaj kaj pli efikaj.
Tiuj, kiuj kutimas al la usona maniero, facile sentas la diferencon
de ambaŭ landoj. Mi ege bedaŭras, ke multaj usonanoj, kiuj ĵus venis
al Ĉinio, estas tiel arogantaj, vizaĝe al tiu ĉi antikva lando civilizita.
Ili devas scii, ke ĉi tie ne estas Usono, oni ne povas paroli tiel
laŭte kaj akre. Se por vizaĝi la eksteran mondon, Ĉinio devas esti
permesata uzi sian propran manieron. Oni devas kutimiĝi al la ĉina
maniero kaj lerni de ĝi. Ĉinio nepre devas klopodi por gardi sian
propran kulturon, daŭrigi la tradicion kaj morojn kun longa historio.
Supozeble, nur tiu ĉi kulturo ebligas al la ĉina popolo posedi sian
propran fundamentan “ĉinan guston”.
Mia ĉina familio plena de amo
En Ĉinio mi havas harmonian familion. Mia ĉina edzo,
du ĉinaj nepinoj kaj bonaj amikoj estas bazo de mia vivo. Sen iliaj
amo kaj akcepto, mi ne povas esti tia, kia nun mi estas en tiu ĉi
fremda urbo. Ili donis al mi plejparton de ĝojo en la vivo. Kompreneble,
mi feliĉas dank’al mia edzo, kiu donas al mi familion. Estas li,
kiu faris min pli kompleta, ebligis al mi ĝui amon kaj elmontri
valoron de virino.
Mi kaj mia edzo havas inter si foje kaj foje malgrandajn
konfliktojn. Mi opinias, ke plejparto de ili estas kaŭzita de miskompreno
pro lingvoj, sed ne pro malakcepto de la respektivaj kulturoj. Fakte,
ni havas similajn karakteron kaj hobion. Influate de la familio,
ni ŝatis de infaneco legi kaj lerni. Mia edzo naskiĝis ĉe la sojlo
de la fondiĝo de la nova Ĉinio kaj suferis multajn malfacilojn,
kiujn mi ne povas imagi, inkl. de milito kaj gravaj politikaj ŝanĝiĝoj.
Dum mi grandiĝis en relative riĉa kaj libera medio. Spertinte malsukceson
en la vivo, ni ambaŭ ellernis ŝparemon. Nun multe pliboniĝis la
familia ekonomio, sed ni ankoraŭ vivas vivon modestan, bone sciante,
kion la vivo bezonas kaj kion ne. Mi pensas, ke pro tio ni akceptas
unu la alian. Malriĉeco estas bona instruisto, kaj oni devas sperti
malriĉecon almenaŭ en iu periodo de la vivo. Tio helpas pli bone
kompreni la vivon.
|