En la Printempa Festo de 2006, mi iris hejmen por
viziti miajn gepatrojn kaj geavojn, kiuj vivas en la kamparo. Mi
diris al ili, ke en Pekino multaj maljunuloj fotis sin en edziĝa
vualo ĉe la 50-a datreveno de sia geedziĝo. Aŭdinte tion, mia avino
diris: "Kiam mi kaj via avo geedziĝis, la tuta lando nombris
nur kelkajn fotilojn. Tiam kamparanoj eĉ ne sciis, kio estas foto,
do certe estis neeble ke ili fotis sin en edziĝa vualo. Do fotu
nin, kiam alvenas la 50-a datreveno de nia geedziĝo." La 27-an
de septembro de 2006 estis la 50-a datreveno de geedziĝo de miaj
geavoj, do mi speciale iris hejmen por foti ilin.
Tre
simpla geedziĝa ceremonio de miaj geavoj
Mia avino naskiĝis en la 30-aj jardekoj de la lasta
jarcento, tiam okazis la kontraŭjapana rezistmilito, kaj la vivo
estis tre malfacila. Kiam ŝi estis en edziĝtaŭga aĝo, fondiĝis la
nova Ĉinio kaj publikiĝis la unua leĝo — Edziĝa Leĝo. En la tiama
ĉina kamparo, viglis svatistinoj, kaj miaj geavoj interkonatiĝis
pere de svatistino.
Mia avo havas du pliaĝajn fratojn kaj du pliaĝajn fratinojn.
Pro la naturaj katastrofoj okazintaj unu post alia en la 50-aj jardekoj
de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ pro geedziĝo de la gefratoj de mia
avo, la tuta familio vivas malfacile.
En 1956, kiam miaj geavoj geedziĝis, ili ne havis novan
domon nek novajn meblojn. Mia avo kaj liaj gepatroj kaj geavoj kune
vivis en malgranda korto. "En la tago de nia geedziĝa ceremonio,
kaj vestoj estis nur pli puraj ol tiuj en ordinara tempo, sed ne
novaj kaj belaj. Nun, la junuloj elspezas kelk mil juanojn (ĉ. 7.8
juanoj = 1 usona dolaro) sole por sin foti kaj uzis pli ol dek aŭ
kelkdek aŭtojn por bonvenigi novedzinon. Tio estas neebla por ni."
Tiel rememoris mia avino pri sia edziniĝo. En la memoro de mia avino,
ŝia geedziĝa ceremonio estis tre simpla: ne estis luksaj bankedoj
nek orkestro, kaj ŝiaj dotoj kaj eĉ la manĝaĵoj por regali gastojn
estis tre malmultaj.
Tiam la vilaĝo havis palankenon kaj ĉiuj familioj povis
uzi ĝin por geedziĝa ceremonio. En la tago de ceremonio, mia avo
petis 8 fortajn junulojn por helpi porti la palankenon. Ili estis
dividitaj en 2 grupojn kaj alterne portis la palankenon kun mia
avino al la hejmo de mia avo. La familianoj de mia avino alvenis
piedire. Kiam mia avino eniris la pordon de la "nova hejmo",
okazis geedziĝa ceremonio direktata de prezidanto de la ceremonio:
unue ili riverencis por esprimi sian respekton al la Ĉielo kaj Tero;
poste, al gepatroj de la novedzo por danki ilian kulturadon; fine
ili riverencis starante unu kontraŭ la alia por esprimi respekton
kaj amon. La simpla ceremonio finiĝis ĉirkaŭ tagmezo, do la ĉeestantoj
longe okupitaj de preparado por la ceremonio sidiĝis kaj tagmanĝis.
Por prepari tiun ĉi simplan "bankedon", la familio de
mia avo ŝparis en ĉirkaŭ unu jaro.
La
geedziĝa ceremonio de miaj patroj
Post geedziĝo, miaj geavoj laboris diligente kaj konstruis
domon. Kvankam la nova domo estis negranda, sed ili ne plu vivis
en la malgranda korto kune kun siaj gepatroj kaj geavoj. Mia patro
estis ilia unua infano kaj naskiĝis en 1957. Kiam mia patro edziĝis,
miaj geavoj jam havis sufiĉan monon por okazigi ordinaran geedziĝan
ceremonion.
Kvankam tiam la popola vivnivelo estis malalta, sed
biciklo, brakhorloĝo, stebmaŝino kaj radioaparato estis absolute
necesaj por geedziĝo. Oni bezonis stebmaŝinon por fari aŭ fliki
vestojn, biciklon por veturi kaj radioaparaton por aŭdi pri la mondo.
Sed tiam estis ne facile por aĉeti tiujn kvar objektojn, ĉar tiam
la provizado de varoj estis malforta kaj por aĉeti tiujn aĵojn oni
bezonis kuponon malfacile akireblan, kaj la enspezo ankaŭ estis
malalta.
Por ornami la novan domon de miaj gepatroj, miaj geavoj
komencis preparadon longtempe antaŭ la geedziĝa ceremonio: ili dungis
meblistojn por fari meblaron el ligno de du arboj kaj aĉetis kelkajn
ĉiutagajn necesaĵojn. La familio de mia patrino preparis doton.
En la tago de geedziĝa ceremonio, mia patro portis bluan Sun-Jatsen-fasonan
kostumon, kaj mia patrino — ruĝan jakon. Mia patrino venis ne en
palankeno kiel mia avino, sed per biciklo veturigata de mia patro.
La procedo de la geedziĝa ceremonio de miaj gepatroj estis sama
kiel tiu de miaj geavoj. Post la ceremonio, gastoj drinkis kaj tagmanĝis
en la ĉambroj, kaj parencoj de mia patro okupis en la korto por
prepari pladojn. Miaj geavoj regalis la gastojn per arakidoj, kaj
heliantsemoj kaj bombonoj.
Geedziĝa
ceremonio de mia frato
 Mia
frato naskiĝis en 1979, kiam Ĉinio komencis sin malfermi al la ekstero
kaj reformadi. Post 20-jara diligenta laboro, ankaŭ pro la subteno
de la registaro, miaj gepatroj posedas fabrikon. La 10-an de oktobro,
2006 okazis geedziĝa ceremonio de mia frato. Preparado de miaj gepatroj
por la ceremonio daŭris longe: prepari donacojn por fianĉino, ornami
domon, fari novajn litaĵojn, aĉeti meblojn k.t.p.
Nun estas multaj manieroj de geedziĝa ceremonio, ekzemple
ceremonio en preĝejo simile al tiu de okcidentanoj; ceremonio en
marfundo, ceremonio en antikveca procedo. Mia frato decidis okazigi
sian geedziĝan ceremonion kun karakterizoj de la oriento kaj okcidento.
 En
la mateno de sia edziĝa tago mia frato sin vestis per eŭropstila
vesto kun kravato. Gvidate de mia frato, parto de miaj parencoj
iris al la vilaĝo de mia bofratino per dek aŭtomobiloj.
En la hejmo de mia bofratino, mia frato surhavigis
fingroringon kaj ganton por mia bofratino. Post tio, gvidate de
mia frato, mia bofratino kaj bonvenigantoj venis al la domo de mia
frato.
 Kiam
ili estos proksimaj al la domo de mia familio, oni bruligis krakfajraĵojn
por bonvenigi gastojn. Mia onklino kaj aliaj virinoj subtenis mian
bofratinon kun ruĝa vualo el aŭtomobilo en la korton por okazigi
ceremonion. Gvidate de prezidanto de la ceremonio, ili riverencis
por esprimi sian respekton al la ĉielo kaj tero, poste al la gepatrojn,
fine ili riverencis unu al la alia. Post tio, la gastoj eniris ĉambron
por drinki kaj tagmanĝi. Gastoj en la ĉambro manĝis kaj ridis, kaj
ni okupis ekstere de la ĉambro. Post tagmanĝo la tuta familio fotiĝis
kune.
"Kiel feliĉaj estas la nunaj gejunuloj. Kompare
kun la mia, ilia geedziĝa ceremonio estas perfekta!" ĝoje diris
mia avino: "Ĉar la socio progresas kaj la popola vivo pli kaj
pli boniĝas."
|