 La
Gongcheng-a Jaŭ-nacia Aŭtonoma Gubernio kuŝas en montregiono norde
de la Guangxi-a Ĝuang-nacia Aŭtonoma Regiono en suda Ĉinio. Antaŭ
20 jaroj la tieaj kamparanoj komencis uzi metanon kaj la gubernio
fariĝis fama ekologia agrikultura loko.
La Vilaĝo Huangling la unua grandskale utiligis metanon
en tiu gubernio. En la lastaj 70-aj jardekoj de la lasta jarcento
la kamparanoj ekskluzive hakis arbojn por sin varmigi kaj prepari
manĝaĵojn. Tiam la unua laboro de ĉiuj familioj esti arbohakado
sur monto. Pro tio, la arboj sur la monto pli kaj pli malmultiĝis,
kaj iuj montoj fariĝis kalvaj. Kiam la proksimaj arboj estis elĉerpitaj,
la lokanoj iris pli malproksimen por hakado. Fine, manko de brulaĵo
fariĝis urĝa afero de la lokaj kamparanoj. Tio ne nur malfaciligis
ĉiutagan vivon de la lokanoj, sed ankaŭ malbonigis la medion. Kalviĝi
de montoj kaŭzis naturajn katastrofojn, sekve la vivo de la kamparanoj
fariĝis pli kaj pli malfacila.
 En
1983, Huang Guanglin, gvidanto de la vilaĝo Huangling, konstruis
ŝtonan metanan cisternon kun kapacito de ĉ. 20 kubmetroj. Poste
ŝi bredis kelkajn dombestojn por akiri fekaĵon de la bestoj kiel
materialojn de metano. "Poste mi aŭdis, ke feĉo pro produktado
de metano estas pura organika sterko, do mi kulturis fruktarbojn.
Kiam la fruktoj maturiĝas, mi vendas ilin kaj parton de ili mi donacas
al miaj parencoj." Huang diris, ke ŝi ne imagis ke ŝia agado
kaŭzis grandegan ŝanĝiĝon de la vilaĝo. Metano utilas al iliaj kuirado,
lumigado, brutobredado kaj arbokulturado. Tio interesis la vilaĝanojn,
kaj multaj el ili lernis de ŝi la teknikon. Pli ol 10 cisternoj
de metano estis konstruitaj en mallonga tempo.
 Utiligado
de metano en la vilaĝo Huangling interesis la lokan registaron.
De la mezo de la 80-aj jardekoj de la lasta jarcento, Gongcheng-gubernio
komencis disvastigi la metanan teknikon. Ĝis 2004, pli ol 86 procentoj
da familioj en la kamparo de la gubernio jam uzis metanon.
Kaj nun ĉirkaŭ ĉiuj kamparanaj familioj uzas metanon,
kaj en la gubernio prosperas arbaroj sur la montoj, ĉirkaŭ la vilaĝoj
kaj apud vojoj, kaj fruktarboj en la korto de la kamparanoj abunde
donas fruktojn.
 Iu
vilaĝano diris, ke en la fino de la 70-aj jardekoj de la lasta jarcento,
la arboj sur la montoj estis forhakitaj, kaj eĉ la herboj estis
fortranĉitaj por brulaĵoj, kaj ĉiuj vilaĝoj instalis gardiston sur
la montoj. Sed nun neniu hakas sur monto por brulligno. Vilaĝano
Ye Guirong bone ordigis sian korton kaj kuirejon. Ŝi diris: "Antaŭe
mi uzis brullignon por kuiri, kaj la kuirejo estis plena de brullignoj
kaj la muro estis nigra pro la fumo. Nun ni kuiras per metano. Se
la metano estas ne sufiĉa, mi uzas likvigitan gason. Dank' al uzado
de metano kaj likvigita gaso ni ĝuas oportunecon kaj purecon."
"Pro uzado de metano, ni havas pli verdajn montojn,
pli puran akvon kaj pli bela vilaĝon. Mi opinias ke la vojo de disvolvo
de metano estas ĝusta."
|