Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Koncize pri Yuan Longping

Diplomiĝinte el la agrikultura fakultato de la Agrikultura Instituto de Sudokcidenta Ĉinio en 1953, Yuan Longping ekokupis sin pri agrikultura edukado kaj studo pri hibridigita rizo. En 1980-1981 li laboris en Usono kiel teknika direktanto de la Internacia Instituto pri Rizo-Esplorado. En 1982 li funkciis kiel vicestro de la fakula grupo de hibridigita rizo de Ĉinio, en 1991 kiel internacia ĉefkonsilanto de la Manĝaĵa kaj Agrikultura Organizo de UN. En 1995 li estis elektita kiel akademiano de la Ĉina Akademio de Inĝenierio. De 1971 ĝis nun li estas esploristo de la Agrikultura Akademio en Hunan, vicprezidanto de la Komitato de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco de Hunan-provinco, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Interkonsiliĝa Konferenco de Ĉinio kaj direktoro de la Ŝtata Esplora kaj Disvolva Centro de Hibridigita Rizo de Ĉinio.

Li akiris la unikan superpremion pri invento en Ĉinio pro sia atingo en esplorado de hibridigita rizo kaj gajnis premiojn de Unesko kaj Manĝaĵa kaj Agrikultura Organizo de UN. Kvankam 77-jara, Yuan tamen ankoraŭ aktivas en scienca esploro, eksperimento kaj praktikado.