Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Agronomo Yuan Longping

de ZUO YAN

Yuan Longping, patro de hibrida rizo de Ĉinio kaj membro de la Ĉina Akademio de Inĝenierio, aspektas kiel kamparano de suda Ĉinio ĉu laŭ vizaĝo ĉu laŭ vestado, sed fakte li kreis miraklon pere de siaj talento kaj senĉesa strebado. Nun lia hibrida rizo okupas duonon de la rizkampoj en Ĉinio, kaj ĉiujare 60% de la kultura rizo venas de lia hibrida semo.

La 29-an de aprilo 2007 la Akademio de Sciencoj de Usono honoris Yuan eksterlanda akademiano. Ĝia prezidanto Ralph J. Cicerone diris en la nomuma ceremonio, ke s-ro Yuan faris per invento de hibrida rizo grandan kontribuon al grena sekureco de la mondo, ke la kreskigita produktokvanto de rizo povas satigi 70 milionojn da homoj ĉiujare.

Agronomo de giganta sukceso, tamen rigardas sin ordinara kaj restas facile alirebla kaj afabla.

Li ŝatas junulojn

Yuan ŝatas esti inter junuloj. Li havas multajn hobiojn, ekzemple ludi flugpilkon. Li estas eĉ lerta "ĉefatakanto" en matĉo. En semajnfino li ofte ludas ŝakon aŭ karton kun junuloj kaj neniam deprimiĝas de sia malvenko.

Post laboro Yuan ŝatas naĝi kune kun sia edzino. Kiam junuloj volis konkursi kun li, li ĉiam akceptis kun plezuro. Ofte estas li, kiu gajnas en konkurso de brusta aŭ liberstila naĝo.

Yuan diris: "Mi ŝatas esti inter junuloj, ĉar ili estas viglaj kaj kuraĝaj vizaĝe al malfaciloj. Ili estas espero de nia kariero. Inter junuloj mi sentas min juna kaj vigla."

Li ŝatas muzikon

Ĉiujare en lia laborejo okazas novjara varieteo. Lia violonludo aŭ klak-danco lernita en universitato ĉiam estas rezervata programero kaj ricevis aplaŭdon de kolegoj.

En sia juneco Yuan ekŝatis muzikon. Influate de violonaj amatoroj en sia kurso en universitato, li ekludis violonon. Liaj ŝatataj muzikoj estas fantazio, la Blua Danubo kaj serenadoj de Franz Schubert.

Yuan preferas plej la tradician ĉinan muzikon, sed ne abomenas modernan popmuzikon. Li estimas ĉinan muzikiston He Lǜting pro la de li kreitaj kantoj kun supereco kaj malsamaj stiloj. "Mi tre ŝatas lian kanton 'Memori al malnova konato vidante similan scenon', tio estas ĉefverko de liaj lirikaj kantoj." Parolante kun li pri muziko, oni povas senti liajn verdan koron kaj artan intuicion.

Infanoj amas avo-rakontiston

Yuan lertas en rakontado kaj la infanoj en lia laborejo tre amas lin. Li povas paroli en multaj akĉentoj de diversaj lokoj kaj ankaŭ en la angla kaj la rusa lingvoj. Ĉar li vivis en multaj lokoj en juneco kaj estis instruisto ĉ. 20 jarojn, kaj dank' al sia talento en lingvoj, li estas kompetenta en rakontado.

Yuan amas infanojn. Kvankam okupita, li laŭeble ĉeestas la aktivadojn de infanoj, kiam oni invitas lin. En 2001 elementlernejanoj vizitis akademianojn loĝantajn en la provinca ĉefurbo Changsha kaj multaj el la lernantoj skribis pri li en sia hejmtasko. En iliaj okuloj, la avo estas afabla kaj optimisma kun verda koro.

Lerni fremdajn lingvojn por konservi junecon

Lia devizo estas "Senĉese lerni", kaj li ŝuldas sian sukceson al influo de la patrino, kiu posedis la anglan lingvon, kaj ankaŭ al siaj pasio al fremdaj lingvoj, diligenteco, sentiveco kaj talento por lingvoj.

Nun li ankoraŭ legas fremdlingvajn librojn, konsultas vortarojn, aŭskultas fremdlingvajn brodkastojn kaj parkerigas novajn vortojn. Li diris, ke li devigis sin parkerigi 100 vortojn ĉiutage. Se li forgesis duone, li memoris almenaŭ la aliajn 50 vortojn. Jaro post jaro li havigis al si abundon da vortoj de fremdaj lingvoj. Li povas ne nur bone kompreni terminojn kaj malofte uzatajn vortojn, sed ankaŭ libere interkomunikiĝi kun fremdlandanoj. Li vojaĝis al dekoj da landoj por lekcio, kolokvo kaj turismo, sed li neniam bezonas interpretiston.

Du deziroj de Yuan Longping

77-jara Yuan diris al mi, ke li havas du dezirojn.

Lia unua deziro estas, ke en 2010 la hektara produktokvanto de triaperioda superrizo en eksperimenta kampo atingu 13,500 kg. (nun 12,000 kg.). Altigi hektaran produktokvanton je 1,000 kg. estas tiel malfacile kiel altigi je unu cm. la mondan rekordon por altosalta sportisto. "Tio estas postulo de nia ĉefministro. Tiam mi estos 80-jara kaj mi ankoraŭ povos moviĝi. Do, mi kredas, ke mia unua deziro realiĝos."

Lia dua deziro estas disvastigi hibridan rizon al la tuta mondo. En 1992 la Manĝaĵa kaj Agrikultura Organizo de UN faris decidon: prioritate enkonduku pere de la invento de Ĉinio la teknikon de hibrida rizo en rizproduktajn landojn. Nun pli ol dek landoj kaj regionoj kulturas la hibridan rizon el Ĉinio. Li diris, ke en la mondo 150 milionoj da hektaroj da agroj estas por rizo, sed nur 1.5 milionoj por hibrida rizo, je nur 1% de la totala plant-areo. Ja longa vojo ĝis la celo.