Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Vivi en Shangri-La

de WEN ZHIHONG

En la komenco de la lasta jarcento aŭstro Joseph Rock vivis en sudokcidenta Ĉinio ĉ. 30 jarojn, subtenate de la usona gazeto "Nacia Geografio". Laŭ liaj sperto kaj eltrovo, brita romanisto James Hilton eldonis romanon "Perdiĝinta Horizonto" en 1933, tiel la sopiro al "Shangri-La" diskoniĝis en la mondo: mistera kaj ideala mondo sin kaŝis profunde en nuboj ĉe la fino de iu valo en sudorienta Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Tie floroj ĉarmas tutjare, popolanoj vivas kune kun dioj komforte kaj trankvile sen ĉagreno kaj neĝo...

Veninte al la regiono "Paralele Trafluata de Tri Riveroj" aprile de 2007, kaj nur vidante maljunulinon, sur kies vizaĝo legiĝas sortoŝanĝiĝoj, silente rigardi turistojn tra malnova fenestro de ligna domo, mi subite elreviĝis el la bela legendo pri "Shangri-La". Dank' al la trafiko pli kaj pli oportuna, pli kaj pli multaj tieaj originaj loĝantoj kontaktis kaj spertis la modernan civilizacion, tiel nun ilia vivo jam ŝanĝiĝis. "Shangri-La", senlima monto kaj akvo por alilokanoj, estas la vivo ordinara por la lokanoj.

Mahuang: revo de delamu

50-jara Mahuang sin okupis de sia juneco pri transporto de varo laŭ la Sichuan-Tibeta Ŝoseo kaj laboris kiel gvidisto por turistoj. Li postlasis siajn spurojn en ĉiuj anguloj de Shangri-La, kaj eĉ lia hundo tri-foje venis al la ĉefstabejo de "Qomolangma". Antaŭ 5 jaroj, informite, ke Mahuang devenis de Yunnan-provinco en sudokcidenta Ĉinio, iu turisto demandis lin, ĉu li vizitis Bingzhongluo, sed pri tiu loko Mahuang eĉ ne aŭdis. La turisto intence faris intrigan paŭzon kaj diris, ke Bingzhongluo situas en profunda ravino de Nujiang-rivero, kaj estas tre bela, ke li devas vidi ĝin propraokule.

Mahuang estis tre scivolema. Fininte tiun komercon, li kaj lia edzino kune iris kontraŭflue laŭ Nujiang-rivero por trovi tiun misteran lokon.

Nujiang-rivero fontas el la montaro Tangula en la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo. Tuj enirinte en Yunnan-provincon tra Tibeto, ĝi faris grandan meandron, kaj formis ebenaĵojn, unu el ili estas la urbeto Bingzhongluo. Laŭ la loka dialekto, "Bingzhongluo" signifas "lokon kie kune vivas homoj kaj dioj". La rivero estas krampita de Gaoligong-monto kaj Biluo-monto, dekoj da neĝ-kovritaj montoj kun altitudo de pli ol 4000 metroj super la marnivelo. Post longtempa kaj ne fiksa vivo, Mahuang fine trovis, ke li povas fikse loĝiĝi en tiu ĉi urbeto.

Dank' al siaj sincereco kaj honesteco, Mahuang amikiĝis kun multaj homoj nelonge post sia enlokiĝo en Bingzhongluo. En 2006, helpate de lokanoj, li aĉetis kelkajn malnovajn domojn ĉestrate kaj faris ilin "Delamu", kiu estas bufedejo, teo-trinkejo kaj restoracio. Enketinte turismajn itinerojn en la loko, Mahuang aĉetis kelkajn ĵipojn kaj denove laboris kiel ĉiĉerono. Naqu-rivero en Tibeto estas la supra parto de Nujiang-rivero. Veturante de Bingzhongluo al la supran parto de Nujiang-rivero laŭ la tera vojo larĝa 4 m, oni trovis, ke ambaŭbordaj montoj estas pli kaj pli kapricaj. Se la vojo estas facila, oni bezonas unu tagon por veturi de Bingzhongluo al Zawalung per ĵipo. Dum la vojo oni spertas la danĝeron veturi ĉe krutaĵoj, kaj renkontiĝas kun neniu homo krom senlimaj sovaĝaj kaktoj en kelkcent kvadrataj kilometroj, tio donis al turistoj animskuajn admiron kaj memoron.

Por veturi al Zawalung, mi trovis ĉe vesperiĝo de aprilo Mahuang en lia "Delamu" simple dekoraciita. Li estas nealta kaj havas tipan vizaĝon de sudulo. Eble pro longtempa klopodo inter montoj kaj riveroj, Mahuang piediris rapide. Eĉ oni sole vizitis "Delamu", oni ne sentos sin soleca, ĉar Mahuang havas elĉerpeblajn rankontojn pri lia multnacia sango, lia tuta plano de "Delamu", signifo kaj strebo de la vivo…

Oni malfacile imagis kiel diligente Mahuang laboras. En multaj festoj, inkluzive de la Printempa Festo kaj la Aŭtunmeza Festo, li ne povas kunesti kun la familianoj kaj devis akompani turistojn. "Mia edzino forlasis la vivon en urbo kaj venis al Bingzhongluo kune kun mi. Sed mi ofte forestas de hejmo, do mia edzino prenas sur sin la tutan ŝarĝon de la familio. Tio estas mia plej granda memriproĉo. Mi ne volas, ke ŝi vivu la penigan vivon kune kun mi, sed mi ne povas forlasi mian ŝtatan karieron, do kiam mi ne veturas aliloke, mi akompanas ŝin hejme kaj helpas ŝin fari mastrumadon. Mi laŭeble donas stabilan vivon al ŝi kaj al niaj gefiloj."

Estas neforgesebla la revo de Mahuang pri "Delamu": starigi plej grandan turisman daten-bankon pri turismo de Nujiang-rivero kaj la plej varman hejmon ĉe Nujiang-rivero por turistoj. Kaj estas ne forgesebla la lasta vespero, kiun mi pasigis en "Delamu": Mahuang invitis pli ol dek gastojn de malsamaj nacioj el malsamaj lokoj al kantado kaj drinkado ĉirkaŭe de varmpoto.

Aluo: soleca paŝtisto

Transpasinte la neĝ-kovritan monton Biluo kun alteco de pli ol 4600 metroj super la marnivelo en orienta bordo de Nujiang-rivero, oni povas rekte atingi bordon de Lancang-rivero. La du vojoj plej ofte uzataj por transiri tiun ĉi monton estis konstruitaj de fremdlandaj misiistoj kaj la ĉina registaro en la komenco de la lasta jarcento. Antaŭ multaj jaroj, kiam la komercado de teo kaj ĉevalo estis prospera, ĉi tiuj vojoj estis branĉoj de la Antikva Teo-ĉevala Vojo. Nun, krom la lokanoj, kiuj faras ĉasadon aŭ kolektas drogherbon aŭ vizitas parencojn, ankaŭ multaj turistoj alvenas por ĝui alpismon.
Forlasinte "Delamu" de Mahuang kaj konfirminte foj-refoje, ke mi havas sufiĉe da fizika forto kaj pacienco, mi decidis transpasi la monton. Malsupren veturinte de Bingzhongluo laŭ Nujiang-rivero, ni atingis post du horoj la vilaĝon Dimaluo, la plej grandan kunvenan lokon antaŭ ol transpasi la neĝ-kovritan monton Biluo.

Aluo estas 35-jara tibetano kaj ĉiam vivas en Dimaluo. Li havas filinon kaj amas fotografadon, krome, li estas ankaŭ medi-protektanto, estrarano de la vilaĝo kaj fama gvidanto en la neĝ-kovrita monto. Kiam mi atingis la hejmon de Aluo, li estis preĝanta en preĝejo. En lia plej granda ĉambro mi vidas multajn afiŝojn pri ekologia turismado kaj medi-protekto.

Kiam mi atenteme legis la tekstojn sur la afiŝoj, Aluo revenis hejmen kunportante diĝitan kameraon. Li vestis helan per verda T-ĉemizo kaj paro da alpismaj ŝuoj. Plejparto de tibetanoj vivtenas sin de nomadismo, kaj Aluo bredis dekojn da bovoj, kaj ŝafoj kaj kelkajn bonkvalitajn ĉevalojn. Krom kultivado de greno, Aluo kaj aliaj vilaĝanoj laŭvice faras ankaŭ paŝtadon en altmonta paŝtejo. Aluo ne havis ŝancon viziti lernejon, ĉar li komencis paŝti ŝafojn en la aĝo de 8 jaroj. Paŝtante ŝafojn, Aluo aŭskultas radion donacita de lia avo; postlaboro, li trovis malnovan ĵurnalon por legi kion li aŭdis el radioricevilo, iom post iom, li ekkonis ĉinajn ideogramojn.

Antaŭ monto-transpaso, Aluo venigis kelkajn lokajn vilaĝanojn por transporti valizojn kaj manĝaĵojn. Pro alta altitudo kaj granda vertikaleco de la monto, la plejparto de turistoj kun nenio en la manoj bezonas tri aŭ kvar tagojn por transpasi la monton. Kiam Aluo unuafoje gvidis turistojn surgrimpi la monton, li portis sur si aĵon de 45 kilogramoj, kaj en tiuj tagoj ankaŭ neĝegis, do ili estis tre lacaj, tion Aluo neniam forgesis. En tiu ĉi malriĉa montregiono, pli kaj pli multaj vilaĝanoj okupiĝis pri gvidado aŭ ŝultroportado por turistoj por gajni monon. Aluo sentis pli kaj pli grandan maltrankvilan pro tio, ke en la neĝ-kovrita monto, gvidistoj "decidas" la vivon de la tuta alpisma grupo, sed multaj vilaĝanoj tute ne havas sperton tiu flanke. Tial Aluo postulas, ke tiuj, kiujn li dungis kiel gvidisto aŭ portisto, nepre obeu lian ordonon. Dum pli-ol-8-jara gvidado, Aluo jam akompanis pli ol 2000 turistojn transpasi la neĝ-kovritan Biluo-monton.

Gvidado en montogrimpado estas nur malgranda parto de la vivo de Aluo, kaj li disponas pli multan tempon por medi-prodektado kaj bonigo de komerco en la agrikultura kaj paŝta regiono. Antaŭ la domo de Aluo estas amaso de plastaj bareloj, kiuj estas uzataj por konservi freŝan furaĝon por bezono en vintro. En 2000, kiam Aluo gvidis turistangrupon transpasi neĝ-kovritan monton, turisto Zhang Mei ĉiam atentigis lokanojn ne forlasi en la monto plastan pakumon de manĝaĵoj kaj de sukeraĵoj. Saĝa Aluo rememoris, ke ofte bovoj aŭ ŝafoj malsaniĝis kaj mortis, englutinte nedigesteblan plastaĵon; vitraj rompaĵoj ofte vundis piedojn de bestoj. De tiam, medi-protektado fariĝis afero la plej zorgata de Aluo teni oftajn kontaktiĝojn kun la medi-protekta organizo kaj la loka registaro, Aluo ankaŭ organizis medi-protektan grupon el 19 volontuloj, kun la espero fari ion por medi-protektado de Nujiang-rivero. Sed li renkontis alian malfacilan aferon — kiel trakti la kolektitajn plastaĵojn kaj vitraĵojn. "Laŭ la nuna kondiĉo, estas malfacile fari medi-protektan aferon perfekta."

La animstato de homo intime rilatas kun lia vivmedio. En la tibeta vilaĝo de Aluo, la samvilaĝanoj plejparte ne scias legi nek kompreni la Han-an lingvon, tiel Aluo, kiu povas flue paroli en la han-a lingvo, uzi porteblan komputilon kaj ofte babili kun aliaj en komputilo, ofte sentas izolecon. "Multaj vilaĝanoj rigardas min kun stranga rigardo, ili ne komprenas tion, kion mi faras." Aluo havas filon kaj filinon, li povas trovi nomojn de siaj gefiloj de "Biblio", kiun li jam legis dufoje, sed li ne povas trovi vojon por solvi la nunan problemon. "Mi ne scias, kien iri, se mi forlasas mian hejmlokon. Eble mi povos fariĝi volontulo en naturparko Kokoxili." La naturparko Kekexili situas en malproksima nordokcidenta Ĉinio. Rigardante siajn gefilojn ludantajn, Aluo tion diris kun domaĝo kaj senpoveco.

Wu Gongdi: vaganto inter kredoj

Trapasinte Biluo-monton, oni atingas la vilaĝon Cizhong post pli-ol-80-kilometra irado suden laŭ la ravino de Nujiang-rivero.

En la 70-aj jaroj de la 19-a jarcento, franca misiisto Pierre Marie Bourdonnec kaj svisa misiisto Jules Eienne Dubernard venis unue al Cigu de Yunnan-provinco. Tie ili disvastigis edukadon, senpage kuracis malsanulojn kaj helpis malriĉulojn. Certe, ili ankaŭ havis pli gravan taskon — prediki al la tibeta nacio kun plej forta kaj plej kompleta religio. Ili kredis, ke se oni malfermos la religian pordon de Tibeto, kruco povos aperi en ĉiuj lokoj de Ĉinio. En 1872, oni konstruis la unuan preĝejon en Cigu, tibet-nacia regiono en Yunnan-provinco. En 1905 okazis konflikto inter lamaismo kaj katolikismo, kaj la preĝejo en Cigu estis forbruligita. Sed tiuj pastroj persistantaj en misiado ne ĉesis sian penadon, kaj konstruis novan preĝejon en Cizhong.

57-jara tibetano Wu Gongdi estas estro de la administra komitato de la preĝejo de Cizhong. 6 generacioj de Wu Gongdi kredis je katolikismo kaj en la 8-a tago post la naskiĝo, Wu Gongdi akceptis bapton de pastro. Lia filo Hong Xing kondukis nin al la preĝejo. La preĝejo kun sia dorso al okcidento vizaĝas al Lancang-rivero. Ĝi konsistas el portalo, korto, vivĉambroj, ĉelaro, ĝardeno kaj vinberĝardeno. Forpasis jarcento kaj la preĝejo jam fariĝis aspekte dekolorita. Ĉe la piedo de ĝia suda muro estas kairno, kiu ŝajne atentigas la naciecon de la piaj tibetano-religianoj.

Estas fama la harmonio inter religioj kaj nacioj en la vilaĝo Cizhong, kie vivas pli ol 130 familioj de la Tibeta nacio, Han-nacio, Naŝi-nacio kaj Lisu-nacio. Ĉ. 90 familioj el ili kredas je katolikismo, kaj la aliaj je lamaismo. Kvankam la religia kredo estas diferenca, tamen ili kune okazigas aktivadon okaze de geedziĝo. La kredantoj de la du religioj povas geedziĝi. Laŭ opinio de Wu Gongdi, la diferenco inter katolikismo kaj lamaismo kuŝas en tio, ke per diferencaj manieroj ili instruas al la popolanoj fari bonajn aferojn, kaj la popolanoj kredas je la religio por kvietigi sian animon.

Ĉe mia babilado ekpluvetis. Wu Gongdi kondukis nin al la postkorto. De tie ni vidas densan arbaron, sur malproksimaj montoj. La vinberĝardeno postlasita de la misiistoj antaŭ pli ol cent jaroj restas en agrabla smeralda koloro. Menciinte, ke Hong Xing, lia filo, laboros en Bomi, Tibeto, Wu Gongdi ridetis: "Nun multaj junuloj ne kredas je katolikismo; tio ne gravas, ĉar ili havas sian propran vivon."

 

Sur la vojo al Pekino, mi remaĉis ĉi tiun vojaĝon kaj trovis, ke la vivo ŝajne senŝanĝa faras la homojn trankvile parolantaj, honeste mienaj kaj ankaŭ firmvolaj, ke komedio kaj tragedio en profunde "Shangri-La" jam forpasis kune kun la eterna fluo de la rivero.