Liu Hongxin estas mia bona amiko. Li laboras en universitato kiel
sekretario de komitato de la Komunista Junulara Ligo (KJL). Lastatempe
mi kelkfoje invitis lin grimpi sur monton en antaŭurbo de Pekino,
sed li ĉiam fordankis pretekstante okupateco. Mi konjektis, ke li
estas okupata de sia amatino.
Nur post kiam mi legis lian taglibron en mia lasta
vizito en lia oficejo, mi eksciis, ke li vere havas multajn laborojn.
Jen paragrafoj el lia taglibro:
La 3-an de aprilo: okazigi preparan kunvenon por vid-al-vida
ekzameno kun fakaj volontuloj por matĉoj de la Olimpikoj.
La 4-an de aprilo: ĉeesti vid-al-vidan ekzamenon kun
fakaj volontuloj okazigitan de la Internacia Departemento de la
Pekina Olimpika Organiza Komitato.
La 6-an de aprilo: kunveni kune kun la Oficejo de Fremdaj
Aferoj de Tongzhou-distrikto, Pekino por interkonsiliĝi pri anglalingva
aktivado de urbanoj en plansetlejo.
La 9-an de aprilo: okazigi kunvenon de la Studenta
Unio kaj la komitato de KJL por diskuti pri starigo de departemento
de volontuloj sub KJL.
La 16-an de aprilo: ĉeesti laborkunvenon pri nomlisto
de volontuloj por la 36-a Monda Konferenco de Periodaĵoj. En la
kunveno estas decidite, ke la taskon respondecos la "departemento
de volontuloj" sub KJL.
Posttagmeze de la 28-a de aprilo: ĉeesti laborkunvenon
pri varbo de pli da volontuloj de fremdaj lingvoj por la Pekinaj
Olimpikoj.
...
Laŭ tiu taglibro mi opiniis, ke Liu Hongxin estas ne
nur sekretario de KJL, sed ankaŭ "pograndisto" de volontuloj.
KJL de Ĉinio estas organizo de avangardaj junuloj kaj
havas komitatojn en diversaj lokoj de la lando. Ĝis la fino de 2006,
al ĝi aliĝis 73.496 milionoj da junuloj. Fakte, nur malmultaj KJL-membroj
de la universitato, kie laboras Liu Hongxin, povos servi kiel volontuloj
dum la Pekinaj Olimpikoj, tamen ĉar la organizado de volontuloj
koncernas multajn kampojn, kelkfoje Liu devis labori ĝis profunda
nokto.
La 16-an de majo Liu Hongxin kaj liaj volontuloj okazigis
anglalingvan aktivadon en plansetlejo de Tongzhou-distriko en orienta
Pekino. Mi intervjuis tiun aktivadon. Iu volontulo diris al mi:
"En la lasta semajno s-ro Liu kunsidis kun ni antaŭ la aktivado
kaj donis al ni kelkajn proponojn. Ĉar la partoprenantoj de la aktivado
estas maljunuloj kaj plejparte konis neniun fremdan lingvon, do
s-ro Liu postulas, ke ni instruu ilin kiel infanojn. Krome, li faris
kelkajn videojn por veki ilian intereson."
La aktivado finiĝis. Mi revenis al lia oficejo. Sed
li ankoraŭ estis tre okupata pro seninterrompaj telefonaj vokoj.
Ĉar li parolis multege, do la gorĝo doloris al li. Kuracisto postulis
lin viziti hospitalon ĉiutage, sed li faris tion nur po kelkaj tagoj
pro okupateco.
Kiam li malŝaltis telefonon, mi demandis lin: "Vi
urĝata?" "Ne, oni laŭdis miajn volontulojn por la 36-a
Monda Konferenco de Periodaĵoj." Liu sendis al la konferenco
27 volontulojn, kiuj laboris en 15 servaj lokoj, inkluzive de la
Ĉefurba Flughaveno, konferencejo, sekretariejo, konsultejo, novaĵ-centro,
referencejo kaj salono por vespera bankedo. Je tio, li meritas la
nomon "pograndisto" de volontuloj.
La
Pekinaj Olimpikoj en 2008 pli kaj pli proksimiĝas, sendube, Liu
Hongxin estos pli kaj pli okupita. La ĉina popolo prenas la Pekinajn
Olimpikojn granda afero, do, penadas multaj "pograndistoj"
de volontuloj kiel Liu Hongxin.
|