La gubernio Duilong Deqing troviĝas je 10 km sudokcidente
for de Lhasa, ĉefurbo de Tibeto. Tie infanvartejon funkciigas s-ino
Jiesu Danzhen, svislandano de la ĉina tibeta deveno.
En 1990 s-ino Jiesu Danzhen kaj ŝia edzo unua-foje
revenis al sia hejmlando kelkdek jarojn post kiam ili ĝin forlasis.
Ŝi ne atendis, ke de tiam ŝia vivo interrilatiĝos kun ĉinaj orfoj.
"Iutage
mi vidis, ke du kompatindaj malgrandaj knaboj almozpetis sur strato
de Lhasa, kaj mi invitis ilin kune tagmanĝi en restoracio. Sed la
mastro de la restoracio malpermesis al ili eniri timante, ke ili
malhelpos la komercon, kaj mi kverelis kun li. Tio estis la unua
fojo por mi leviĝi por defendo de alies rajto dum mia vivo."
S-ino Jiesu Danzhen diris, ke ankaŭ ŝi estis orfo kaj
eĉ ne scias sian naskiĝdaton. En sia infaneco ŝi forlasis Tibeton
kaj vivis en orfejo en Germanio. Pro tio ŝi ĉiam havas grandan simpation
por orfoj kaj infanoj, kiuj bezonas helpon. Reveninte Svislandon,
post interkonsiliĝo kun siaj familianoj kaj amikoj, ŝi decidis establi
orfejon por sengepatraj infanoj kaj geknaboj, kiuj ne povas viziti
lernejon pro malriĉeco.
Sub
helpado de rilataj departementoj de Tibeto, ŝi starigis oktobre
de 1993 la unuan infanvartejon en la gubernio Duilong Deqing kaj
akceptis 7 infanojn. Poste ŝi starigis alian infanvartejon en la
hejmloko de sia edzo, Shangrila-gubernio de Yunnan-provinco en sudokcidenta
Ĉinio. Nun la 2 infanvartejoj jam akceptis 105 infanojn kaj samtempe
monhelpis 26 geknabojn en vizitado de lernejo sur paŝtejo en norda
Tibeto.
Por
bone funkciigi la infanvartejojn s-ino Jiesu Danzhen kaj ŝia edzo
starigis fonduson en Svislando, kaj poste en Germanio kaj Aŭstrio
respektive ĝiajn filiojn, kies membroj estas iliaj lokaj amikoj.
En la tuta jaro la geedzoj plejparte loĝas en Tibeto aǔ en Yunnan
por prizorgi la infanojn en la infanvartejoj, kaj vintre revenas
al Svislando kaj raportas al la membroj pri uzado de la fonduso.
En
la infanvartejo de gubernio Duilong Deqing vivas 52 diversnaciaj
infanoj. Ili loĝas en du-etaĝaj domoj en la tibeta stilo. En la
infanvartejo troviĝas ĝardeno, korbopilka tereno, tablotenisa ludejo
kaj eĉ amuzejo. Sur la muroj de la salono de la infanvartejo pendas
fotoj pri la infanoj, Jiesu Danzhen, ŝiaj familianoj kaj diverslandaj
amikoj.
Gesang Jiacuo en la aĝo de 20 jaroj jam vivas 12 jarojn
en al infanvartejo kaj estas la plej aĝa inter la tieaj geknaboj.
Li diris: "Ni ŝatas nomi Jiesu Danzhen 'onklino'. Mi admiras
kaj respektas ŝin. Nun mi diplomiĝis nur el supera mezlernejo kaj
ne havas sufiĉe da kapablo por rekompenci ŝin. Sed nun mi povas
helpi plijunajn gefratojn de la infanvartejo en ilia lernado."
Gesang
Jiacuo diris, ke onklino Jiesu Danzhen jam oldiĝis, pro tio li maltrankviliĝis
pri estonteco de la malgrandaj infanoj, el kiuj la plej juna estas
nur 4-jaraj. Li ĵus finis sian eniran ekzamenon por supera lernejo
kaj estis atendanta la rezulton, sed en estonteco li certe revenos
al la infanvartejo por prizorgi aliajn geknabojn.
Zhuoma Lamu estas 16-jara knabino. Antaǔ 8 jaroj ŝia
patro mortis kaj ŝia patrino falis en malsanon, ŝi estis akceptita
en la infanvartejon. Nun ŝi jam diplomiĝis el la 6-a Mezlernejo
de Lhasa. Ŝi diris, ke ŝi volas fariĝi kuracistino kaj helpi malsanulojn
same kiel onklino Jiesu Danzhen.
"Onklino
Jiesu Danzhen akceptis nin kaj mi sentas min tre bona en la infanvartejo.
En libera tempo sub gvidado de la onklino ni vojaĝis al najbaraj
lokoj, ekz. Shannan, Nyingchi, Xigazê. Tio riĉigis mian vivon. Ni
devas diligente lerni por rekompenci la amfavorecon de Onklino Jiesu
Danzhen."
La aferoj de Jiesu Danzhen kortuŝis multajn homojn.
Fraŭlino Cangjue servis jam 12 jarojn por la infanvartejo de gubernio
Duilong Deqing. Ŝi aĝas jam 33 jarojn tamen por prizorgi la geknabojn
ŝi ankoraŭ ne edziniĝis. Menciante Jiesu Danzhen, ŝi diris: "Onklino
Jiesu Danzhen tre amas la infanojn, kaj bone prizorgas ankaŭ nin
laborantojn de la infanvartejo. Mi amas onklinon Jiesu Danzhen,
kaj mi restas ĉi tie por labori."
S-ino Jiesu Danzhen diris, ke en la pasintaj 10 jaroj
dum funkciigado de la infanvartejoj ŝi spertis kaj amarecon kaj
ĝojecon, sed ŝi tre fieras pro tio, ke multe da geknaboj gajnis
bonajn notojn en la lernado. Nun iuj geknaboj eniris en tibetajn
mezlernejojn kaj superajn lernejojn ekster Tibeto. Diplomiĝinte
el teknika lernejo iuj el ili revenis al la infanvartejo Jiesu Danzhen
diris: "Mi estas tre ĝoja kaj kontenta, ke iuj geknaboj fariĝis
viglaj kelkajn semajnojn post eniro en la infanvartejon; kaj min
malavare monhelpis bonkoruloj tibetaj, hanaj, usonaj kaj eŭropaj,
kiam mankis al mi monrimedoj por funkciigi la infanvartejon. Kiam
mi lernis en Germanio kaj Svislando, mi ne antaǔvidis, ke mi povos
havi ĉinajn amikojn, sed nun mi havas multe da ĉinaj amikoj, kiuj
multe riĉigas mian vivon."
|