Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Ŝanĝiĝo de paroltemoj de ordinaraj ĉinoj en la pasintaj 30 jaroj

de LI MING

"Ĉu vi manĝis?" Oni ofte tiel demandis unue dum renkontiĝo en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento, kaj interparolo tiam ĝenerale temis pri manĝado.

Komence de la 1970-aj jaroj manĝado estis granda problemo por ĉinoj. Kiel lernanto, mi ricevis ĉiumonate 15 kilogramojn da greno. Pro manko de viando, mi ĉiam sentis min nesata tuj post la manĝado. Sekaj batatpecoj kaj restaĵoj de toǔfuo estis bongustaĵoj por mi, kaj fiŝoj, viandoj kaj sojfabaj produktaĵoj estis akireblaj nur kontraǔ porciumaj kuponoj, kaj ilin oni gustumis nur dum festoj. Pro subnutriteco iuj suferis de edemo.

Ĉe la fino de la 1970-aj jaroj la sistemo de familia laǔkontrakta terkulturado estis praktikata en la ĉina kamparo. Tio vaste vekis entuziasmon de kamparanoj pri produktado, kaj pro tio produktokvanto de greno multe altiĝis. La manĝado jam ne plu estas problemo.

Nun, kiam konatoj renkontiĝas, ili ofte demandas: "Ĉu vi aĉetis domon kaj aǔton?", "Ĉu vi turismis?", "Ĉu vi retumas?" ktp. En la nuna tempo la monda financa krizo estas multe parolata inter la popolanoj. Ankaŭ manĝaĵoj sur la tabloj multe ŝanĝiĝis. Viandaĵoj kaj freŝaj legomoj estas preparitaj ne nur por satigo, sed ankaǔ por sanigo kaj plezurigo de gusto. Krome familianoj aǔ amikoj ofte ĝuas frandaĵojn en restoracioj.

La ŝanĝiĝo de paroltemoj de ĉinoj manifestas grandan evoluon de la socia vivo post praktikado de la politiko pri reformado kaj pordo-malfermo, kaj pruvas, ke la politiko estas ĝusta por riĉigi la landon kaj la popolon.