Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Mia vivo en la pasintaj 30 jaroj (I)

de CAO SHULIN

Mia vilaĝo estas ĉe bordo de la Flava Rivero en Henan-provinco en meza Ĉinio.

Ĝis la fino de la 70-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉiam mankis al mia familio greno kaj ni vivis malriĉe kaj malfacile.

En la komenco de la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento praktikiĝis la politiko de laŭkontrakta terkulturado en la kamparo, kaj mia familio ĝoje ekhavis 6 mu-ojn (15 mu-oj = 1 hektaro) da kampo. En la sekvanta jaro ni fundamente solvis problemon de minimuma vivtenado.

Meze de la 80-aj jaroj la registaro kuraĝigis komercan ekonomion. Mi pensis, ke per sola terkulturado ni povas nur solvi la minimuman vivtenadon, do mi provis komerci en urbo. Post kelkaj jaroj mi bonhaviĝis iom post iom. Dum mia komercado en urbo, mi estis ofte turmentita de nostalgio kaj deziris reveni hejmen por terkulturado, ĉar mi estis kamparano kaj ne kutimis vivi for de la tero. Sed post pripensado, mi rezignis la ideon hejmen reveni, ĉar pro terkulturado mi devas ne nur pagi al la ŝtato imposton, sed ankaŭ investi por aĉeti semojn, kemiajn grasumojn, insekticidojn, agrikulturajn maŝinojn k.a., tiamaniere mi ne povas multe gajni.

En la jaro 2004 Henan-provinco la unua en la tuta lando nuligis agrikulturan imposton, kaj post tio la ŝtato donis subvencion al terkulturado. Kiel bonega tio estas por kamparanoj! Tial mi decidis reveni hejmen.

En 2005, kiam mi revenis hejmon, mi trovis, ke multe leviĝis la aktiveco de la kamparanoj pri terkulturado, sed ili plejparte kulturis nur tradiciajn plantojn, kaj nur malmultaj kamparanoj sin okupis pri ekonomiaj plantoj sur disigitaj malgrandaj parceloj, al kiuj malfacile uzeblas grandaj maŝinoj. Kaj krome mankis al ili la kapitalo, tekniko, informoj kaj merkato. Mi trovis ankaŭ, ke multaj parceloj dezertiĝis, ĉar iliaj mastroj ilin forlasis por perlabori en urboj. Tio estas granda malŝparo pri la tero. Mi do decidis kulturi la teron en pli granda skalo por levi ĝian profiton.

Mi lui 600 mu-ojn da tero el pli ol 200 familioj per mono gajnita per mia komercado en la pasintaj jaroj kaj plantis juglandarbojn kaj legomojn. Mi kalkulis maldetale, ke mi povas nete gajni ĉiujare pli ol dudek mil juanojn (ĉ. 10 juanoj = 1 eŭro).

Samtempe kun tio mi profitigis ankaŭ la kamparanojn, kiuj luigis sian teron al mi. Se ili kulturas teron, ili povas enspezi nur 500 juanojn po ĉiu mu-o, sed mi donas al ili 800 juanojn po ĉiu mu-o kiel lupagon. Mi ankaŭ dungas vilaĝanojn kaj donas al ili pagon laŭ labortagoj. En rikolta sezono, mi laborigas preskaŭ ĉiujn kamparanojn en la vilaĝo.

En la lastaj jaroj mi aĉetis ne nur domon en urbo sed ankaŭ aŭtomobilon. 40 familioj en mia vilaĝo transloĝiĝis en etaĝdomon. Ĉiuj familioj nun havas televidilon kaj poŝtelefonon kaj kelkaj el ili eĉ uzas interreton.

En la estonteco mi planas disvolvi turisman agrikulturon profite de la loka avantaĝo; registrigi fabrikmarkon por niaj agrikulturaĵoj kaj akciuligi la lokanojn por ke ili ĉiuj bonhaviĝu kiel eble plej frue.