Aktualajhoj Unua paĝo >> Socio >> Vivo de ĉinoj


Pli kaj pli da ĉinoj radias de rideto

"Urboj pli kaj pli grandiĝas, aŭtoj pli kaj pli multiĝas kaj la anglan lingvon parolas pli kaj pli multaj homoj," diris Wayne MacKinnon, ĝenerala direktoro de la kanada industria kompanio DPA, pri ŝanĝiĝoj de Ĉinio en la lastaj jaroj.Ĉi tie li plurfoje uzis "pli kaj pli".

"Mi rimarkis ankaŭ ŝanĝiĝon etan sed gravan: sur stratoj, en vendejoj, hoteloj kaj restoracioj pli kaj pli da ĉinoj radias de rideto," daŭrigis Wayne MacKinnon. "Estas evidente, ke oni vivas pli feliĉe kaj pli kontente."

La kompanio de Wayne MacKinnon vendas naturajn sanigajn produktaĵojn. Komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento iuj ĉindevenaj komercistoj de Toronto eksportis produktaĵojn de la kompanio al Ĉinio kaj de tio profitis multe. Poste Wayne MacKinnon decidis meti parton de siaj produktaĵoj rekte sur la ĉinan merkaton por provo. Estas neatendite, ke la provo malfermis lian entreprenon en Ĉinio.

Li konfesis, ke lia unua vojaĝo al Ĉinio estas neforgesebla.

Lia unua celloko estis Kantono. Pro longdistanca flugado li estis tre laca. Elirinte el flughaveno, li rekte venis al atendata taksio kaj sciigis en la angla lingvo la adreson de la hotelo al la stiristo. "Mi supozis, ke li komprenis min, tamen post mia plurfoja ripetado, li ankoraŭ nekompreneme gapis al mi kun la mieno, kvazaŭ mi estus fremdulo el la Marso," rememoris Wayne MacKinnon.

Post longtempa atendado sinjorino scipovanta la anglan liberigis lin el la embaraso. Tiam aliaj taksistoj vicatendantaj senpacience sonigis la sirenon. "La taksio sen klimatizilo havis malgrandan spacon. Mi brulis de malpacienco kaj suferis de sufokeco." Atinginte la hotelon li donis pagon al la stiristo laŭ la taksimetro kaj aldonis trinkmonon. " La stiristo tamen surpriziĝis kaj insistis redoni al mi la trinkmonon."

Je tio Wayne MacKinno ne povis sin deteni de rido. "Nun la flughaveno de Kantono fariĝis pli granda kaj pli bela. Taksioj estas ekipitaj per klimatizilo kaj la stiristoj povas pli-malpli paroli la anglan. Ricevinte trinkmonon, ili ĝoje dankas angle. La juna generacio de ĉinaj komercistoj estas diferenca de la maljuna kaj pli internacia."

"Ĉiam, kiam mi vizitas Ĉinion, mi estas animskuita de ĝiaj grandaj ŝanĝiĝoj. Ĉinio estas granda lando, kaj pro rapideco de ĝia disvolviĝo, iuj supozas probable, kion Ĉinio faros en la estonteco. Mi opinias, ke ĉinoj devas ellerni rideti kaj bonvenigi al si pli da fremdlandanoj kia mi, por ke ili propraokule rigardu la landon," li diris. "Fakte, ĉinoj fariĝas pli kaj pli memfidaj kaj pli kaj pli multe emas rideti."