Mi vivas en vilaĝo en orienta Ĉinio. En la pasintaj
30 jaroj, kiam Ĉinio praktikis la politikon de reformado kaj pordo-malfermo,
mi, antaŭa kamparano, fariĝis komercisto kaj nun investanto en alia
lando.
Antaŭ la reformado kaj pordo-malfermo mi estis kamparano
kaj iam funkciis kiel brigadestro en la vilaĝo. Kvankam ni diligente
terkulturadis, tamen ĉiam mankis al ni greno. En la fino de la 70-aj
jaroj de la pasinta jarcento, iuj saĝaj kamparanoj ekokupis sin
je flankokupo en la postlaboraj horoj por gajni pli da mono. Tio
instigis min kaj mi aĉetis por bredado porkidojn per deprunto.
En la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento, mi fondis metiejon
por produkti metiartaĵojn. Vidante, ke mi estas kapabla en administrado,
gvidanto de nia supera instanco proponis, ke mi eliru komerci. Mi
vivas en vilaĝo jam de la infaneco kaj ne volis forlasi la hejmlokon,
tial mi asignis la komercon al mia filo. En la jaro 1983, mia 19-jara
filo mem iris vendi niajn metiartaĵojn en aliaj provincoj. En tri
monatoj li jam akiris mendon kun valoro de 30 mil juanoj (tiam ĉ.
2 juanoj = 1 usona dolaro). Ni estis tre ĝojaj pri tio kaj poste
pligrandigis nian metiejon.
En la jaro 1996 la vilaĝaj entreprenoj faris reformadon
unu post alia kaj mi instigis mian filon aĉeti du malbone administratajn
domnegocajn entreprenojn por ke ni mem okupiĝu pri domkonstruado.
Tiam multaj homoj en mia hejmloko vendis brodaĵojn kaj por tio ili
starigis malorde multajn standojn en urbeta bazaro. Mi pensis, ke
estas pli bone se ekzistos domego por tiu negoco. Subtenate de la
loka registaro, mia filo depruntis 10 milionojn da juanoj (tiam
ĉ. 8 juanoj = 1 usona dolaro) por konstrui domon por komercado de
brodaĵoj.
En la sekvantaj 8 jaroj mia filo faris la antaŭan bazaron
moderna komercejo de manbrodaĵoj en norda Jiangsu-provinco kaj konstruis
straton destinitan por produktado, ekspedado kaj vendado de manbrodaĵoj.
En la jaro 2004 ni fondis la "Jiangsu-an Internacian Grupon
Saicheng ", kaj mia filo funkciis kiel prezidanto de ĝia direkcio.
Nun ni havas kompaniojn en Ĉinio kaj vendejon eksterlande.
Antaŭ du jaroj mia filo sukcese investis al Namibio por minekspluatado.
Efektive mia sperto ne estas eksterordinara en mia hejmoloko.
Nun pli ol 1000 kamparanoj investis en 20 landoj kaj fondis 300
kompaniojn. Ĉio ĉi tio estis alportita de la politiko de reformado
kaj pordo-malfermo.
|