Je la unua vido en la Lhasa-a
Flughaveno mi estis certa, ke li estas tibetano.
Li, pli-ol-40-jara, sun-bruna viro, kun paro da brilaj
okuloj kaj profundaj sulkoj sur la vizaĝo, dikaj kaj buklaj haroj
sur la kapo impresas iom mistere.
“Mi nomiĝas Yang Yousheng, via ŝoforo kaj ĉiĉerono.”
Laŭ lia nomo li devas esti hano.
Parolema kaj zorgema ĉiĉerono
Veturante laŭ la ŝoseo de la Lhasa-a Flughaveno al
urbocentro kun longeco de malpli ol 100 kilometroj ni estis multe
interesitaj de pejzaĝoj ambaŭflanke de la vojo: verda, klara rivero,
blankaj nuboj, blua ĉielo, malproksime montoj kovritaj de verdaĵo
kaj proksime or-flava arbaro en aŭtuna vento...
“Ho, kiel bele! Ĉu ni estas en Lhasa?” mi ĝoje demandis.
Yang diris: “Lhasa havas ne nur belajn pejzaĝojn, sed
ankaŭ glatajn vojojn. Antaŭ 1985 tiu ĉi ŝoseo kun 98 kilometroj
estis ne pavimita. La Galashan-tunelo, kiun ni baldaŭ trapasos,
estas konstruita antaŭ nelonge. Antaŭe oni devis veturi 2 horojn
por atingi la urbocentron, sed nun nur 1 horon.”
Li diris plue: “Morgaŭ ni veturos al Nyingchi laŭ la
Sichuan-Tibeta Ŝoseo, kaj tiam vi povos pli multe sperti la ŝanĝiĝon
de Tibeto. Antaŭe estis malfacile eniri en Tibeton. Mia patro estis
membro de la Dekoka-voja Armeo, kiu respondecis pri konstruado de
la ŝoseo de Chamdo al Lhasa. Dum la vojkonstruado la armeanoj renkontis
grandajn malfacilojn, kaj multaj eĉ oferis sian vivon.”
El lia rakonto ni sentis lian profundan respekton kaj
admiron al la Dekoka-voja Armeo kaj lia patro.
Nia ĵipo veturis sur la zigzaga Sichuan-Tibeta Ŝoseo.
Alpisma reakcio kaŭzis al ni akran kapdoloron kaj skuiĝo sur la
vojo forte tumultis nian stomakon. Je tio ni perdis la antaŭan viglecon.
Vidinte tion Yang donis al ni botelon da likvaj medikamentoj
kaj diris: “Trinku iom por mildigi la suferon.”
Por deturni nian atenton, Yang rakontis al ni pri la
Dekoka-voja Armeo.
Dekoka-voja Armeo
La Sichuan-Tibeta Ŝoseo de Chengdu de Sichuan-provinco
al Lhasa de Tibeto trapasas Yaan, Kangding kaj dubranĉiĝas ĉe Xinduqiao:
la norda linio trapasas Ganzi, Dege kaj eniras en Chamdo kaj Bangda
de Tibeto; la suda linio trapasas Yajiang, Litang, Batang kaj eniras
en Mangkang kaj Bangda de Tibeto. Ĉe Bangda la du linioj kuniĝas
kaj trapasas Basu, Bomi, Nyingchi kaj atingas Lhasa.
La Sichuan-Tibeta Ŝoseo transpasas ankaŭ 14 montojn
kun altitudo de pli ol 5 mil metroj kaj transpasas la riverojn Dadu,
Jinsha, Nujiang kaj Lancang.
La konstruado de la Sichuan-Tibeta Ŝoseo estas plej
malfacila en la historio de ŝosea konstruado de Ĉinio.
“Antaŭ 58 jaroj la Dekoka-voja Armeo de la Ĉina Popola
Liberiga Armeo estis taskita konstrui la nordan linion de la ŝoseo.
Dum la konstruado de la vojo longa je 2 mil km viktimiĝis pli ol
3 mil armeanoj.
“Multaj kunbatalantoj de mia patro viktimiĝis, kaj ankaŭ
lin plurfoje minacis la Morto. Jen kiam plenuminte la taskon, ĉiuj
armeanoj ploris brakumante unu alian. Poste mia patro edziĝis kun
tibetanino, kiu ja estas mia patrino. Por memori amikecon inter
hanoj kaj tibetanoj mia patro nomis min Yang Yousheng.” (En la ĉina
lingvo Yousheng signifas "naskiĝo por amikeco".) Rememorante
tion Yang vidigis iom da tristo.
Kvankam la titolo de la Dekoka-voja Armeo estis nuligita
poste, tamen ĝia glora historio profunde gravuriĝis en memoro de
tiuj, kiuj eliris el la altebenaĵo laŭ la ŝoseo. La historio firme
memoros por ĉiam tiujn vojkonstruantojn.
Pia budhano
3 tagojn post veno al Lhasa, akompanate de Yang ni
vizitis Potala-palacon, Jokhang-templon kaj la parkon Norbu Lingka.
“La Potala-palaco, kiel simbolo de Lhasa, estis vintra
palaco de Dalai-lamaoj kaj centro de Tibeto por regado kun politika
potenco kaj religio en unueco. De la periodo de Dalai-lamao la 5-a
ĝi estis loko por grandaj religiaj kaj politikaj ceremonioj kaj
sidejo de pagodoj kun relikvoj de la forpasintaj Dalai-lamaoj,”
diris Yang.
Jokhang-templo, centro de Lhasa, okupas gravan lokon
de la tibeta budhismo. La templo estis ekkonstruita en la 7-a jarcento.
En ĝi konserviĝas la statuo de la 12-jara Ŝakjamunio alportita de
princino Wencheng de Tang-dinastio, kiam ŝi edziniĝis al tibeta
reganto Songzen Gampo. Norbu Lingka estas la plej granda kaj plej
bela artefarita ĝardeno de Tibeto kun multe da historiaj objektoj.
De la tempo de Dalai-lamao la 7-a ĝi funkciis kiel somera palaco
de Dalai-lamaoj.”
Pro manko de tempo ni povis fari nur supraĵan rigardon.
Tie, kie ni estis, Yang respektoplene riverencis al budho-statuoj
kaj Tangka-oj (tibetstila pentraĵo pri budho).
Foje, kiam ni veturis, Yang ĝoje kriis: “Rigardu ĉielarkon!”
“Kiu ne vidis ĉielarkon?” mi ŝerce diris.
“Tuj elaŭtiĝu por foti ĝin!” Rimarkinte, ke neniu el
ni moviĝis, li sincere konsilis al ni: “Ni, tibetanoj, opinias,
ke en la hejmo, kiun prilumis la ĉielarko, naskiĝos viva budho,
kaj la homoj, kiuj vidis ĉielarkon, ĉiam havas bonŝancon en la vivo.
Aŭdinte tion, ni tuj elaŭtiĝis, sekvante lin.
Intima amiko
Kiam ni refoje venis al la Lhasa-a Flughaveno, ni devis
diri al Yang "ĝis revido".
“Mi skribis sur via pakaĵo 'Zhuoma',” flustris Yang
al mi. "Zhuoma" estas mia tibetana nomo.
“Donu al mi vian adreson, mi sendos al vi fotojn post
reveno al Pekino,” mi diris al li.
“Mi jam pretigis tion.” Yang donis al mi la paperon.
Jam ne gravas ĉu s-ro Yang estas tibetano aŭ hano,
grave estas, ke ni havas novan intiman amikon en Tibeto.
|