Estingiĝis lampo, eksonis muziko kaj aperis sceno sur
ekrano de televidilo. Mezaĝa viro, kun kapaŭdiloj kaj mikrofono
enmane, estis rakontanta en basa voĉo pri la filmo.
"La filmo komenciĝas. Ĝia titolo estas 'Atingante
hejmen'."
Li estas Wang Weili. Oni karese nomas lin Dawei. La "spektantoj"
estis blinduloj. Sekve de lia rakontado la spektantaj blinduloj
jen ridis el la tuta koro jen dronis en profunda melankolio.
En la pasintaj du jaroj Dawei kaj aliaj volontuloj
rakontis ĉ. 60 filmojn por pli ol mil blinduloj en tiu ĉi kinejo
kun areo de apenaŭ 30 kvadrataj metroj en Dongcheng-distrikto de
Pekino.
Fondi
kinejon por blinduloj
49-jara Dawei, naskita kaj kreskinta en Pekino, iam
laboris kiel teknikisto en instituto. En la 90-aj jaroj de la 20-a
jc. li okupis sin pri komercado kaj poste pri farado kaj eldono
de televidaj filmoj. En 2001 Dawei kreis la rubrikon "En la
vivo" en la Ĉina Eduka Televida Stacio destinitan speciale
por handikapuloj. Li diris: "Dum la laboro mi amikiĝis kun
iuj handikapuloj, trovis ilian vivon malfacila kaj fortiĝis mia
deziro fari pli multe por ili." En 2003 Dawei fondis la Edukan
Kulturan Centron Hongdandan tute por publika bono kun la celo liveri
al handikapuloj teknikan trejnadon kaj servon de kultura interŝanĝo.
La ideo rakonti filmon al blinduloj venis al li hazarde.
Antaŭ du jaroj, kiam li rigardis hejme la filmon "La finanto",
venis al li blinda amiko, do li kaj ĝin rigardis, kaj rakontis ĝiajn
intrigojn al la amiko. Post finiĝo de la filmrigardo, la amiko lin
brakumis kaj tre ĝoje kriis kiel infano: "Bonege, pere de via
rakonto mi povas rigardi filmon." Tio ege animskuis Dawei.
"Mi neniel povis imagi, ke filmo alportis al blindulo tiel
gigantan ĝojon," diris Dawei.
 "En
julio de 2005 mi fondis tiun ĉi kinejon por blinduloj, esperante,
ke pli da blinduloj povos ĝui la kolorriĉan filmon pere de rakontado
pri ĝi." La kinejo estas ekipita simple per televidilo, DVD-elsendilo
kaj disaŭdigilo. Je la 9-a ĉiusabate la kinejo projekcias filmon,
kaj alvenas multaj blinduloj el la urbo kaj antaŭurbo de Pekino.
Dawei opinias, ke kontentiga rakontado de filmoj kuŝas en tio, ĉu
oni povas sincere trakti blindulojn. Influate de Dawei, venis al
la kinejo pli kaj pli da filmrakontaj volontuloj, inter kiuj nemalmultaj
estas studentoj.
Plejeble
kontentigi la blindulojn
Dawei konigis al mi, ke blinduloj havas pli bonan aŭdadon.
Do, rakonti filmon al ili ne estas simpla ripetado de rolvortoj,
sed voĉa ekspliko de scenoj.
 Volontulo Xiao Wen diris, ke bone kaj vivece rakonti
filmon por blinduloj ne estas facila. Komence, kiam ŝi rakontis
filmojn al blinduloj, ili aspektis distrite kaj flustris unu al
aliaj. Poste, Dawei konigis al ŝi, ke por bone rakonti al ili filmon
oni devas sperti ilian vivon, kompreni ilian senton, scii ilian
bezonon kaj konsideri en ilia pozicio por scio, kion oni devas rakonti
kaj kiel rakonti.
La filmoj elektitaj de Dawei por blinduloj havas klaran
intrigon kaj ne rapidan ritmon kun nemultaj roloj, ĉar Dawei opiniis,
ke tia filmo estas pli facile komprenata de blinduloj. Antaŭ ol
projekcii filmon, Dawei rigardas ĝin almenaŭ 3-foje por noti gravajn
scenojn kun la celo bone rakonti ĝin.
En tiuj jaroj Zheng Xiaojie, edzino de Dawei, ĉiam
subtenas lin en lia agado. Ŝi diris, ke por sperti la vivon de blinduloj
Dawei ofte promenas en la korto aŭ prenas manĝo kun kovritaj okuloj.
Foje, li eĉ petis al la edzino akompani lin iri surstrate dekkelkajn
kilometrojn kun la okuloj fermitaj.
Liveri
pli da interŝanĝaj ŝancoj por blinduloj
La Eduka Kultura Centro Hongdandan ne estas profitiga
organizo, sed estas subvenciata ĉefe per mono kolektita de la socio.
Dawei konfesis, ke debute la centro ne bone funkciis, iatempe eĉ
ne havis sufiĉe da mono por pagi domluon kaj salajron al laborantoj.
"En la plej malfacila periodo, multaj blinduloj telefonis al
ni, esperante, ke ni daŭre funkciigos la centron. Estis bonkorulo,
kiu donacis la la centro 10 mil juanojn (ĉ. mil eŭroj), por ke ĝi
daŭre ekzistu. Poste, ni estis helpataj de pli kaj pli multaj fervoraj
homoj."
Krom senpage rakonti filmojn, Dawei kaj liaj kolegoj
faris multe por handikapuloj. Ekde la jaro 2004, la centro trejnis
pli ol dek blindulojn, kiuj unuapaŝe posedis kapablon kompili kaj
elsendi disaŭdigajn programojn, kaj iuj el ili ricevis A-klasan
ateston de ĝenerala parollingvo. En la Tago de Helpado al Handikapuloj
de majo de 2006, Dawei kondukis dekojn da blinduloj palpi raketojn
kaj kosmoŝipojn en la Pekina Spaciala Urbo; Dawei okazigis la aktivadon
"En tri tagoj kiel blindulo" kaj lasis al 30 volontuloj
kun nigraj okulŝirmiloj sperti la vivon de blinduloj.
Nun Dawei gvidas en la Pekina Popola Radio la filmo-rakontan
programon "Kinejo en la koro" speciale por blinduloj vespere
de ĉiu dimanĉo. Dawei diris: "Pro manko de necesaj kanaloj
akiri informojn, nemalmultaj blinduloj sentas sin humilaj. Mi esperas,
ke la socio liveros pli da interŝanĝaj ŝancoj, por ke ili pli multe
partoprenu en la socia vivo kaj povu egale interkomunikiĝi kun sanaj
homoj.
 Feliĉe
estas, ke pli kaj pli multaj homoj ekzorgis pri blinduloj kaj nemalmultaj
volontuloj sin anoncis al rakontado de filmoj por blinduloj. La
DVD-elsendilo de la centro estas donaco de volontuloj, kaj iuj oferis
siajn konservaĵojn por kolekti monon al la centro per aŭkcio.
Ĉe fino de la intervjuo, Dawei prezentis sian alian
deziron: "Fari modelojn de famaj konstruaĵoj de la mondo kaj
eĉ miniaturojn de metroo, ŝoseo kaj ponto, por ke blinduloj ilin
palpu, kaj sciu, kiaj ili estas."
|