En iu tago de marto 2008, mi iris al la Pekina Ĉefurba
Internacia Flughaveno por atendi mian amikon, kaj revenis jam vespere.
La flughaveno situas en antaŭurbo de Pekino, for de
la urbobruo. La arboj ambaŭflanke de la vojo jam burĝonis. Subite
mi vidis belan konstruaĵon de helflave iluminatan. Tio altiris mian
rigardon, do mi decidis iri rigardi ĝin.
La konstruaĵo estas hotelo, la Jiaozhuang-a Internacia
Hotelo de Pekino (Jiaozhuang estas la nomo de la vilaĝo). Tio plimirigis
min, ĉar tie estas antaŭurba regiono, kaj ĉirkaŭ la regiono vivas
ne tre multaj homoj, do kial oni konstruis internacian hotelon?
Ĉu tiu hotelo akcelos ekonomian disvolviĝon de tiu regiono? Kiu
investis por konstrui ĝin? Ĉu la registaro aŭ la vilaĝanoj? Por
havi respondojn, mi decidis iri informiĝi en alia tago.
Prova
programo de la vilaĝo demokratie decidita
Iun tagon de la lasta tagdeko de marto, mi eniris en tiun hotelon.
La hotelo estas kvar-stela kun kunvenejoj, restoracioj
kaj dormĉambroj.
"La plankareo de la hotelo estas 15 mil kvadrataj
metroj, kaj en la fino de la venonta julio kiam la tria parto estos
finkonstruita, la areo estos 36 mil kvadrataj metroj," ĝoje
diris al mi iu vilaĝano laboranta en tiu hotelo kaj fiero legiĝis
sur lia vizaĝo.
El interparolado mi sciis, ke tiu ĉi hotelo estas prova
programo de la konstruado de nova kamparo. En la jaro 2006, la ĉina
registaro iniciatis konstrui novan socialisman kamparon, kaj ankaŭ
la kamparo de Pekino komencis ellabori planon: iuj vilaĝoj planas
kompletigi bazajn instalaĵojn por perfektigi subterajn tubojn aŭ
konstrui vojojn; aliaj vilaĝoj planas konstrui publikajn instalaĵojn,
ekzemple amuzejon aŭ legoĉambron; kaj Jiaozhuang konstruis internacian
hotelon.
"Vidu,
antaŭ nia hotelo estas elirejo de la dua ekspresa aŭtovojo al la
Pekina Ĉefurba Internacia Flughaveno. Post kelka tempo, kiam ĝi
ekfunkcios, estos pli facile por ni iri al la flughaveno."
Tion diris al mi la laboranto de tiu hotelo.
Parolante pri planado de konstruo de la hotelo, membro
de la vilaĝa komitato Zheng Yue'e diris: "Antaŭe la kampoj
de nia vilaĝo estis kulturataj de alilokanoj laŭkontrakte kaj ni
ne profitis. La komitato konsciis, ke disvolvo de privata ekonomio
profitigas nur malgrandan parton de la vilaĝanoj, sed ne la plejparton;
se oni ne disvolvas kolektivan ekonomion, estas malfacile riĉigi
la tutan vilaĝon."
En la jaro 2007, la komitato sendis esplori la sperton
de Huaxi-vilaĝo kaj Nanjie-vilaĝo (ambaŭ estas famaj pro la potenca
kolektiva ekonomio). Reveninte ili faris detalan enketon pri la
ĉirkaŭaĵo de la vilaĝo kaj trovis, ke ne estas altklasa hotelo oriente
de la kvina ringa vojo de Pekino. Post diskutado en la kunveno de
reprezentantoj de la vilaĝanoj, la komitato fine decidis konstrui
altklasan hotelon, ĉar la Olimpikoj okazos en aŭgusto kaj septembro
de 2008 kaj la dua ekspresa aŭtovojo por flughaveno funkcios antaŭ
inaŭguro de la Olimpikoj.
Nun en la hotelo laboras pli ol 260 homoj; pro funkcio
de la hotelo ĉe la fino de la lasta februaro, pli ol 40 vilaĝanoj
de Jiaozhuang akiris laboron. Krome, multaj personoj kun alta klereco
venis por peti laboron.
"Nun, nia hotelo jam povas akcepti fremdlandajn
gastojn. Dum la prova funkciado, la fremdaj gastoj kontentis pri
nia servado. Ni kredas, ke dum la Olimpikoj, pli multaj fremdlandaj
gastoj loĝos ĉi tie, ĉar estas tre facile iri de ĉi tie al la sportejoj
pro la funkcio de la ekspresa aŭtovojo." Tion diris Zheng Yue'e.
"Konservativa takso montras, ke la jara profito
de la hotelo atingos 8-12 milionojn da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona
dolaro), tio certe altigos la bonstaton de la vilaĝanoj," diris
sinjoro Ma, estro de Jiaozhuang. "Ĝis la fino de la kuranta
jaro, la pokapa disponebla kapitalo de nia vilaĝo atingos 20 mil
juanojn."
La funkciado de la hotelo rapidigis plibonigadon de
la periferia medio. Por krei bonan periferian medion, la vilaĝa
komitato decidis malkonstrui kadukajn fabrikdomojn ĉe la hotelo
post demokratia diskuto. Surbaze de trafika avantaĝo, la komitato
planis turni la sidejon de fabriko en internacian kulturan industrian
ĝardenon.
"La kultura industria ĝardeno estos finkonstruita
baldaŭ. Tiam oni povos vidi multajn bonajn verkojn de kartono faritajn
en tiu ĉi ĝardeno." Tion diris la vilaĝestro Ma.
S-ro Ma diris, ke oni uzis la kolektivan kapitalon
de la vilaĝo por konstrui tiun ĉi hotelon, tio signifas, ke oni
uzis la monon de ĉiuj vilaĝanoj, tial la uzado de la kapitalo certe
devas esti konsentita de la vilaĝanoj en la kunveno de la reprezentantoj
de la vilaĝanoj. Por perfektigi la planon, la estroj de la vilaĝo
organizis 5 kunvenojn por detale diskuti pri la efektivigebleco
kaj la disvolva oriento de Jiaozhuang. Fine la plano estis aprobita.
Oni komencis konstrui la hotelon en marto de 2007.
Post provado de ĉiuj instalaĵoj, la hotelo ekfunkcias prove en la
lasta januaro.
Kiam mi atingis la hotelon, estis kunvenantaj la reprezentantoj
de la vilaĝanoj. Dum kunveno la vilaĝestro Ma detale konigis la
planon de la Jiaozhuang-a Internacia Kultura Industria Ĝardeno kaj
petis aprobon de la reprezentantoj. Ĉiuj reprezentantoj voĉdonis
por tiu plano. Post la voĉdono, pli-ol-70-jara vilaĝanino Chen Guiyun
diris al Ma: "Faru laŭ la plano kaj ni subtenas vin!"
Ekonomia
disvolvo plibonigas la vivon de la vilaĝanoj
Subtenado de la vilaĝanoj al la politiko de la vilaĝo
estas bazita sur kresko de kolektiva ekonomio de la vilaĝo kaj perfektiĝo
de la socia garantia sistemo de Ĉinio. Nun viroj de pli ol 60 jaroj
kaj virinoj de pli ol 55 jaroj ĝuas pension. En la pasintaj jaroj,
kun kresko de vilaĝa kolektiva ekonomio, la sumo de pensio senĉese
kreskis. Frue, oni havis monate nur 50 juanojn kiel pension; en
2005, 200 juanojn; en 2006 --- 300 juanojn; en 2007 --- 400 juanojn;
de januaro de 2008, oni jam povas havi 500 juanojn kaj de la venonta
julio, la sumo estos 700 juanoj. Krome, ankaŭ la pekina registaro
donas 200 juanojn po monato al la negarantiataj maljunuloj de pli
ol 60 jaroj.
Antaŭe la vilaĝanoj timis malsaniĝi, ĉar ili ne ĝuis
medicinan asekuron. Kun konstruado de la socia garantia sistemo
de Ĉinio, nun ĉiuj vilaĝanoj de Jiaozhuang ĝuas la kamparan kooperan
kuracadon. Ĉiu vilaĝano pagas 80 juanojn po jaro kiel asekurkotizon.
Post tio, se ili malsaniĝis kaj estas kuracata en la vilaĝa kuracejo,
ili povas esti repagitaj je 55% de la kosto, se en urbeta hospitalo,
45%; se en hospitalo difinita de asekura institucio, 30%.
La vilaĝa komitato ne nur zorgas maljunulojn, sed ankaŭ
lernantojn. Ĝi subvencias studentojn en universitatoj je 5000 juanoj;
tiujn en kolegioj por profesia trejnado je 3000 juanoj; tiujn en
gravaj mezlernejoj je 2000 juanoj. Krome, la vilaĝa komitato donacas
al ĉiuj familioj rizon, farunon kaj viandon antaŭ ĉiuj festoj; en
la "Maljunula Tago", ricevas de la komitato donacon la
maljunuloj de la vilaĝo; somere, la vilaĝanoj senpage ricevas akvomelonon...
 La
disvolviĝo kaj ŝanĝiĝo de Jiaozhuang nur estas faceto de disvolviĝo
kaj ŝanĝiĝo de la ĉina kamparo kaj la vivo de la kamparanoj en la
pasintaj jaroj. En 2005 ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris en sia
registara laborraporto, ke lokoj kun la kondiĉoj povas prove starigi
la sistemon de minimuma vivgarantio. En 2006, 15.09 milionoj da
kamparanoj ĝuis la minimuman vivgarantion. La laborraporto de la
ĉina registaro de la jaro 2007 postulis, ke en la tuta lando establiĝu
la sistemo de kampara minimuma vivgarantio, tiel ke pli ol 34 milionoj
da kamparanoj ĝuas la financan garantion. Krome, ankaŭ reformado
de kampara kuracada garantio progresis multe. En 2006 la provado
de la novtipa kampara koopera kuracado kovris 50.7% da gubernioj
de la tuta lando, en 2007 -- 86%, kaj la nombro de kamparanoj, kiuj
aliĝis al la koopera kuracado grandiĝis de 410 milionoj al 730 milionoj.
La novtipa koopera kuracado estos disvastigata la tuta lando ĉi-jare.
La raporto de ĉina ĉefministro Wen Jiabao informis, ke en 2009 ĉiuj
ĉinaj kamparanoj povos ĝui la bazan socian garantion kaj kamparan
kooperan kuracadon kiel tiuj de Jiaozhuang, kaj ĉiuj maljunulaj
kamparanoj en la konforma kategorio ricevos pension.
|